Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Aŭgusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aŭgusto 2022


Ne plu aktivaj (aŭgusto 2022)[redakti fonton]

Kreo -> Kremitaro, Kremitoj, Mitoj pri kreo 2022 08 20[redakti fonton]

Kvankam kelkaj lingvoj titolas nur "kreo" mi supraĵe kredas, ke pliaj titolas "mitoj pri kreo" kaj la enhavo de la esperantlingva artikolo certe temas pri la mitoj pli ol pri la kreo mem. Reteni titolon "kreo" kvazaŭ sugestas, ke ja iam ekzistis "kreo" fare de iu.--kani (diskuto) 11:33, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Gravas indiki, ke temas pri diversaj kredoj kaj ne unu prikonsentita fakta historio. El la proponoj mi preferas la esprimon "mitoj" super "mitaro", ĉar temas pri samtemaj mitoj el mitaroj diverskulturaj. Arbarulo (diskuto) 15:55, 23 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mitoj pri kreo. Darkis123 (diskuto) 14:11, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 17:53, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉeftera Ĉinio -> Kontinenta Ĉinio 2022 08 30[redakti fonton]

Pli neutrala nomo Fenikals (diskuto) 17:08, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Miaopinie, tio estas trafa kaj prudenta plibonigo. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:27, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kontinenta Ĉinio Taylor 49 (diskuto) 21:13, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vikipedio uzas la vorton kontinento, do ankaŭ ĝiaj derivaĵoj preferindas. RG72 (diskuto) 05:24, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:24, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]