Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, septembro 2021


Ne plu aktivaj (septembro 2021)

por distingi de Muminvalo (loko). - Sincere, Moldur (diskuto) 06:51, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite Muminvalo (loko) estis ĝermeto kun neniu ligilo al internaciaj vikipedioj. Mi ĵus kunigis la du artikolojn.--Salatonbv (diskuto) 20:53, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Historio de Islamo ==> Historio de islamo 2021 09 02[redakti fonton]

Historio de Islamo estu Historio de islamo. Historio de Islamo estas anglismo. Ni ankaŭ ne skribas historio de kristanismo kaj pluajn religiojn ni skribas per minuskloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:24, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 11:29, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:30, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Esti anglismo ne signifas esti eraro, kvankam tia opinio estas ekzemplo pri tipe esperantista diskriminaciado. Krome, PIV klare kondideras la vorton propra nomo, kaj skribas majuskle Islamo. Kaj en Esperanto ne ekzistas devigaj reguloj pri majusklaj komencliteroj. Oni do povas diri, ke eventuala decido ŝanĝi la skribon en ĉi tiu titolo estas pure arbitra kaj kaprica. En la artikolo aperas 10-foje islamo kaj 13-foje Islamo (ene de frazo) plus kelkaj Islamoj kun alikiale necesa majusklo. Mi preferas majuskligi la 10 islamojn ol ŝanĝi la titolon.
Por Por: minuskla islamo, kiu ne estas propra nomo kaj do devas esti minuskla. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:04, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: PIV tamen uzas majusklon por la vorto, kaj indikas, ke ĝi estas zamenhofa vorto. En la dokumentoj Listo de Normaj Landnomoj (1989) kaj Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, la vorto ankaŭ aperas kun majusklo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:11, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi vidis tion, sed tio aspektas strange kaj neklarigeble. Ŝajnas ke temas pri nura tradicio, kiun plejparto de esperantistoj ne plu sekvas en reala lingvouzo. RG72 (diskuto) 07:21, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Islamo majuskle el kiu islamismo minuskle, same kiel Kristo majuskle el kiu kristanismo minuskle. Mi ne parolas pri teologio, nur pri vortofarado.--kani (diskuto) 23:28, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Islamismo estas politika movado, do ĉi-foje analogio iom lamas. RG72 (diskuto) 07:21, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "Islamismo estas politika movado, do ĉi-foje analogio iom lamas" -> Ne temas pri la enhavo de la vorto, sed pri la vortofarado: Islamo -> islamismo, Kristo -> kristanismo. Okaze de tiom granda komentaro kaj diversaj opinioj, mi proponas lasi la titolon senŝanĝe kaj ie debati kaj studi pri ĝenerala regulo pri majuskligo kiu ŝajne ne estas tiom klara universale. Ĉiuokaze tio rezultos en granda lavango de korektoj, eble necesaj aŭ almenaŭ taŭgaj. Jam okazis pri sciencoj, militoj ktp.--kani (diskuto) 09:26, 4 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jen interesa demando. Ŝajne Monato skribas ĝin minuskle: https://www.monato.be/konvencioj.php Estus bone, se oni povus klarigi tian decidon per ĝenerala regulo. Aliflanke, kelkaj homoj skribas tagnomojn minuskle kaj monatonomojn majuskle, ĉar tiel estas en la Fundamento. Lingvano (diskuto) 08:26, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi jam menciis ĝeneralan regulon: ne temas pri propra nomo. Simile, En Esperanto oni normale ne majuskligas nomojn de sciencoj (matematiko, filozofio), sciencaj branĉoj (algebro), lingvoj (svahilo, latino) ktp. Oni escepte faras tion por distingi homonimojn (Esperanto/esperanto, Ido/ido), sed por islam/o la danĝero, ke oni interpretos la vorton kiel is/lam/o, estas minimuma 😀 -Filozofo (diskuto) 10:21, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se "propra nomo" estu la ĝenerala regulo, necesas difini "propran nomon". Sed kiel? Cetere, ŝajnas al mi, ke oni ofte skribas la vorton “Latino” per majusklo. Lingvano (diskuto) 16:05, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ miaj preferoj, propra nomo estas nomo, kiu principe nomas nur unu aferon, do religioj, movadoj, ktp. estas inkluzivendaj. Sed nek tiu principo nek iu alia estas universale agnoskata de esperantistoj. Mi vidas du eblojn, kaj konsentus al ambaŭ: fari arbitran sed unuecan stilregulon, kiel Kani proponas, aŭ lasi ke en ĉiu kazo la artikol(er)o sekvu la preferojn de la redaktinto de la enhavo. Arbarulo (diskuto) 14:10, 5 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iu menciis latinon. Bonvolu noti, ke Zamenhof skribis minuskle: "Venis fino al mia latino."
Minuskle skribis ankaŭ Kabe ("latino restas nur mortinta lingvo"). Tia do ŝajnas la tradicia modelo.
Cetere, latino ŝajnas bona lingva modelo por islamo. Ambaŭ floris en Mezepoko, ankoraŭ funkcias nun, havas multajn variojn ktp.
-Filozofo (diskuto) 19:40, 15 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar la kontraŭaj voĉdonoj superas la ceterajn —Supernabla🪰 22:11, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Tomba donaco => tombohavaĵo > tomba aĵaro 2021 09 02[redakti fonton]

La ofta signifo de donaco estas ke iu donacas ion al iu. Tiuokaze la afero estas alia. Mi ne komprenas ĉiujn alilingvajn ligilojn, sed en tiuj kiujn mi komprenas ne vidas klare la koncepton donaco. Tre ofte fakte la riĉaĵoj estus posedaĵoj de la mortinto, do neniu donacas, nur tiu kunportas parton de siaj havaĵoj. Ankaŭ Tomboriĉo aŭ Tomboriĉaĵo povus taŭgi, sed ne ĉiam temas pri riĉo: foje simpla ceramikaĵo aŭ nevalora objekto povas esti grava el historia aŭ arkeologia vidpunkto. En la nova redakto oni povus nuancigi la aferon kaj konservi la koncepton donaco kiam necese.--kani (diskuto) 23:38, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi trovas edifaj kaj vojmontraj la nomon de la koncerna ruslingva termino погребальный инвентарь (laŭvorta traduko: sepulteja inventaro) kaj klarigon en la koncerna artikolo, ke temas pri arĥeologia fakvorto. -Filozofo (diskuto) 10:33, 3 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ambaŭ terminoj ŝajnas al mi pravigeblaj sed ne tute trafaj; la entombigintoj iamaniere donacis ĝin kaj la entombigito iamaniere havas ĝin, sed ne striktasence. Por nun mi ne havas pli bonan proponon. Arbarulo (diskuto) 14:41, 5 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La esprimo "tombovaroj" aperas en tri artikoloj de Vikipedio, do estas menciinda. Lingvano (diskuto) 09:17, 6 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eblas meti diversajn nomigojn al la unua frazo, sed fakte "tomba donaco" ne estas malbona - "varo" tre memorigas min pri aĉetado kaj vendado, kvazaŭ la mortinto intencas tuj vendi sian objekton en la transmondo, kio ne estas la ideo, kaj "riĉaĵo" komprenebla ankaŭ ne plene taŭgas, ĉar kiel skribis Kani, foje estas simpla ceramikaĵo aŭ nevalora objekto, nur "simbona donaĵo", kaj tion bone spegulas la vorto donaco, kiu ankaŭ povas esti nur simbola kaj ne materie valora (almenaŭ mi de miaj infanoj jam ricevis multajn materie tute nevalorajn donacojn). Do mia propono estas ne ŝanĝi la titolon, do kontraŭ kontraŭ. ThomasPusch (diskuto) 23:03, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: la origina vorto "tomba donaco", kaj mencioj de la menciindaj alternativoj en la unua frazo, do Kontraŭ Kontraŭ: ŝanĝo. Aidas (diskuto) 22:07, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Cetere, analizante la ĝermanajn kaj baltajn lingvojn (ekzemple da Gravgave, de Grabbeigabe, sv Gravgåva, nl Grafgift, lt Įkapės), la preciza nomo estus "tomba donaĵo", nur unu litero malsama al "tomba donaco". La nederlanda Grafgift povas esti ambaŭ (komparu la anglan vorton "gift"=donaco, sed etimologie origine donaĵo, cetere ukraine Похоронний дар ankaŭ ekzakte estas tomba donaco), sed la vorto "donaĵo" ankaŭ ekzakte taŭgus por la tombo de Tutanĥamono kie nur estis aferoj donitaj en la tombon kiujn li jam dumvive posedis. Cetere la vorto "sepulteja inventaro", aŭ laŭ la franca Mobilier funéraire, eble "funebra meblaro" aŭ "funebra inventaro" kompreneble ankaŭ estus alternativoj, sed nekompare pli komplikaj ol la tute simplaj vortoj sv Gravgåva, nl Grafgift aŭ lt Įkapės. Tial mi vere volus eviti iun tro senkompare komplikan akademian ĵus-inventitan esperantlingvan terminon, se aliaj lingvoj povas esprimi la vorton tute simple.

✔ Decidite mi jam volis fermi la diskuton, metinte ĉiujn bazajn alternativojn komencajn per la radiko "tomb'..." en la unuan frazon, kaj volis proponi simple ne ŝanĝi la bazan titolon, sed nur meti alidirektilojn de ĉiuj alternativoj al la baza teksto. Baze ĉar ne troveblis klara prioritato pri ŝanĝo. Nur tiam venis en mian kapon ke ni tute ne serioze pripensis la proponon de la ĝermanaj kaj baltaj lingvoj pri "tomba donaĵo". @Kani, Filozofo, Lingvano, Arbarulo, kaj Aidas: Ĉu la vorto "tomba donaĵo" estus akceptebla alternativo al tute nenion ŝanĝi? [PS: Se oni insistas, oni ankaŭ povas per piednoto ankoraŭ nomi la rusan kaj francan nomojn kaj iliajn esperantajn tradukojn, kaj povas ankaŭ mencii ke tombovaro probable nur estas ekzakta traduko de la moderna senco de la angla "grave goods", kvankam origine la senco probable ne estis "varoj"/"vendaĵoj", sed io kiel "tombaj bonaĵoj". Tamen ni ankaŭ povas decidi rezigni pri tiom da detalaj informoj... sed unu piednoto ne kostas multan spacon] ThomasPusch (diskuto) 23:15, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, tomba havaĵo estas tre bona kompromiso, ankaŭ eleganta traduko de la litova vorto "Įkapės" (kaj de la ĝermanaj lingvoj ĉiukaze). Aidas (diskuto) 23:27, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi "tomba donaĵo"/"tomba donacaĵo" estas plibonigo relative al "tomba dono"/"tomba donaco". Ja temas pri aĵo, ne ago (kion la simplaj formoj plej nature signifus). Vere mi preferus mencii nur tiun alternativon aŭ eĉ nur alian anstataŭ ŝarĝi la unuan frazon per sinonimoj, almenaŭ se ili ĉiuj estas elpensitaj de ni kaj ne trovitaj en jam ekzistantaj fontoj, sed tio estas malforta prefero.
Mi devas tamen raporti plian komplikon. Serĉante Esperantajn fontojn, mi ĵus trovis tri artikolojn pri la arkeologio de tomboj publikigitajn de Vladimir Ionesov en Scienca Revuo: "Kulturo kaj Socio de Norda Baktrio", "Problemoj de Sociologia Interpretado de la Enteriga Rito en Antikvaj Socioj", kaj "La formado de frupolitikaj rilatoj en la proto-baktria civilizacio de la bronza epoko". Tie mi kalkulas sep esprimojn kiuj verŝajne celas ĉi tiun koncepton: "enteriga ilaro", "enterigaj oferdonoj", "enterigita atributaro" (en "Frupolitikaj rilatoj"); "entombiga ilaro" (en "Norda Baktrio"); "enteriga aĵaro", "tomba aĵaro", "enteriga instrumentaro" (en "Sociologia interpretado", respektive paĝoj 30, 33; 30; 34). Eble el tiu listo oni rajtus forstreki "enterigita atributaro" kaj "enterigita instrumentaro", ĉar unu frazo en "Frupolitikaj rilatoj" ŝajnas implici ke "atributoj" kaj "instrumentoj" estas subklasoj de "oferdonoj".
El tio mi konkludas ke Ionesov aŭ ne konis aŭ ne supozis ke liaj legontoj konas iun fiksan terminon por la celata koncepto, nek supozis ke mem fiksi terminon estus avantaĝe. Kio signifas, por ni: 1) La vortumo de la titolo de la artikolo ne estas tre grava, kaj la artikolo devas ne doni impreson ke ĝi estas grava. 2) Estas tamen iomete preferinde, ke ni uzu unu el la esprimoj elpensitaj de Ionesov anstataŭ aldoni plian elpensaĵon. (Se nur mi elektus, mi verŝajne uzus "tomba aĵaro", ĉar temas pri aĵoj metitaj en homan tombon, ne iel ajn enterigitaj, kaj jes pri ĉiaj ajn tombaj aĵoj, dum ekz. "ilaro" povus doni misan impreson de specifeco.) Arbarulo (diskuto) 02:50, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun kolego Arbarulo, ke tomba aĵaro estas bona elekto: ĝi estas sufiĉe ĝenerala, nemisgvida kaj ne baziĝas sur iaj ajn premisoj pri la intencoj kaj celoj por enesto de tiaj aĵoj en la tombo (ja eble iuj el la aĵoj trovataj en tomboj eĉ estis metitaj tien malsamcele). Amike, -Filozofo (diskuto) 00:11, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia kompreno, aldono de gramatika sufikso igas vorton esti pli nekonkreta ol se oni notis konkretan terminon, kaj substantivo kiu nur konsistas el unu aŭ pluaj gramatikaj sufiksoj (kiel sustantivoj "ujo", "ejo", "ilo", "aĵo", "aro" aŭ "ismo") estas despli malkonkreta. Tial mi bonvenigus unu veran vortradikon en la sustantivo. Sed nia tasko estas fini diskutojn kaj ne diskuti dum monatoj, tial mi ŝanĝas mian voĉdono al sindetena sindetena por ne bloki la proponon de Arbarulo kaj Filozofo. ThomasPusch (diskuto) 16:14, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Laŭ mia impreso la propono "tomba aĵaro" estas sufiĉe konsentebla kompromiso. Kani nur volis ŝanĝon for de "Tomba donaco", tiun li nun havas, Aidas subtenis la proponon "tomba donaĵo", sed mem skribis "tomba havaĵo" - ambaŭ formoj estas ne multe pli konkretaj ol "tomba aĵaro", Lingvano nur atentigis ke tri paĝoj uzas esprimon "tombovaroj", la laŭvortan tradukon de la ne tre bona angla termino, kaj Vladimir Ionesov en siaj tri artikoloj de Scienca Revuo interalie ankaŭ uzas la nomon "tomba aĵaro". Tiel do, estu "tomba aĵaro". @Arbarulo: Ĉu vi bonvolas enmeti la referencojn de SR en la ŝanĝitan tekston, kaj atenti ke la teksto adaptiĝu (plej bone ankaŭ la aliaj 3 tekstoj, kiu ĝis nun per termino tombovaroj sendas al la teksto)? ThomasPusch (diskuto) 16:32, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kompreneble, mi zorgos pri tio. Dankon pro via kompromisemo, kaj entute via atento al diskuto kiu fariĝis pli longa kaj je vortonombro kaj je tempodaŭro ol ĝi verŝajne meritis. Mi bedaŭras, ke mi ne serĉis (aŭ ne trovis?) tiujn referencojn antaŭ du jaroj. Arbarulo (diskuto) 15:05, 31 dec. 2023 (UTC)[Respondi]


Rana temporaria --> Kampara rano, Manĝebla rano --> Laga rano, Lagorano --> (?) Lageta rano 2021 09 07[redakti fonton]

La proponoj por "Kampara rano," "Laga rano" sekvas la Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause. Ĉar oni atendus ke "lagorano" kaj "laga rano" estas variantoj de sama nomo, mi proponas alinomi la nunan Lagorano laŭ unu el la etnolingvaj nomoj, kiuj estas diversaj ("lageta rano" tradukas la anglan) aŭ uzi nur la sciencan nomon Pelophylax lessonae. Arbarulo (diskuto) 00:22, 7 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Kia ranmarĉo! Rana temporaria restu tiel. Lagokotopo povas iri al Pelophylax lessonae.--kani (diskuto) 01:28, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Mi alinomis Lagorano al Pelophylax lessonae kaj enmetis terminologiajn referencojn ĉe Manĝebla rano. Krome estas rimarkinde, ke ĉiuj tri specioj ricevas Esperantajn nomojn iom idiosinkraziajn en Ekkompreni neparolantojn. Se la konsenso eventuale ŝanĝiĝos favore al Esperantaj nomoj, eble la plej bona elekto por lessonae estos normaligi la proponon de Fischer al Mallongakrura rano. Arbarulo (diskuto) 15:25, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias la paŝtunan, sed mi pli-malpli certas el la angla Vikipedio, inkluzive la artikolon pri la paŝtuna alfabeto, pri jenaj faktoj:

Normala latinigo estas Loya jərga.

La prononco en IFA estas loja dʒərga.

Ebla malpli preciza, kvazaŭ-Esperanta latinigo por tio povus esti Loja Ĝerga aŭ Loja Ĝarga, sed neniu Esperanta vokalo vere taŭgas por ə.

Mi ne povas klarigi, kial aliaj lingvoj uzas i, ŝajne tute netaŭgan, por tiu vokalo.

La nuna titolo verŝajne estis esperantigita tra la hispana, kiu ne faras la Esperantan (kaj paŝtunan) distingon inter j kaj ĝ.

Vere mi preferas ĉiam uzi normalan latinigon. Sed se ni uzos kvazaŭ-Esperantan, la dua vorto nepre komencu per ĝ.

Arbarulo (diskuto) 01:27, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: (Eble kun majusklo: Loja Ĝirga.) - Moldur (diskuto) 07:14, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes, Loja Ĝirga. Oni povas kompari kun la germana kaj rusa Vikipedioj. Lingvano (diskuto) 09:16, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes, Loja Ĝirga.--kani (diskuto) 01:25, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Se esperantigi ĝin, al Loja-ĝirgo kun O-finaĵo. [1], [2].--Salatonbv (diskuto) 20:44, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Estus plej bone sekvi ekzistantan esprimmanieron, sed ŝajne neniu esprimo stabiliĝis ankoraŭ. Eĉ la artikolo citita ne estas kohera - unu fojon ĝi uzas "loja-ĝirga" kaj unu fojon "loja-ĝirgo". Principe mi ne havus problemon pri "lojaĝirgo", aŭ eble pli bone "granda asembleo", ĉar tio ŝajnas esti kaj ĝusta traduko kaj bona priskribo de la afero; tute male pri "loja-ĝirgo", ĉar "lojaĝirg" estus unu radiko kaj tial ne dividenda. Sed mi proponas "Loja Ĝirga" ĉar ĝi estas la plej malgranda ŝanĝo al tio, kion ni jam havas, kiu donus pravigeblan rezulton. Arbarulo (diskuto) 15:17, 19 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Loja Ĝirga ne estus esperantigo, sed transliterumigo de nelatina alfabeto, tial Loja Ĝirga estus tiom ĝusta titolo kiom Loja-ĝirgo. La propono ne uzota kiel titolo, utilus kiel alidirektilo. --kani (diskuto) 22:02, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Al Loja Ĝirga. Ni ne havas konsenson pri ĉio, sed ŝajne ni havas konsenson ke j kaj ĝ estu distingataj. Arbarulo (diskuto) 16:27, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Kompreneble ĉiu vendo estas aĉeto kaj reciproke; almenaŭ laŭ la logiko kaj depende de la vidpunkto. Tiuokaze Luiziano restis usona kaj el la usona vidpunkto tio estis aĉeto. Tion komprenas ĉiuj lingvoj (kiujn mi povis kompreni el la listo) escepte nur la franca: ja por francoj estis vendo.--kani (diskuto) 01:34, 18 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Malforte Kontraŭ Kontraŭ: Mi havas la impreson, ke kiam oni volas paroli el strikte neŭtrala vidpunkto, oni pli ofte uzas "vendo". Tamen estas argumenteble, ke ni devas preni la usonan vidpunkton anstataŭ strikte neŭtrala, ĉar la usona posedo de Luiziano montriĝis pli daŭra kaj pli influa al monda historio ol la franca. Arbarulo (diskuto) 15:42, 19 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ni forgesu pri la historio kaj cerbumu nur pri la signifoj de la vortoj. Kiam mi iras ĉiutage aĉeti manĝaĵojn, mi ne diras, ke oni vendis al mi panon, sed ke mi aĉetis panon. Mi supozas, ke tiu estas la tialo kial aliaj lingvoj elektis vorton "aĉeto" anstataŭ "vendo". Kompreneble en tiu afero ne eblas "strikte neŭtrala vidpunkto" se oni devas elekti inter tiuj du vortoj: aŭ venkas unu aŭ venkas la alia. Estus pli harfendaj alternativoj, kion mi ne proponas.--kani (diskuto) 19:32, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉe la alilingvaj artikoloj mi suspektas, ke plejparte temas pri simpla usoncentrismo; nur tial mi insistis, eble troige, pri neŭtraleco. La lingvo ja ne ĉiam liveras perfekte neŭtralajn vortojn. Konsideru mian reagon kiel ŝanĝitan al Sindetena Sindetena: , kaj se aliaj opiniemuloj ne tuj aperos, faru la ŝanĝon. Arbarulo (diskuto) 14:18, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aĉeto de Luiziano Post longa pripensado, mi emas konsenti kun kani: efektive, gravas la rezulto kaj la fina stato de tiaspeca internacia transakcio, kio estas la aĉeto de la teritorio fare de Usono kaj jam pli ol 200-jara usoneco de la koncerna teritorio. Tute analoge kaj logike, oni kutime parolas pri konkero, anekso, reakiro ks fare de la nuna posedanto, sed ne pri ĝia perdo flanke de la antaŭa. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:22, 11 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Post longa atendo de pliaj opinioj. Fakte eĉ la iama redaktado kongruis kun la nova titolo: sufiĉus nur anstataŭo de vorto.--kani (diskuto) 21:33, 11 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. En 17a sep. 2021‎ "Petr Tomasovsky movis paĝon Kompara mitologio al Komparanta mitologio: lingve neĝusta, kaj krome tiel nomiĝas ĉefa kategorio" sen komento ĉiloke. Fakte la artikolo povus esti ankaŭ Komparata mitologio; fakte ne estas la mitologio kiu komparas, sed la fakuloj kiuj komparas la mitologiojn. Simile la titolo povus esti Mitologikomparo, Mitologikomparado ktp. Mitologio estas en PIV laŭ unua signifo scienco, sed laŭ dua signifo estas aro de mitoj, kio donas alian sencon al la diversaj titoloj. Mi opinias, ke kompara estas pli malferma termino. Se oni decidas malfari la unupersonan alinomigon, oni devas ankaŭ alinomi la kategorion, kiu ja estis delonge "Komparanta" kiel prave konstatis Petr Tomasovsky.--kani (diskuto) 19:27, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kompara mitologio. La formo "komparanta mitologio" estas lingve neakceptebla, ĉar tia espimo havas la sencon nekongruan kun la intencata. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:56, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: kompara estas la normala, oportune vastasenca vorto en nomoj de tiaj sciencoj. – Mi tamen tute ne komprenas la kondamnojn ("lingve neĝusta", "lingve neakceptebla") pri komparanta mitologio. Certe ankaŭ mitologio, la scienco, komparas. --Surfo 09:13, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Lingvano (diskuto) 10:45, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Oni povas personigi sciencon, dirante ke ĝi studas, komparas ktp., sed tio ne estas la plej kutima esprimo. Arbarulo (diskuto) 14:18, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Arbarulo (diskuto) 15:38, 3 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Por klare diferencigi tiun artikolon pri la genro Morus de la alia genro Sulo, kiu alidirektas al la stranga kaj senreferenca titolo Naivulo.- DidCORN (diskuto) 13:38, 26 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi forte preferus Morus (birdo), ne nur pro ĝenerala malemo enkonduki novajn radikojn sen referencoj, sed ankaŭ pro apartaj kialoj:
• "Moro" jam estas Esperanta vorto kun tute senrilata signifo.
• La koncernaj birdoj jam estas inkludataj en la Esperanta nomo "sulo", do ne bezonas apartan vorton. Tio iĝis malklara nur ĉar Vikipedio kaj vortaroj sekvas malsamajn sciencajn klasifikojn. Estas eterna scienca disputo, ŝajne ankoraŭ ne tute finita, ĉu estas pli bone kunigi ĉiujn anojn de la familio Sulidae en unu genro Sula, aŭ disigi ilin en du aŭ tri (tradicie Sula kaj Morus, nun ankaŭ Papasula). Kiam vortaroj klarigas "sulo" per Sula, ili komprenas la genronomon laŭ ĝia kuniga difino, do celas la tutan familion.
PIV identigas "sulo" kun Sula konjekteble laŭ la kuniga difino, ĉar la priskribeto validas por la tuta familio, neniu formo "suledo" estas menciita, kaj mi ne trovis iun apartan vorton por MorusPapasula. Krome, la difino malaktuale klasifikas sulojn en la pelikanoforma ordo, do ne estas strange, se ankaŭ la genra klasifiko ne kalkulas pri lastaj sciencaj modoj.
Tio, kion mi konjektas pri PIV, estas eksplicita en la aliaj vortaroj, kiujn mi konsultis. La Esperanta-angla vortaro de Wells donas "sulo" kiel la solan tradukon de gannet (angla vorto kiu uziĝas nur por Morus, ne por specioj inkludataj en la disiga difino de Sula). La pli malnova Esperanta-angla vortaro de Butler difinas sulon kiel "booby, gannet, solan goose (Sula)" - t.e., ĝi eksplice inkludas ĉiujn suledojn. Kaj la Esperanta-germana vortaro de Krause limigas "sulo" en la plej malvasta senco al la specio bassanus, ĝuste unu el tiuj, kiujn oni dismetus en Morus; ĝi ankaŭ donas nomojn de la formo "x sulo" al diversaj specioj de la familio, sendepende de la genra klasifiko.
Kvankam mi preferas mian proponon, la unua estus plibonigo kompare al la nuna titolo. Ankaŭ Naivulo devas esti alinomita (prefere al Sula) se la vorto ne estas uzata tiel en Esperanto. Mi supozas, ke oni titolis ĝin tiel, ĉar kelkaj etnolingvaj nomoj tradukeblas "naivulo, stultulo", (ekzemple booby angle); ankaŭ Morus havas saman signifon. Ĉar Suloj signifas same kiel Suledoj, ĝi devas esti la titolo de tiu artikolo aŭ de neniu. Arbarulo (diskuto) 20:20, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara Arbarulo. Mi elektis la terminon Moro, pro la fakto ke ĝi (ĝis nun) estas uzata en la informkesto mem kaj en la teksto de la 3 artikoloj Morus capinsis, Morus bassanus kaj Morus serrator. Aliflanke mi ne batalos kontraŭ viaj alternativaj proponoj MorusMorus (birdo). Mi konsentas kun vi ankaŭ por la alinomado de Naivulo.--DidCORN (diskuto) 12:59, 28 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, kaj komprenite. "Moroj" fontas el ŝajne unuflanka alinomado farita de Uzanto:Kanadano en 2007, kies resumo donas al mi la impreson, ke ĝi estis propra invento. La alinomado tuj estis malfarita, sed neniu ŝanĝis la informkestojn. Arbarulo (diskuto) 15:03, 29 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Ni do konsentas, ke la genroj titoliĝu Morus (birdo) kaj Sula. Kio okazu al la titolo Suloj? Mi preferus, ke ĝi fariĝu la nova titolo de la nuna Suledoj, sed ne provos fari tion unuflanke; do, se Suledoj pli plaĉas vin, Suloj estu alidirektilo al ĝi. Arbarulo (diskuto) 15:30, 10 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite pri Morus (birdo) kaj Sula. Mi ne rajtis alinomi Suledoj al Suloj, do anstataŭe mi alidirektis Suloj al Suledoj. Arbarulo (diskuto) 14:51, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]