Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, majo 2023


Ne plu aktivaj (majo 2023)[redakti fonton]

Atman => Ātman 2023 05 01[redakti fonton]

Kialo: Pli korekta («scienca») transliterumo. — Super Nabla🪰 10:33, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: la tutmonda, norma latinigo de la sanskrita. Arbarulo (diskuto) 20:18, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSupernabla🪰 21:29, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Amara Lago => Amaraj Lagoj 2023 05 06[redakti fonton]

En nia Vikipedio ni havas du artikolojn, do tie estas mia propono por sekvi la ĉi-supran rimarkon de nia amiko Super Nabla.--DidCORN (diskuto) 15:23, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Arbarulo (diskuto) 20:16, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super Nabla🪰 08:25, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:30, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi nur vidis tiun ĉi proponon, post kiam mi jam atentigis pri la artikolo supre kaj ankaŭ jam pluralige alinomigis ĝin, do jam farita la propono. ThomasPusch (diskuto) 12:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Notindas ke ĉi-tie nur administrantoj povos alinomi. DidCORN (diskuto) 10:39, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 12:50, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Gotika muziko => Gotika rokmuziko 2023 05 08[redakti fonton]

Kiel preskaŭ ĉe ĉiuj aliaj lingvoj. Fakte Gotika muziko povus esti miskomprenita kiel muziko de la epoko de la Gotika arto.--kani (diskuto) 18:53, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Super Nabla🪰 15:57, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:14, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: -Filozofo (diskuto) 20:28, 20 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Gotika rokmuzikoSupernabla🪰 21:29, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Korveo => Servuto 2023 05 08[redakti fonton]

Por uzi PIV-an vorton. La propono fontas el diskuto en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:58, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: La vorto «korveo» neniam aperas en la tekstaro aŭ en PIV. Mi suspektas, ke ĝi ne ekzistas kaj ke estas forigenda el la teksto. — Super Nabla🪰 16:01, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ŝajne estas interkonsento, sed ni bezonas administranton por fari la alinomadon. Arbarulo (diskuto) 03:11, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi intertempe komprenis kio estas nuanca diferenco. En la germana vikipedio oni longe diskutis, ĉu la koncepto de:Frondienst (=eo:Servuto, je diversaj nomoj en multaj aliaj lingvoj, d:Q1369542, la konkretaj laborhoroj donendaj laŭ la jura sistemo de servuteco) estu unuigata en vikidatumoj kun la koncepto fr:Corvée (=eo:sen vorto, do "Corvée", samkiel la vorto kun franca "é" ankaŭ enportigis al la angla, itala, eĉ indonezia, kaj minimume ŝanĝita al multaj aliaj lingvoj d:Q466259), kaj oni decidis ke NE. La germana teksto pri servuto klarigas: Zu den Frondiensten gehörte auch die Corvée, die sich vor allem auf den – heute so bezeichneten – öffentlichen Bereich (u. a. Straßen-, Wegebau) bezog. = Inter la servutaj devoj ankaŭ estis la devo "Corvée", kiu aparte koncernis devigan laboron en la areo nuntempe nomata "publika", inter alie en la konstruo de stratoj (en vilaĝoj) kaj vojoj (inter vilaĝoj). Do "Corvée" simple estas iu specifa speco da servuto, iu specifa devo de senpage farendaj laboroj por publikaj projektoj, aparte populara inter la moŝtoj de Francio, ĉar bonaj vojoj estas komforto dum vojaĝo, dum principe servuto estis senpaga laborado rekte por la nobelo, do masonado por muro en ties kastelo, ĝardenado en ties parko, helpado en ĉasado kiel amuzo por la nobelo kaj siaj nobelaj amikoj, ktp., sen ke devus esti publika intereso, sufiĉis ke utilis al la nobelo, la "posedanto" de la servutulo. La problemo estas ke kutime en ĉiu lingvo estis nur unu koncepto, tial malsamaj lingvoj kolektiĝis en la grupoj "Servuto" d:Q1369542 kaj fr:"Corvée" d:Q466259 - kaj en la franca teksto oni nun post multaj redaktoj priskribas simple du specojn da Corvée, unu por publika bono kaj unu por utilo nur por la moŝto. Tiel fakte la diferenco estas preskaŭ forviŝita. Kaj fakte ankaŭ Esperanto havas nur unu vorton, servuto, ĉar dua vorto "korveo" estas iu vorto ne el Esperanto, eble el Ido aŭ simple iu ajn libere inventita pseŭdovorto. Do klaras ke nia teksto nomiĝu servuto, nepre ne "korveo", sed daŭre la demando estas ĉu ligi ĝin al Frondienst/Servuto d:Q1369542 aŭ Corvée d:Q466259? La nederlanda (Herendienst/Corvee) kaj rusa (Барщина Barŝĉina/Повинность Pavinnost') cetere estas la solaj vikipediaj lingvoj kiuj havas ambaŭ tekstojn! Ĉar la nederlanda+rusa estas en ambaŭ grupoj, en la grupo "Servuto" d:Q1369542 krome nur estas la germana, pola, ukraina kaj iuj pli malgrandaj lingvoj kaj en la grupo fr:Corvée d:Q466259 estas la plej grandaj aliaj eŭropaj lingvoj en/es/fr/it/pt/sv kaj ankaŭ la grandaj aziaj (ĉina, taja kaj he/ja/ko/vi). Tial tute oportunas se ni simple restas ĉe la angloj, francoj, ĉinoj kaj hispanoj kaj ne atentas pri tio, ke tute ekzakte la grupo d:Q1369542 estus la plej preciza. Se la duoblaj tekstoj en la nederlanda kaj rusa ne estus, oni nun ankoraŭfoje povus demandi en ĉiuj lingvoj, ĉu ne tamen utilus kunmeti ambaŭ grupojn. Sed ĉar tiuj du paroj da artikoloj estas, kunmeto jam ne plu eblas. Do sendube Por Por: alinomigo Korveo => Servuto, kaj la oportunisma konsilo resti en la grupo en kiuj estas pli da "grandaj lingvoj". Se iu tre interesiĝas kaj bone regas la nederlandan aŭ la rusan, eblos tie ankoraŭ legi, kiel la tekstoj ekzakte pravigas la estadon de du artikoloj - mi nun nur supraĵe vidis de la du tekstoj en d:Q1369542 estas veraj artikoloj kaj la du en d:Q466259 estas nur ĝermo/ĝermeto multe malpli zorge faritaj. ThomasPusch (diskuto) 23:06, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: alinomigo de pseŭdovorto "korveo" al esperantlingva vorto servuto, sendiskute. La maleleganta situacio en vikidatumoj bedaŭrindas, sed ne estas nia kulpo, kaj ŝajne nun ne solveblas. Bonas almenaŭ kompreni kio estas la problemo, tial dankon pro klarigo kio kontribuis al la misa situacio en vikidatumoj. Aidas (diskuto) 07:51, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite kun kvar poraj voĉoj ĉi tie kaj neniu kontraŭa aŭ duba. Du pliaj poraj voĉoj, de Popolano kaj Moldur, ankoraŭ estis en la artikola diskutpaĝo.ThomasPusch (diskuto) 15:18, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Manekeno (homo) => Fotomodelo => Modelo (homo) 2023 05 11[redakti fonton]

Pli komprenebla vorto sen bezono de apartigo. Paĝon "Fotomodelo" necesas perforte forigi. Taylor 49 (diskuto) 20:06, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Sindetena Sindetena: Super Nabla🪰 18:06, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La formo "fotomodelo" tro mallarĝigas la sencon, ĉar manekenoj/modeloj estas uzataj ankaŭ senrilate al fotado. Amike,-Filozofo (diskuto) 23:15, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La kreinto de la artikolo mem petis alinomi la paĝon al "Modelo (persono)" en la diskutpaĝo de la artikolo. Tamen laŭ mi eble preferindas "Modelo (homo)". Darkis123 (diskuto) 19:50, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Modelo (homo). Mi aliĝas al la argumento de Filozofo kontraŭ "fotomodelo". Arbarulo (diskuto) 17:29, 15 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Modelo (homo). RG72 (diskuto) 11:46, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Modelo (homo). Darkis123 (diskuto) 13:43, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Modelo (homo). Taylor 49 (diskuto) 04:21, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Plie ekzistas Modelo (arto) kaj Modelo de la erotika fotografio. Taylor 49 (diskuto) 05:15, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Modelo (homo)Super Nabla🪰 12:02, 19 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Necesas decidi nomon por la kategorioj. Nun estas miksaĵo de "manekeno" kaj "fotomodelo". Taylor 49 (diskuto) 21:24, 19 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi opinias ke la malplej malbona solvo por la kategorioj estas diri ĉiam "modelo", eventuale kun klarigo (homo) aŭ (profesio) laŭ la pokaza juĝo de la alinomanto. Tion oni faras en la angla kaj hispana Vikipedioj, kie la sama plursenceco ekzistas kiel en Esperanto. Arbarulo (diskuto) 22:19, 20 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Modeluloj ? Taylor 49 (diskuto) 17:28, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ankoraŭ preferus Kategorio:Modeloj (profesio), ĉar "modelulo" estas tiel plursignifa kiel "modelo" mem. Tamen en la kunteksto "modelulo" verŝajne estas komprenebla, kaj mi akceptus ankaŭ ĝin sen disputo, se laŭ vi ĝi estas pli bona. Arbarulo (diskuto) 20:13, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam ✔ Farite farde aliulo —Supernabla🪰 21:27, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La vorto "modelulo" estas espereble iomete malpli plursignifa ol "modelo": "modelo de trajno" vs "modelulo de trajno". 20:32, 13 jun. 2023 (UTC)

Telekomunika turo => Televida turo => Radio-televida turo => Antenporta turo => Antenturo 2023 05 12[redakti fonton]

Kialo: en ĉi tiu kazo, la vorto «telekomuniko» estas tro ĝenerale. La artikolo ankoraŭ mallongas, sed se oni vidas la artikolojn en la ceteraj lingvoj, ili ĉiam temas pri televido kaj radio. (vidu ankaŭ: VP:KA) — Super Nabla🪰 18:23, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Principe, radio-turon mi ne nomus "televida turo", sed mi suspektas, ke nun tiaj turoj pli-malpli ĉiam kombinas ambaŭ funkciojn; tial la titolo "Televida turo" estus misgvida, kaj la titolo "Radio-televida turo" estus pli taŭga. Aliflanke, ekzistas ankaŭ alia speco de telekomunikaj turoj (nodinde, telefonaj). Se radio-televidaj turoj plejparte portas ankaŭ poŝtelefonan aparataron, tiam la titolo "telekomunika turo" estas en ordo. Tamen, se tiel ne estas, la titolo "radio-televida turo" estus, laŭ mi, preferinda. Amike, -Filozofo (diskuto) 23:03, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Antenporta turo inkluzive radio, televido, telefono, kaj masto. Taylor 49 (diskuto) 22:33, 13 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vere la afero ne estas simpla, ĉar la kombinoj de diversaj celoj de la turoj kondukus al tre diversaj terminoj. Ĉiuokaze anstataŭ Antenporta turo eble sonas pli facila kaj esperantstila simple Antenturo.--kani (diskuto) 10:37, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio ĉi estas tre bona ideo! Mi subtenas ĝin. Amike, -Filozofo (diskuto) 11:07, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite. — Super Nabla🪰 15:29, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Antenturo Taylor 49 (diskuto) 04:19, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite AntenturoSuper Nabla🪰 08:49, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kuopion maalaiskunta --> ?? 2023 05 02[redakti fonton]

Saluton. Mallerta uzanto hodiaŭ kreis la ĝermon Kuopion maalaiskunta. Kiam mi ligis ĝin intervikie, mi rimarkis, ke en kelkaj lingvoj parte okazas traduko de la titolo. Guglo ĵus proponis al mi la tradukon "Kupio-kamparo". Mi ne scias, ĉu tio estas taŭga. Mi nur scias, ke la unua parto en la finna nomo estas genitivo. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar ne estas disvolvigita la terminaro de la finnaj administraj unuoj, mi lasus la artikolon tiel kiel propra nomo. Tamen tio estas nur persona opinio, ne tre konvinkita.--kani (diskuto) 23:06, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi trovis nur unu similan kazon, de kampara komunumo kiu, kiam ĝi malfondiĝis havis 88 % da svedoj, kaj koresponde havis nomon Ekenäs landskommun. Mi certas ke Tlustulimu tute pravas pri la genitivo, sed Guglo ne pri la nominativa formo, kiu devus tutsimple esti Kuopio. Do la unuo nomiĝis en Esperanto "kampara komunumo Kuopio" - tion ankaŭ klare montras la sveda formo "Kuopio landskommun", kaj krome ankaŭ versioj en aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj eble nur nun ligiĝis. Sed laŭ mi sufiĉas mencii tion en la teksto (mi ĵus faras tion), kaj lasi la finnan titolon. La komunumo jam ekde pli ol 50 jaroj malfondiĝis, kaj kutime ni eĉ ne havas proprajn artikolojn pri administraj unuoj jam malfonditaj en la 1960-aj jaroj! ThomasPusch (diskuto) 02:52, 19 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pli granda problemo estis, ke la teksto havis nur tri etajn frazojn, kiuj ĉe mi estis 2 tekstaj linioj, krome nenion, nur vakua paĝo, kaj ankaŭ ne estis ŝablono {{ĝermo}}, kiu nepras ĉe tiom magra paĝeto. Mi nun vastigis la du tekstajn liniojn de du al ok, aldonis foton pri la urbeto Siilinjärvi, kaj aldonis ŝablonon {{ĝermo}}. Tiu paĝo nur interesos por homoj kies hobio estas la sanĝiĝoj de administraj dividoj en provinca Finnlando en la unua duono de la 20-a jarcento, sed ĉu lasi la por plej multaj nefinnoj tute nekompreneblan nomon aŭ uzi la esperantan tradukon, kiun garantiite neniu esperantisto ekster vikipedio iam ajn praktike uzos en parolado, estas nuanco apenaŭ grava. Mi tial ankoraŭ ŝanĝiĝas al la opinio de Tlustulimu kaj proponas tamen esperantigi la titolon al "kampara komunumo Kuopio" - Tiel ĉiuj esperantistoj, negrave ĉu ili hazarde ankaŭ parolas la finnan aŭ ne, havos ideon ke temas pri kampara administra unuo kaj ne pri, ni diru, tradicia kanto de la sota, zulua aŭ kosa lingvo en suda Afriko... ThomasPusch (diskuto) 15:21, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 15:21, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Nussair Yassin => Nas Daily 2023 05 12[redakti fonton]

Lia publika nomo estas «Nas Daily»; lian veran nomon lia spektantaro ne konas. — Super Nabla🪰 21:38, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Li estas arabo kaj lia oficiala nomo estas Nussair Yassin; la tri arabalfabetaj versioj titoliĝas Nussair Yassin; poste li kreas ian markon Nas Daily, laŭ kiu li estas konata en okcidentaj lingvoj, kie Daily estas ĉiutaga en la angla. Ĉu ĉiam kiam artisto alinomas sin ni same devas alinomi?--kani (diskuto) 10:44, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Kani Mi ne havas fortan opinion. Mi donas kelkajn ekzemplojn:
  • Kelkaj famuloj estas konataj preskaŭ nur per siaj kromnomoj kaj ne per siaj veraj nomoj; ne sencas alinomi na Totò al Antonio de Curtis, na Perugino al Pietro di Cristoforo Vannucci, aŭ na Novalis al Georg Philipp Friedrich von Hardenberg.
  • la germana kantisto Senta-Sofia Delliponti (Q2271361) ŝanĝis dum kelkaj jaroj sian artistan nomon kiel na «Oonagh», sed poste rezignis tiun pseŭdonimon. En kelkaj Vikipedioj ankoraŭ troviĝas la malnova pseŭdonimo «Oonagh»: eble ili devus ĝisdatigi la nomon (ĉar ŝi ne plu uzas ĝin, kaj ankoraŭ estas aktiva kantisto). —
Super Nabla🪰 15:45, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas konsento. —Supernabla🪰 21:27, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Flago de finn-svedoj => Flago de svedlingvaj finnoj & Flago de sved-finnoj => Flago de finnoj en Svedio 2023 05 16[redakti fonton]

Kialo: Vidu la diskuton. — Super Nabla🪰 21:27, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

En la diskuto voĉdonis Por Por: - Moldur (diskuto) 21:05, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Krom la misgvida simetrio de la nomoj, ili supozigus min ke "finn-svedoj" loĝas en Svedujo kaj "sved-finnoj" en Finnujo, inverse de la realo. Arbarulo (diskuto) 22:23, 20 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sencas la pli klarigaj titoloj, kaj ✔ Farite. ThomasPusch (diskuto) 10:11, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Perlokoliero => Perlokoliero (sekso) => Perlokoliero (seksumado) 2023 05 16[redakti fonton]

La artikolo ne temas pri vera koliero, sed pri sekso. — Super Nabla🪰 22:04, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

{por} Perlokoliero (sekso) Taylor 49 (diskuto) 04:24, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Estu "seksumado" anstataŭ "sekso", ĉu ne? Lingvano (diskuto) 14:10, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Perlokoliero (seksumado) Taylor 49 (diskuto) 14:33, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Perlokoliero (seksumado) Lingvano (diskuto) 16:37, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Perlokoliero (seksumado)Super Nabla🪰 07:12, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Feminismo => Inismo 2023 05 18[redakti fonton]

Kialo: Mi taksas la vorton «inismo» pli natura en Esperanto, ĉar «ino» estas vorto tre pli ofta ol «femino» (mi persone, ne multe ŝatas la vorton «femino» ĝenerale, ĉar ĝi ŝajnas signifi «ina femo», kvankam la vorto «femo» ne ekzistas). Eĉ Giridhar Rao asertis en Jutuba filmeto, ke la vorto «inismo» estas pli kutima. — Super Nabla🪰 12:31, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi pludiras, ke la vorto «virinismo» (male al «inismo» kaj «feminismo») nenie aperas en la Tekstaro. Ĝi eĉ ne aperas en PIV kaj mia-opinie estas forigenda, ĉar povas esti miskomprenota kiel «inismo por viroj», do virismo. — Super Nabla🪰 12:39, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: La vorto "feminismo", oficialigita en la jaro 1919, estas la plej ofta vorto por ĉi tiu koncepto. PIV eĉ ne havas la vorton "inismo", kaj havas nur "feminismo". La vorto estas uzata de la fama esperantlingva blogo Egalecen.org, kiu nomas sin "la unua blogo en Esperanto pri feminismo". (La vorto "virinismo" povas esti forigita de la artikolo, mi neniam vere vidis homojn uzi ĝin.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:09, 20 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: "Feminismo" povas ne esti la plej bona nomo el lingvosistema vidpunkto, sed ĝi estas fortege enradikiĝinta. Tiel ĉiutagajn vortojn enciklopedio ne rajtas propriniciate modifi. Arbarulo (diskuto) 22:28, 20 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Akceptebla, logika, konciza. Mankas en PIV: kulpas PIV. --Crosstor (diskuto) 02:34, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nia regulo pri Vikipedio:Titoloj de artikoloj: "Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa." Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:40, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite (sed mi forigis la vorton «virinismo» el la teksto) — Super Nabla🪰 08:52, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Nulo-dimensia spaco ==> Nuldimensia spaco 2023 05 21[redakti fonton]

Uzo de substantivo "nulo" estas erara. Taylor 49 (diskuto) 20:43, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi preferas na «Nuldimensia spaco» — Super Nabla🪰 14:13, 22 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nuldimensia spaco. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:07, 22 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:13, 22 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Lingvano (diskuto) 21:38, 22 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper Nabla🪰 09:15, 24 maj. 2023 (UTC)[Respondi]