Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Julio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, julio 2021


Ne plu aktivaj (julio 2021)[redakti fonton]

Dukino Elisabeth Sophie of Mecklenburg -> Dukino Elisabeth Sophie de Meklenburgio Elisabeth Sophie de Meklenburgo 2021 07 01[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis teruran lingvan miksaĵon. Ni povus bone esperantigi la titolon al "Dukino Elisabeth Sophie de Meklenburgio" aŭ eble eĉ "Dukino Elizabeto Sofio de Meklenburgio". Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi tute ne komprenas, ke kaj kial germanino subite ricevas anglan nomparton :-( --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
La nomo estu "Elisabeth Sophie de Meklenburgo", sen la -i- kaj sen la nobela titolo. - Amike, Moldur (diskuto) 09:20, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Elisabeth Sophie de Meklenburgo.--kani (diskuto) 13:29, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. - Moldur (diskuto) 13:59, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, @Moldur: Ĉu mi eble forigu la alidirektilon Dukino Elisabeth Sophie of Mecklenburg? --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes, volonte. Ni neniel bezonas tiun lingvan miksaĵon. Dankon! - Moldur (diskuto) 16:28, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite la lingve fuŝa alidirektilo jam estas for. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Colony Collapse Disorder --> Morto de abelujo 2021 07 01[redakti fonton]

Kaj ajna alia traduko utilus kiel Amasa abelmorto, Abeluja morto ktp. Ajno escepte tiu anglalingvaĵo kiun nur kelkaj malmultaj vikipedioj respektas. Mi supozas, ke abeloj ne parolas la anglan, ĉu? --kani (diskuto) 23:39, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial ne uzi la difinon donitan komence de l'artikolo mem: Koloni-disfala malsano?--DidCORN (diskuto) 12:41, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jam en 2016 Xian-eo proponis en la artikola diskutopaĝo "sindromo de abelkolonia kolapso". - Ĉu eble iu Vikipediisto hazarde bredas abelojn? --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉiaj ebloj estus akcepteblaj. Tamen Koloni-disfala malsano ne aludas al abeloj, kaj "sindromo de abelkolonia kolapso" estas tro longa, sed akceptebla, same kiel pli simple "abelkolonia kolapso".--kani (diskuto) 22:15, 4 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi jam trovis plurajn traktojn pri la temo en Esperantaj fontoj, sed ankoraŭ nur unu kiu proponas nomon, t.e. "sindromo de kolapso de (abel)kolonioj" de Julius Hauser en Monato: https://www.esperanto.be/fel/publika/012714p.php. Sed tio supozeble ne estas la sola farita provo. Arbarulo (diskuto) 17:30, 6 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite al Abelkolonia kolapso, ĉar delonge ne venis pli preciza propono aŭ pora voĉdono. Morto de abelujo estas alidirektilo, kaj same oni povas krei por aliaj vortumoj.--kani (diskuto) 12:01, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĥaŭtengo --> Gaŭtengo 2021 07 04[redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas G kaj ne Ĥ, nur tre malmultaj, inter kiuj nek la angla nek la afrikansa nek iu afrika lingvo. Strange la kreinto estis sudafrika, sed li malaperis antaŭ multaj jaroj.--kani (diskuto) 22:21, 4 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nomo estas elparolata per ĥ-sono kaj en la angla, kaj en la afrikansa, kaj en pluraj lokaj afrikaj lingvoj. La nomo "Gauteng" venas el la indiĝena soto-cvana lingvaro, kiu ne havas G-sonon sed ja Ĥ-sonon, kiun oni skribas per la litero G. Ankaŭ la afrikansa ne havas G-sonon en sia fonemaro, kaj oni elparolas ĝian literon G per Ĥ-sono, do sendube ankaŭ tiulingve oni elparolus la nomon per Ĥ-sono. La anglavikipedia artikolo notas (kun fonto el Oxford Dictionaries), ke la angla prononco estas /xaʊˈtɛŋ/, do surprize oni uzas Ĥ-sonon eĉ en la angla. Rajzin (diskuto) 16:39, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi faris la proponon sekvante la skribajn tekstojn kaj mi tute nek esperis, ke la parola prononco estu tiom grava nek mi povis veturi tien por konstati tion. Mi tute akceptas la tialojn de Rajzin kaj proponas fermi la debaton nur kreante Gaŭtengo kiel alidirektilo al Ĥaŭtengo surbaze de la skribaj versioj, okaze ke iu serĉu la koncepton tiel.--kani (diskuto) 13:39, 8 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite kaj Gaŭtengo kiel alidirektilo pro adapto de la skriba versio.--kani (diskuto) 12:16, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Inupiaka lingvo -> Injupiaka lingvo 2021 07 05[redakti fonton]

Laŭ la artikolo Iñupiat en la angla Vikipedio, la vorto "Iñupiaq" (propralingva singulara vorto por ano de tiu ĉi popolo) havas la prononcon [iɲupiɑq] (en IFA). Kutime la litero ñ kaj la sono [ɲ] iĝas ⟨nj⟩ post esperantigo. Komparu al ekzemple Korunjo (galege: /koˈɾuɲɐ/, hispane: /koˈɾuɲa/), Bolonjo (france: /bɔlɔɲ/), lasanjo (itale: /laˈzaɲːa/), kaj kompreneble la leĝo de Tonjo (hispane: /ˈtoɲo/).

Cetere, ŝajnas esti iom da internacia ambigueco pri tio, ĉu oni uzu la formon "Iñupiaq" (aŭ io simila kun ia k-sono) aŭ "Iñupiat" (aŭ io simila kun t-sono). Ene de Vikipedio oni pli emas uzi k-sonojn por la lingvo (komparu diverslingvajn artikolnomojn en Vikidatumoj) kaj t-sonon por la popolo (komparu en Vikidatumoj), kaj la artikolo Inupiaka lingvo jam faris same ekde ĝia unua versio. (Ĝi diras "la popolo nomiĝas Inupiatoj.") Tamen, laŭ la sama anglalingva sekcio, kiun mi ligis supre, en la lingvo mem "Iñupiaq" estas singulara vorto por ano de tiu popolo, "Iñupiak" estas dualo, kaj "Iñupiat" estas pluralo. Do ŝajnas al mi evidente, ke en Esperanto plej logikas diri:

  • singulare: injupiako
  • plurale: injupiakoj
  • lingvo: la injupiaka

Laŭ mi indus redakti la artikolon laŭ tio.

-- Rajzin (diskuto) 17:45, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:41, 12 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 02:31, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 08:41, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--DidCORN (diskuto) 17:02, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

La aventuroj de Alicio en Mirlando -> La aventuroj de Alico en Mirlando 2021 07 07[redakti fonton]

Estu "La aventuroj de Alico en Mirlando", kiu estas la kutima esperantigo de la originala titolo de la libro, pri kiu temas la artikolo. Vidu la diskutopaĝon. Lingvano (diskuto) 07:03, 7 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "La aventuroj de Alico en Mirlando", ĉar la nomo "Alico" ne nur troviĝas en NPIV, sed ankaŭ en la libro "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", sur paĝo 10. --Tlustulimu (diskuto) 12:17, 7 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Rajzin (diskuto) 15:22, 7 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tamen en 27 jan. 2006‎ Robert Weemeyer ŝanĝis‎ La Aventuroj de Alico en Mirlando al La aventuroj de Alicio en Mirlando: Tiu estas la ekzakta titolo de la (unua) traduko. --kani (diskuto) 13:25, 8 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:41, 12 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝajne neniu kontraǔas. Ĉu iu povas realigi la ŝanĝon? Lingvano (diskuto) 22:29, 16 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉar la propono jam ekzistas kiel alidirektilo, nur administranto povas realigi tion.--kani (diskuto) 12:19, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Do, kiel oni alvokas administranton? Lingvano (diskuto) 09:45, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 04:49, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Eltenebla transporto => Daŭripova transporto; Eltenebla agrikulturo => Daŭripova agrikulturo 2021 07 13[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke la vorto "daŭripova" estas kaj pli uzata kaj pli logike taŭga por la celita koncepto - temas pri transporto kaj agrikulturo kiuj en si povas daŭri, ne (nur) kiujn iu aŭ io povas elteni. Arbarulo (diskuto) 14:00, 13 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 19:58, 16 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Arbarulo (diskuto) 17:57, 30 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Galaho -> Galahad 2021 07 15[redakti fonton]

En 2010, iu unuopulo alinomis Galahad al Galaho, sen komento nek klarigo, eble pro pura kaprico. Mi proponas re-alinomi al la antaŭa. - Moldur (diskuto) 17:08, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tia senbazaj kaj senkomentaj alinomadoj estu malfarataj, precipe, se la farinto poste nenion ie komentis nek aldonis referencon pri la nova titolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Eĉ se la nomo estas esperantiginda, tio estas maltaŭga esperantigo. Arbarulo (diskuto) 23:11, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 11:52, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. - Moldur (diskuto) 20:35, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Manstando -> Manstaro kaj Kapstando -> Kapstaro 2021 07 17[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la novajn artikolojn manstando kaj kapstando. La dua parto de ĉi tiuj kunmetaĵoj ne harmonias kun la difino de "stando" laŭ NPIV kaj Reta Vortaro. Do, temas pri maltaŭga traduko, verŝajne pro lingva interfero. La vortarego de p-ro Krause havas por la germana Kopfstand la tradukojn "staro sur kapo" kaj "surkapa staro" kaj por Handstand tie troveblas "manstaro" (mi preferas) kaj "staro sur la manoj".

Do, mi proponas ŝanĝi la titol-parton "stando" al "staro", tiel ke la titoloj estus "manstaro" (en vortaro) kaj "kapstaro" (analogia al la antaŭa esprimo). Ĉu estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 08:52, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes ja, mi korektis. dankon!

Por Por: "manstaro" kaj "kapstaro" kaj jam estis farita. Nun restas la du eraraj originaj titloj kiel alidirektiloj. Ĉu forviŝi ilin?--kani (diskuto) 11:51, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 20:00, 18 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Jes - la eraraj originaj titoloj estas forviŝendaj! - Moldur (diskuto) 07:11, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus forigis la superfluajn alidirektilojn, ĉar ili eĉ ja estis lingve malĝuste titolitaj. --Tlustulimu (diskuto) 07:37, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Diskuto:15 minutoj da gloro -> Dekkvin minutoj da gloro 2021 07 19[redakti fonton]

La diskutotitolo kondukas al la artikolo, dum la ĝusta titolo estas alidirektilo, kiu siavice estas ligita vikie, sekve nur administranto povas malfari tion.--kani (diskuto) 12:18, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ne klaras, kial la kreinto ŝanĝis eĉ la nomspacon. Tio estas malfarenda. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
"Dekkvin" estu "Dek kvin", ĉu ne? Aŭ simple lasu la nunan ciferan skribon, "15". - Moldur (diskuto) 14:12, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Efektive, la lingve ĝusta formo de la vorta skribo estas "dek kvin". -Filozofo (diskuto) 16:25, 21 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Dek kvin minutoj da gloro. Dankon pro via atentigo. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 21 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Dek kvin minutoj da gloro.--kani (diskuto) 17:21, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 04:49, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
RG72 - Vi ŝanĝis "15" al "Dek kvin", sed ne faris la korekton de la fuŝa nomspaco (de "Diskuto:" al la ĉefa, artikola, nomspaco). Tion mi nun faris. - Moldur (diskuto) 06:13, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon. RG72 (diskuto) 06:15, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Liberkirko de Finnlando -> Libera Eklezio de Finnlando 2021 07 22[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la fuŝe titolitan artikolon Liberkirko de Finnlando. Supozeble tio rezultas el lingva interfero, ĉikaze de la finna lingvo. Tamen esperanto distingas inter kirko kaj eklezio. Ĉu eblas la titolo "Libera eklezio de Finnlando"? --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Evidente. La artikolo estas tre mankohava. Probable rilatas al fi:Suomen Vapaakirkko. - Moldur (diskuto) 17:21, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:47, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi supozas, ke majuskle al Libera Eklezio de Finnlando, ĉar temas pri oficiala nomo de organizaĵo. La franca ne majuskligas tion, sed Esperanto jes, normale.--kani (diskuto) 17:19, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite sed ne de mi. Mi nur forigis la malĝuste titolitan alidirektilon "Liberkirko de Finnlando". --Tlustulimu (diskuto) 08:44, 28 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - alinomita kaj polurita de mi. - Moldur (diskuto) 15:50, 28 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Fondumo -> Fondaĵo 2021 07 27[redakti fonton]

Saluton. Vikipediisto Alifono iam decidis, ke la plej taŭga termino estas Fondumo anstataŭ Fondaĵo, tial li siaflanke alinomis la artikolon de 2003 en 2019; poste li reredaktis kaj pliriĉigis la artikolon, dum kreis artikolojn kun la vorto Fondumo, kaj eĉ alinomis aliajn el Fondaĵo al Fondumo. Dume Fondaĵo estas PIV-a vorto, Fondumo ne kaj ankaŭ ne en ReVo; kaj la koncerna kategorio estas Fondaĵoj.--kani (diskuto) 18:18, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tia antaŭa alinomado estas malfarenda, precipe se la koncerna termino 'fondumo' ne ekzistas en gravaj vortaroj, kiel NPIV kaj Reta Vortaro. Ĝi ankaŭ forestas en la androida apo PreVo, kiu baziĝas sur la Reta Vortaro, same kiel ĝi mankas en la vortaregoj de p-ro Krause. - Ĉu Jarlibro de UEA taŭgas kiel fonto por terminoj? --Tlustulimu (diskuto) 15:43, 28 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La kutima termino "fondaĵo" legeblas krome en la Jarlibro el 2018, sur la paĝo 34. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 28 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iu paragrafo de l'artikolo ĝustigas la kialojn de la titolo. La Akademio de Esperanto agnoskas tiun neologismon por eviti konfuzon inter fonduso kaj fondaĵo, sed tio ne evidentas; la nura kialo estas, ke la litero "ĵ" ne ekzistas en multaj lingvoj kaj do "fondumo" pli taŭgas pri internaciaj fondumoj kiel la Fondumo Vikimedio; plie se oni konsideras ke Esperanto estas evolua lingvo, kies la praktiko permesas ĝian evioluon, oni konstatas ke jam ekzistas multe da "fondumoj".DidCORN (diskuto) 20:58, 30 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio pravigas la personelektitan uzadon de "fondumo", sed ne la alinomigon el Fondaĵo al Fondumo. Nun ne temas pri alinomigo, sed pri malfaro de persona alinomigo farita iam sen sufiĉa neceso. --kani (diskuto) 11:04, 2 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arbarulo (diskuto) 15:40, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:47, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:28, 31 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Konkludo[redakti fonton]

La estimata kolego Alifono la 24-an de aŭgusto 2019 alinomis la artikolon de Fondaĵo al Fondumo, argumentante jene: «La vorto "fondaĵo" estas pli antikva ol "fondumo". Tamen ĝi kreis ambiguecon. Efektive, la esprimoj (ekzemple) "Fondaĵo Hector Hodler" kaj "Fondaĵo Giorgio Canuto" ne indikas jure samajn subjektojn. La dua (Canuto) reale estas nur financa fonduso (fr: Fond, en: Fund), dum la unua estas fondumo (fr: Fondation, en: Foundation)». Jes, la Institucio Hodler estas pli granda ol la Fondaĵo Canuto, sed tio ne faras diferencon ĉi-teman: ili ambaŭ estas neprofitcelaj fondaĵoj. Pri jura personeco, UEA havas ĝin kaj TEJO ne havas, sed tamen ili ambaŭ estas organizaĵoj. Ĉiuj kvar menciitaj de li fr:Fond, en:Fund, fr:Fondation kaj en:Foundation estas apartigiloj kun multaj malsamegaj signifoj; la tria kaj la kvara ligas en tiu nombro al fr:Fondation (institution) kaj en:Foundation (nonprofit), kiuj estas ligitaj per intervikioj ĉiu al la alia kaj al la diskutata artikolo. fr:Fond ligas al artikoloj pri aparatero, arĥitektarto, manĝaĵo, sportoj kaj unu investa fondaĵo (se mi ĝuste komprenis). Kaj en:Fund ligas plejparte (kun escepto de unu familia nomo) al artikoloj pri financado kaj pri diversaj fondaĵoj, plejparte profitcelaj sed ankaŭ neprofitcelaj; mi ne rimarkis tie klasifon je tiuj kiuj havas juran personecon kaj tiuj kiuj ne havas.

Krome mi vidas jenan klarigon fare de la Akademio de Esperanto:

Citaĵo
 Kvankam ne ekzistas preta “oficiala”, “aprobita” distingo, en la praktika uzado la vortoj “fondaĵo”, “fonduso” kaj “fondumo” servas por nomi grupon de malsamaj realaĵoj, kiuj signife varias de lando al lando.

Unue, bonvolu noti, ke “fondaĵo” estas regula derivaĵo de la fundamenta radiko “fond”, dum “fonduso” estas neoficiala kaj nederivita.

Ĝenerale, organizaĵoj/establaĵoj/establejoj plejparte nomiĝas “fondaĵoj” (regula derivaĵo de la verbo “fondi”), dum la formon “fonduso”, se oni entute uzas ĝin, oni plejparte uzas nur por nomi apartan kapitalon aŭ konton: laŭ PIV, “fonduso” estas ekonomika kaj financa termino kun la signifo “kapitalo destinita por aparta difinita celo”. Tamen eĉ por tiu signifo oni tre ofte uzas la vorton “fondaĵo”, kiel faras Universala Esperanto-Asocio pri siaj fondaĵoj, Fondaĵo Canuto ktp.

La vorton “fondumo” oni kelkfoje renkontas en la nomoj aliokaze nomeblaj “fondaĵo”. Ni ne certas, kian precize nuancon oni volas esprimi kontraste al “fondaĵo”. Eble la komunlingva “fondaĵo” ŝajnas tro ĝenerala al tiuj, kiuj preferas uzi la vorton “fondumo”. Alia ebla klarigo: oni evitas la formon “fondaĵo” en la nomo de jure registrota organizaĵo por eviti la literon “ĵ”, kiu povas esti miskompostita en gentalingvaj juraj dokumentoj.

La esperantlingva klarigo “Fondumo Esperanto estas fondaĵo, establita en la 1955a jaro”, kiun ni trovis, supozeble konfirmas tiun ĉi konjekton.

Ŝajnas, ke la uzo de la formo “fondumo” estas malofta kaj ne plioftiĝis dum la lastaj jardekoj. 

En la diskuto mi vidas plejparte subtenon por alinomigo reen. En tiu nombro la estimataj kolegoj Tlustulimu kaj kani notas, ke temas ne pri alinomigo sed pri malfaro de sendiskuta alinomigo.

✔ Farite: alinomita reen. Gamliel Fiŝkin 07:26, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Flipflapoj -> Zorio (io) 2021 07 29[redakti fonton]

Nu, zorio jam ekzistis en Vikipedio (rilate al japana deveno) kaj en PIV (sen tia specifo). La nuna artikolo, por eviti la nenecesan anglismon, povus esti kongrue kun PIV Zorio (somero), Zorio (ŝuo), Zorio (sandalo), Zorio (gumo), Zorio (bano) aŭ io tia. Krome en la alinomenda titolo pluralo malmankas.--kani (diskuto) 12:01, 29 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Zorio estas ankaŭ la rekomendata traduko de "flip-flop" en la Angla-Esperanta Vortaro de John Wells. Arbarulo (diskuto) 15:46, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Zorio (ŝuo), por eviti titolan kolizion kun la jam ekzistanta zorio. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu kunigi la artikolojn? Mi kutime ne interesiĝas pri sandaloj, do ne memfide taksas la malsamecon de japanaj kaj okcidentaj zorioj. Arbarulo (diskuto) 16:08, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se ili restos disaj, mi verŝajne preferos alinomi la nunan "Flipflapoj" al "Zorioj ekster Japanujo" aŭ per iu alia geografia/kultura specifigilo. Japanaj zorioj estas same ŝuoj, do tiu vorto ne klarigas. Arbarulo (diskuto) 16:24, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite al Zorio (ŝuo), kvankam ankaŭ Zorio estas ŝuo; se iu volas, tiu povas alinomi Zorio al Zorio (Japanio), kio eble ne necesas.--kani (diskuto) 11:08, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Vrapo 2021 07 29[redakti fonton]

Ĉi tiu vorto ne ekzistas en Esperanto. Oni aŭ uzu la anglan vorton "Wrap" kiel uzas multaj lingvoj, aŭ traduku ekz. kiel Rulvolvaĵo (sandviĉo). --Yehadut (diskuto) 15:23, 29 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: sandviĉvolvaĵo, sandviĉa volvaĵo, sandviĉrulaĵo, aŭ sandviĉa rulaĵo. Mi pardonpetas pro tiom da proponoj. Rul- kaj volv- preskaŭ ripetas.--kani (diskuto) 18:44, 29 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: iu el la proponoj de Kani. Arbarulo (diskuto) 15:48, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sandviĉa rulaĵo, ĉar "rulaĵo" sonas pli bone ĉe manĝaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 10 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sandviĉa rulaĵo sonas klare kaj nature. RG72 (diskuto) 04:45, 11 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sandviĉa rulaĵo.--kani (diskuto) 10:58, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 11:12, 17 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]