Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, septembro 2022


Ne plu aktivaj (septembro 2022)[redakti fonton]

Orientaj Basajoj -> Orientaj Bisajoj 2022 09 12[redakti fonton]

Estis evidenta tajperaro, sed ne eblas la alinomado ĉar ekzistas jam la ĝusta titolo kiel alidirektilo al la tajperara titolo. Nur administranto povas fari tion.--kani (diskuto) 12:13, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Evidenta eraro. --Dominik (diskuto) 14:37, 12 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 13:39, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Lingvano (diskuto) 13:07, 29 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: (@User:Tlustulimu: forigo necesas) Taylor 49 (diskuto) 21:12, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:22, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ϗ (former Unicode lowercase) 2022 09 15[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolon Ϗ (former Unicode lowercase), kies krampa parto pro alinomado de aŭtomata skripto estas en la angla. Tion ni korektu. Sed al kio? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 15 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

La artikolo temas pri la signo mem, do ni simple forigu la parentezon? Ekzistas aliaj artikoloj kun unusigna titolo: X, @, ... Lingvano (diskuto) 08:27, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Tia "ekzotika" signo ne estas ĉiam bone videbla, ekz-e se oni ne havas taŭgan litertiparon instalitan. Artikoltitoloj kun normalaj esperantaj literojn funkcias pli senprobleme. Eble la nomo estu "Kaj (simbolo)", simile al iuj aliaj lingvoj, aŭ "Kaj-simbolo". - Moldur (diskuto) 10:28, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Fakte jam ekzistas Ϗ, kiu resendas al sekcio en la artikolo pri Kaj-signo. Do ĉu la alia artikolo estas bezonata? Lingvano (diskuto) 10:46, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ϗ, anstataŭigante la nunan alidirektilon. Mi ankaŭ akceptus kunigon kun Kaj-signo, kvankam mi preferus, ke ĉiu signo havu propran artikolon, ĉar ili havas proprajn historiojn, eĉ se la funkcio estas sama. Arbarulo (diskuto) 14:19, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi aliĝas al la proponoj de Lingvano kaj Abarulo favore al simpla Ϗ, anstataŭigante la nunan alidirektilon. Nun estas du artikoloj, kaj estas argumentoj por kaj kontraŭ kunigo. Sed mi timas ke la komprenebla teknika dubo de Moldur, kiu volus apartan nomon "kaj (simbolo)" apud "kaj (signo)", gvidus al konfuzo poste, kio estas kio, ĉar multaj homoj ne bone diferencigas inter simbolo kaj signo (kaj fakte ambaŭ signojn oni povas kompreni kiel signo kaj kiel simbolo). Ĉiukaze la antaŭa angla klarigo ke temus simple pri "former Unicode lowercase" misgvidas, ĉar la signo neniel inventiĝis por unikodo sed estas antikva kopta signo, historie parenca al la & kiu estas sur ĉiuj komputilaj klavaroj, sed tamen aparta litero... Mia klavaro tute ne bildigas koptajn literojn, do tiu kopta litero ne estas escepto - mia klavaro ankaŭ ne bildigas grekajn (krom la beta), cirilajn, hebreajn aŭ arabajn karaktrojn, aŭ la supersignajn esperantajn, sed tio ne signifas ke ili ne ekzistas kaj ke ne ankaŭ mi povas bildigi ilin, nur ne je simpla premo de nur unu klavo... Simple mi konsiderus & parton de la latina alfabeto kaj Ϗ parton de alia alfabeto: por mi tio estas forta argumento ne kunĵeti la du signojn en unu tekston por ambaŭ. Mi nun alinomigas la paĝon al "Ϗ", ĉar la peto jam tre longe pendas. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 17:10, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Flugstacio -> Flughavena terminalo 2022 09 18[redakti fonton]

Flugstacio aperas en neniu de miaj vortaro, kaj "Terminalo" aperas en ReVo; plie "terminalo" estas pli internacie komprenebla.DidCORN (diskuto) 13:28, 18 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 13:43, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Terminalo ja aperas en ReVo, sed kun tute malsamaj sencoj! La vorto flugstacio ŝajnas al mi bona inventaĵo, tute logika. Oni lasu ĝin, laŭ mi. Eble oni imitos ĝin, kaj ĝi aperos en estontaj vortaroj. Lingvano (diskuto) 19:50, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vikipedio ne estas loko por prezenti inventaĵojn kaj esperi ke oni imitos ilin. Vikipedio uzu normalan, jam establitan lingvon.
Laŭ mi, la vorto "stacio" malbone taŭgas ĉi tie. En aviado tutmonde oni ĝenerale uzas la vorton "station" (angle) sinonime kun "flughaveno". Ekuzi "(flug)stacio" kun alia signifo estus tre konfuze. - Moldur (diskuto) 04:15, 30 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen, kiam ne ekzistas normala, jam establita vorto por la nocio, oni ja inventu novan. Ĝuste por ĉi tiu senco mankas vorto en PIV aŭ ReVo. Lingvano (diskuto) 08:08, 30 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi senprobleme komprenus la vorton flugstacio, sed nur se ĝia signifo estus flughaveno. Kiel nomo de unuopa konstruaĵo en flughaveno ĝi estas plene mistera. Tio, ke Revo havas malsamajn sencojn por terminalo estas malforta kontraŭargumento, se oni komparas tion kun la multaj sencoj de stacio en PIV.
Terminalo estas sufiĉe internacia por la signifo (flug)havena pasaĝerejo (eble taŭgus ankaŭ akceptejo). En la Vikipediaj ĉi-temaj artikoloj la vorton "flugstacio" subtenas nur la Rusa aerovokzal, sed rigardante la retpaĝon de la Moskva flughaveno Ŝeremetjevo oni facile konstatas ke ĝi uzas Ruse la vorton Терминал (terminal).
"Terminalo" certe ne estus taŭga titolo por la artikolo, sed Flughavena terminalo povas funkcii aŭ eble iu alia termino formita el aliaj Esperantaj radikoj kaj deriviloj.
Komento Komento: Mi ĉiam estas por mia propono, ĉar mi tuj indikis ke Terminalo estas ĉi tie mallongigo pri Flughavena terminalo.DidCORN (diskuto) 14:38, 30 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: en la formo "Flughavena terminalo" aŭ "Terminalo (flughaveno)" aŭ simile. Laŭ la internacia formo. Nepre for de la senfonta kaj konfuza inventaĵo "Flugstacio". - Moldur (diskuto) 16:28, 30 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Flughavena terminalo" aŭ "Terminalo (flughaveno)". Moldur plene pravas pri la internacieco. Demandu al homoj, kiuj regule vojaĝas. ĉu ili pli bone komprenus konsilon iri al "terminalo 2" aŭ "flugstacio 2". --Surfo 07:44, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas kial mi proponas tiun alinomadon, ĉar kiam mi vojaĝas nun per aviadilo en flughavenoj mi vidas ĉiam kaj ĉie la radikon Termnal-DidCORN (diskuto) 14:44, 1 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: formo "Flughavena terminalo" Taylor 49 (diskuto) 21:08, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 10:20, 12 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ Reta Vortaro la vorto "Federala" estas malrekomendata. Krome NPIV plusendas sub la kapvorto "Federala" al "federa" kaj "federacia". Tial mi proponas ŝanĝi la mezan titolparton de la paĝo Venezuelaj Federalaj Dependaĵoj al "Federacia". Aŭ ĉu eble eĉ la uskleco ŝanĝendas je la dua kaj tria vortoj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:51, 16 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: , akceptante la rekomendon de vortaroj pri nebezonata paralela radiko. Minuskloj ŝajnas al mi pli rekomendindaj, sed la uskleco ne multe gravas; en la hispana ĝi ŝajne varias, mi ne tute komprenas kial. Arbarulo (diskuto) 14:35, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 13:45, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sj1mor (diskuto) 05:31, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Minuskle. Se estus la oficiala nomo de unu dependaĵo, ekzemple Merida Federacia Dependaĵo, tiam majuskle.--kani (diskuto) 11:02, 29 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite DidCORN (diskuto) 10:14, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Smn 2022 09 24[redakti fonton]

Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Smn}} kaj konstatis, ke ĝia titolo kolizias kun la lingva kodo de Anar-samea lingvo. Do, kion fari? Ni havas du eblojn:

  • Ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono al io alia.
  • Ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj sen la prefiksoj "lang-" kaj "flag-".

Ŝajnas al mi, ke la dua varianto estus eĉ pli taŭga, ĉar jam kelkfoje okazis tia sufiĉe ĝena kolizio de lingva mallongigo kun ŝablona titolo. Kun prefikso (eble "ref-", ĉar tio jam ekzistas kiel alidirektilo, ekz. {{ref-de}} al {{de}}) tio ne okazus. - Ĉu eble estas alia ideo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Tri ebloj:
  • (plej bona) forigi la 440 ... 8'000 unuopajn ŝablonojn por unuopaj lingvoj, kaj havigi unu ŝablonon kun lingvokodo kiel parametro anstataŭe
  • ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj
  • (plej malbona) ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono
Taylor 49 (diskuto) 04:43, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
La propono de Taylor 49 "forigi la 440 ... 8'000 unuopajn ŝablonojn por unuopaj lingvoj, kaj havigi unu ŝablonon kun lingvokodo kiel parametro anstataŭe", teorie ŝajnas al mi tute inteligente, kvankam mi dubas kiom da fortostreĉo necesus por realigi tion. Sed mi havas tute alian kritikon, konkrete pri tiu {{smn}}, pri kiu nek mi nek probable iu alia scias kion signifas tiuj tri literoj, kaj mi dubas ĉu valoras la investo studi kaj elkompreni la ege komplike aspektantan ŝablonon kaj konfuze aspektantan dokumentadon. Sed kio klaras, estas ke ĝi inventiĝis en la franca vikipedio, de tie kopiiĝis al iuj aliaj vikipedioj, al multaj ne, kiuj gaje vivas sen ĝi (ekzemple la angla, germana, hispana, itala, ne tute etaj vikipedioj). Ĉi tie ĝin verve enkondukis la uzanto Xian en 2014, kiu en februaro 2015 definitive ĉesis kunlabori en Vikipedio kaj antaŭ tio enmetis multegajn konfuzajn, dubindajn kaj parte poste forigitajn listegojn kaj ŝablonojn. Mi supozas ke ĝi utilas nur, se oni rekte enportas el la franca vikipedio al Esperanto iujn komplikigitajn listojn. Tiun servon dum la lastaj 10 jaroj trifoje uzis la uzanto Dominik, do tri paĝoj en vikipedio uzas la ekzotikan ŝablonon: Metroo de Parizo, Listo de metrostacioj de Parizo kaj Metroo de Laŭzano. Ene de 10 ĝis 20 minutoj oni povas sendube maluzigi la sablonon en tiuj tri paĝoj, kaj se Dominik transportus la samajn tri paĝojn el la franca al la angla, germana, hispana, itala, li dekomence devintus tion fari, kaj ne estintus iu problemo. Sume mi opinias ke por tiuj tri uzoj en 10 jaroj ne necesas teni tiom komplikegan kaj konfuze dokumentitan ŝablonon. Do mi proponas maluzigi ĝin en la tri listoj, kiuj ankoraŭ uzas ĝin, kaj poste proponi la dubindan ŝablonon por forigo. Kion mi komprenis, estas ke ĝi estas iu variaĵo de {{sortKey}}, sed mi tute ne volas proponi ke ni investu la tempon malkovri kiel ĝi rilatas al "sortKey". Mia propono nur estas seniĝi de tiom dubinda ŝablono, preskaŭ neuzata kaj post maksimume 20-minuta adapto de la tri listoj plene neuzata, kaj sekvi la modelon de la angla, germana, hispana, itala kaj multaj aliaj vikipedioj saĝe vivi sen ĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:31, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Mi ĝustigas mian supran takson: mi bezonis eĉ ne unu minuton por senakcidente forigi la dubindan ŝablonon en Metroo de Parizo, kaj vidis ke a) Dominik ankaŭ mem jam parte maluzigis ĝin, en unua el du listoj, kaj ke b) kion praktike faris la listo tie estis ridinde malmulte. Mi nun pro simpleco anstataŭigis ĝin per {{unuo}}, sed vere esenca eĉ la ŝablono unuo ne estus. Do nun jam nur du paĝoj uzas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 17:17, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne, la ŝablono jam plene maluzatas, kaj povas tuj esti forigata. Nur aliaj lingvaj ŝablonoj ligas al ĝi. Se vi, @Taylor 49:, simple volas meti la lingvoŝablonon de la anar-samea lingvo per redakto, tiam ni entute ne devus havi la procedon de formala diskuto pri forigenda artikolo. Sed mi volonte ankaŭ pasos tiun procedon. ThomasPusch (diskuto) 17:28, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
"mi bezonis eĉ ne unu minuton por senakcidente forigi la dubindan ŝablonon en Metroo de Parizo" - ĉu senakcidente? Mi devis ripari flankan efikon en alia kolumno... Dominik (diskuto) 02:56, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Dominik: Mi pardonpetas se mi ne vidis flankan efikon: ĉe mi post adapto la paĝo Metroo de Parizo aspektis kaj ankaŭ nun aspektas kiel antaŭe. Kaj mi ne vidus ke vi en la paĝo ion riparintus post mi. Kie do estis la "alia kolumno", kie aperis flanka efiko? ThomasPusch (diskuto) 11:03, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Mi vidas, ĝi estis en la Listo de metrostacioj de Parizo. Vi pravas, tiun kromefikon mi tute ne celis, tie la anstataŭigo de ĉiuj "|3}}" per nur "}}" flankefikis en malĝusta loko. Kaj mi poste studante la paĝon ne rimarkis ke la eta signo "3 en rondo" ŝanĝiĝis al same bela eta signo "T1" - se estintus ruĝa ligilo, mi tuj sciintus ke io misfunkciis. Do pardonpeton! Tamen malgraŭ tiu eta eraro dum la adapto, la tri paĝoj sambone plufunkcias sen la ŝablono "smn", ĉu ne? Kaj la multe pli simpla ŝablono "unuo" povas bone anstataŭigi la tre maloftan kaj en la dokumentado konfuzan ŝablonon "smn", ĉu? ThomasPusch (diskuto) 11:09, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis ke en la koresponda angla artikolo en:List of Paris Métro stations estas uzata ŝablono "Nts" (en:Template:Number table sorting). Ŝajne, same bone funkcias kiel {{Unuo}}... Mi tute ne sciis pri la ekzisto de {{Nts}}, kvankam ĝi ŝajnas konata en pluraj lingvoj. Dominik (diskuto) 14:30, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Tre bone. Mi ne voĉdonas por aŭ kontraŭ alinomigo, ĉar jam ne plu estas io por alinomi, sed mi volonte voĉdonos favore al atribui la tri literojn al nova lingvoŝablono, tre volonte per simpla redakto, ĉar en la malnova ŝablono ne estis io kion oni devus kaŝi de la publiko. Aidas (diskuto) 17:35, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49 kaj Tlustulimu: Ĉu vi konsentus se ni simple redakte metus la lingvoŝablonon al la nun principe libera spaco {{smn}}, sen ke mi devus proponi tion pene en la diskutejo pri forigenda artikolo? ThomasPusch (diskuto) 17:46, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun aliutiligo de la "Ŝablono:Smn" por la Anar-samea lingvo nu, espereble portempe. Mi daŭre proponas forigon de la 440 ... 8'000 unuopaj ŝablonoj por unuopaj lingvoj favore al lingvokodo kiel parametro por malmultaj pli bone trapensitaj ŝablonoj. Taylor 49 (diskuto) 19:07, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontraŭus tiun ŝanĝon, se estos "bone trapensita nova sistemo". Sed mi ne mem scius kiel triki tiel bone trapensitan novan sistemon, tiel mi persone lasus ĉion kaj ne eksperimentus. Se iu sukcesos pri alternativa sistemo, ĝi bonvenos. ThomasPusch (diskuto) 11:19, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Norda brilo -> Polusa lumo (aŭ Polusa brilo) 2022 09 27[redakti fonton]

Ŝajnas ke en la diskutejo de la artikolo mem estis jam konsento pri alinomigo. Sed nenio estis farita. Petriĥoro (diskuto) 17:33, 27 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Polusa lumo Taylor 49 (diskuto) 21:04, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Polusa lumo DidCORN (diskuto) 14:09, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Polusa lumo. Amike, -Filozofo (diskuto) 06:25, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 10:12, 12 okt. 2022 (UTC)[Respondi]