Metroo de Laŭzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Met Metroo de Laŭzano
Métro de Lausanne
Stacio Lausanne-Flon
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Laŭzano
  Svislando
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 2-a de junio 1991
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 13,7 km
Nombro de linioj 2 / 3M1Linio M1 M2Linio M2 / M3Linio M3
Nombro de veturiloj 40
Nombro de stacioj 28
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto TL
Transportisto TL
vdr

La Metroo de Laŭzano (france Métro de Lausanne) estas unu el la sistemoj de publika transporto servantaj la svisan urbon Laŭzano kaj ties aglomeraĵon, en la Kantono Vaŭdo. Funkciigita de Transports publics de la région lausannoise (TL), ĝi havas du liniojn kun tre malsamaj karakterizaĵoj kaj historioj, entute preskaŭ 14 km. En 2022, la metroo transportis 46,7 milionojn da pasaĝeroj.

La unua linio (M1) estis konstruita por ligi UNIL kaj EPFL al la urbocentro kaj funkcias ekde 1991. Ĝi estas malpeza metroo kiu komence rilatis al tramo, precipe sub sia unua komerca nomo, Tramway du sud-ouest lausannois (TSOL). La dua linio (M2) estis konstruita por ligi la nordon kaj sudon de la urbo kaj funkcias ekde 2008. Ĝi estas plene aŭtomatigita kaŭĉuk-pneŭa metroo rezultanta el la transformo kaj plilongigo de la malnova linio Lausanne-Ouchy, dentorela fervojo malfermita en 1877, kiu mem estis funikularo ĝis 1958, kaj fermita en 2006. Tria linio (M3), kiu uzos la samajn teknologiojn kiel la dua linio, estas planita kaj devus vidi sian unuan sekcion inaŭgurita antaŭ 2025.

La servo de Laŭzano kaj ties aglomeraĵo estas liverita ankaŭ per aliaj publikaj rimedoj, inter kiuj menciindas la fervojo Laŭzano-Echallens-Bercher (LEB), la regiona ekspresreto de Vaŭdo kaj dek unu linioj de trolebusoj.

La metroo de Laŭzano estas la nura metroreto en Svislando.

Mapo[redakti | redakti fonton]


Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Itinero Mal-
fermo
Longo
(km)
Stacioj Materialo Trajnoj
pinthore
Trajnoj
entute
Milionoj da vojaĝantoj
(2017)
Met M1Linio M1 Lausanne-FlonRenens-Gare 1991 7,79 15 TL Bem 4-6
TL Be 4-6
? 22 13,445
Met M2Linio M2 Ouchy-OlympiqueCroisettes 2008 5,95 14 Be 8-8 TL 16 18 30,112

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]