Diskuto:Polusa lumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Norda brilo)

Ĉi tiu ŝajnas persona artikolo taglibreca, kaj ne tipe enciklopedieca. Kion ni faru pri tiu ĉi? Bab 15:40, 15. Nov 2003 (UTC)

Ĉefe la titolon oni nepre ŝanĝu[redakti fonton]

Mi ne scias precize la tradicion de esperanto pri tiu fenomeno. Sed, sendube, ĝi ne estas ekskluzive "norda" ĉar ankaŭ en la sudo okazas ĝi. Do, "norda brilo" maltaŭgas. Prefere "polusa brilo", ekz.

Kvankam Vikipediisto:87.217.141.237 ne sukskribis sian proponon, mi konsentas kun ĝi. "Polusa" estus pli bona. Eĉ UEA ŝanĝis la nomon de la "somera universitato" al "kongresa universitato", ĉar ĝi okazas en la sud-hemisfera vintro. – Vikipediisto:Umbert' 20:40, 12. Aŭg 2009 (UTC)

La "bildo de la tago" de la 11-a de septembro 2012 en la e-lingva vikipedio estas foto pri "polusa lumo", evidente la fenomeno pri kiu temas la artikolo. Mi metas almenaŭ alidirektigon ĉi-tien. Jen plia propono de nomo sen aludo al "norda" aŭ "suda". -- ThomasPusch (diskuto) 14:06, 11 Sep. 2012 (UTC)

Konforme kun Thomas Pusch ankaŭ mi rekomendas la titolon "polusa lumo". Tiu nocio estas multe pli uzata ol la apenaŭ trovebla "polusa brilo": Montanesko (diskuto) 17:22, 7 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Taylor 49 (diskuto) 10:00, 12 okt. 2022 (UTC)[Respondi]