Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, marto 2024


Ne plu aktivaj (marto 2024)[redakti fonton]

Novi (Tajtamukái, Adiguesia) → Novij[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolon Novi (Tajtamukái, Adiguesia), kies krampa parto devus esti korektata. La nomo de la rilata regiono ja estas Adigeio (ne Adiguesia, kio eĉ ne sonas esperante). Tion mi ĵus dum aldono de informkesto korektis en la artikola teksto. Sed kiel ni traktu la nomon de la distrikto "Tajtamukái"? Ni ankoraŭ ne havas artikolon pri ĝi. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:25, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Principe la ideo ja estas, ke aldono Inter krampoj estu nur, kiam alikaze estas pluraj ekzakte samnomaj e-lingvaj titoloj de artikoloj. Sed la titolo "Novi" ankoraŭ tute liberas. Laŭ la logiko la adigea loĝloko tial havu la titolon "Novi", kvankam mi konscias ke en Miĉigano ekzistas relative granda urbo Novi, kiu certe iam ajn ricevos paĝon kaj tiam necesos ŝovi paĝon "Novi" al "Novi (Adigeio)", por liberigi lokon por apartigilo (eble post dek jaroj). Ŝajnas ke la metita titolo estas hispanlingva, kaj povas esti ke en la hispana vikipedio estas centoj la artikoloj ĉiuj de titolo "Novi". Sed tio tie ĉi tute ne interesas. Ĉi tie nur temas pri tio, kiom da e-lingvaj tekstoj pri urboj de titolo "Novi" en Adigeio ekzistas: se estas pluraj, tiam necesas apartigilo kaj pli detala klarigo inter krampoj. Sed klare estas nur unu - tial titolo "Novi (Adigeio)" plene sufiĉas. Punkto. Ĉu? Aidas (diskuto) 17:20, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus baze riparis la teksteton. Atentu ke la vilaĝeto ruse nomiĝas Новый, do esperante nomiĝos "Novij", kun aldona -j, kiu en la hispana forfalas, sed tutklare ni ne zorgas pri la hispana ĉi tie, sed pri Esperanto (komparu la gvidilon Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj baze de B. Kolker). Tiel fakte la urbo en Miĉigano en estonteco povos ricevi la titolon "Novi" nur por si, kaj la adigea vilaĝeto havos la titolon Novij ... neniuj aldonaĵoj bezonataj, krom se iuj entuziasmuloj nun entreprenus inventi pliajn lingve konvinkajn e-lingvajn tekstojn pri titoloj "Novi" kaj "Novij". Sed en la diskutpaĝo pri la vilaĝeta teksto mi skribis "Bone, eblas levi la artikolon al minimuma nivelo de artikola ĝermo. Sed mi demandas min, al kiu celo servu tiu mikroartikolo... Teksto pri la distrikto aŭ eĉ, kvankam tio jam estus tre specifa, pri la komunumo pli kompreneblus". Mi pensas ke mia noto estis ankoraŭ tro ĝentila: fakte mi opinius plej prioritata, ke la teksto pri la respubliko Adigeio ricevu iun redaktan atenton. Respubliko laŭ mi meritas pli ol la absolutan minimumon de artikola ĝermo. La teksto pri la vilaĝeto ne danĝeros kaj povos facile resti (kvankam apenaŭ bezonata, ĝi nun estas en bona Esperanto kaj estas teknike bona minimuma ĝermo), sed ĝi estas absolute malprioritata kompare al la teksto pri la respubliko, pri ĉirkaŭaj areoj kiel Krasnodara regiono aŭ la rspubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, kaj eventuale, se iu vere sentas fortan emon investi pli grandan tempon, tiam tekstoj pri la sep "distriktoj" (7 unuoj nomataj rajon) kaj du sendependaj urboj (Majkopo kaj Adigejsk) de la respubliko Adigeio estu la prioritato, antaŭ ol oni komencu revi pri esperantaj tekstoj pri unuopaj komunumoj kaj vilaĝetoj. ThomasPusch (diskuto) 23:28, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi nun, tagon post mia noto, ŝovas la novan tekston al la nova titolo "Novij". Se aperos pliaj esperantaj artikoloj je sama nomo "Novij" kaj oni devos krei apartigilon kaj aldoni al unuopaj titoloj aldonaĵon inter krampoj, tiam eblos kaj necesos fari tion. Sed tia inflacioj de esperantaj artikoloj je sama nomo "Novij" nun ne viideblas ĉe la horizonto. ThomasPusch (diskuto) 11:41, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]