Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, januaro 2023


Ne plu aktivaj (januaro 2023)[redakti fonton]

Prithviraj Ĉaŭhan => Pritvi-raĝo Ĉaŭhan 2023 01 01[redakti fonton]

Kialo: malbona esperantigo. Bv. vidi ankaŭ la terminon raĝo. —Super nabla (diskuto) 00:38, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:13, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 17:27, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Jawaharlal Nehru => Ĝavaharlal Neru 2023 01 01[redakti fonton]

Kialo: esperantigo de la nomo (kiel oni kutimas fari por barataj nomoj). --Super nabla (diskuto) 21:12, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

provizore Kontraŭ Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:15, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la lastaj proponoj pri esperantigoj de vortoj el Barato / Bangladeŝo / Pakistano 2023 01 01[redakti fonton]

Pri ĉiuj kromaj proponoj plene esperantigi vortojn el sanskrita, hindia, guĝarata, urdua ktp fontoj: kvankam mi plene komprenas la deziron havi plenajn esperantlingvajn nomojn, subkomprenante ke la ĝisnunaj latinlingvaj formoj estas influitaj de la gramatiko de la kolonia angla lingvo oficiala ĝis 1945 kaj praktike grava ankoraŭ nun, mi volus bremsi la proponojn (al kiuj ankoraŭ eblus aldoni multajn pliajn pri jam verkitaj aŭ ankoraŭ verkotaj tekstoj): tute klaras ke se vorto havas esperantlingvan gramatikan finaĵon, ĝi devas esti tute esperanta. Tamen estus trompo nun simple al ĉiu nacilingva nomo aldoni o-finaĵon kaj tiam diri: jen! Por fremdaj vortoj el nelatinliteraj fontoj estas pli probleme scii ĝis kiu grado permesi plenan esperantigon, ĉar klaras ke estus konfuzo se ĉiu vilaĝo kun vikipedia nomo ricevus propran esperantan nomon simple elpensitan de iu vikipediano. Kaj tio ne limiĝus al vortoj origine nelatinliteraj. Ekzemple la tri paĝoj pri polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno jam havas la ĝustan finaĵon, kiu nun estas simple hazarda litero en la pola, sed se oni miskomprenus tion esperanta o-finaĵo, tuj estus la bezono ŝanĝi la parton antaŭ tio al Esperanto. Iam oni esprimis ke en vikipedio nur permeseblas esperantigi loknomojn de internacie rekonitaj ĉefurboj kaj grandegaj metropoloj, kiel Novjorko, sed al loka patrioto kompreneble ankaŭ malgrandaj loĝlokoj aspektas metropoloj, kaj estas (internacie rekonitaj) ĉefurboj de komunumo/municipo/valo aŭ insuleto (kaj en Barato, kiel ĉiu scias, ekzistas multegaj urboj kun multaj loĝantoj, kiuj klare estas pli ol vilaĝo, sed tamen ne nacia ĉefurbo). Pri Gandhi, kies anglalingva formo estas multe uzata ankaŭ en la esperanta literaturo, prave ĉar li pasigis multajn jarojn ekster la hindia subkontinento en anglalingvaj landoj kie oni kompreneble uzis lian anglan nomon, mi pensas ke estas problemo nun simple postuli ke laŭ nia paĝo pri esperantigo de vortoj el sanskrita fonto ĉiuj esperantaj referencoj estas eraraj. Vikipedio kiel baza ideo devas apogiĝi je eksteraj fontoj, kaj problemas nomi ĉiujn eksterajn fontojn eraraj. Sed krom pri Gandhi, en normalaj kazoj kutime komplete mankas esperantlingvaj eksteraj fontoj. Mi proponas baze lasi la artikolojn kiel ili estas nun, kaj interkonsenti pri esperanta latinliterigo aŭ plena esperantigo kun o-finaĵo nur kiam noteblas almenaŭ unu ekstera referenco el vortaroj, literaturo aŭ disvastigita ĵurnalisma teksto pri tia esperanta formo, kaj ne troveblas multe pli da tiaj esperantaj eksteraj referencoj kiuj ne uzas esperantigitan formon, sed formon de alia loke oficiala latinliterigo. Laŭ tiu limigo la polaj vilaĝoj nomataj Dzierżążno eterne restos kiel ili estas nun, krom se Monato nun ampleksege ekraportus pri ili, uzante kaprican esperantlingvigon por ilia nomo, kaj Gandhi tendence ankaŭ ne ŝanĝas sian nomon, kvankam ekzistas eksteraj fontoj uzantaj la esperantigon Mohatmo Gandhio (tio prave menciiĝu komence de la teksto), kaj ankaŭ ĝustas la asertoj ke laŭ latinliterigaj reguloj tiuj eksteraj fontoj eraras kaj devus esti Gandio aŭ Gandi. Unua nivelo de subŝtatoj de nacia ŝtato en vikipedio rajtas havi esperantan nomon: mi nun ne proponas revizii ĉiuj nomojn rilatajn al Barato kaj ŝanĝi ilin al angla formo! Sed pri novaj alinomigoj al esperantlingvaj formoj mi tendence postulas baziĝon je eksteraj fontoj. Ĉu tio estas tolerebla kompromiso? ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Speciala kazo estas, se oni jam malkonsekvence ekesperantigis vorton nur duone, kiel Prithviraj Ĉaŭhan => Pritvi-raĝo Ĉaŭhan. Tiam enordas kompletigi la esperantigon, ĉar duone esperanta duone neesperanta vorto estas tre malbona hibrido. ThomasPusch (diskuto) 09:08, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ @ThomasPusch. Mi plejparte komprenas kaj ankaŭ rekonas la valoron de via vidpunkto. En la kazo de Gandhi, temas plejparte pri transskribo el la guĝarata/hindia, kaj ne pri vera Esperantigo de la nomo. Mi daŭre opinias, ke en tiu kazo estu pli utile uzi la Esperantan skribmanieron «Mohandas Karamĉand Gandi», kiu estus legebla kaj komprenebla por ĉiuj. Se ni nepre devas uzi ne-esperantan transskribon, mi proponas, ke ni ekde nun uzos la IAST-an skribmanieron «Mohanadāsa Karamacanda Gāṃdhī» (el la hindia) aŭ «Mohanadāsa Karamacaṃda Gāṃdhī» (el la guĝarata); la alia angla nomo povas resti kiel alidirekto aŭ aperi en la enkonduko, kiam necese. Fakte, laŭ mia opinio, ne sencas skribi la baratajn nomojn kun la angla alfabeto. Aliaj ~7000 lingvoj ekzistas en la mondo, krom la tre fama angla lingvo. Kion vi opinias? Ni atendu ankaŭ la opiniojn de kelkaj aliaj Vikipedianoj. Amike, —Super nabla (diskuto) 12:30, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi jes ja komprenas la kialojn rekte latinliterigi aŭ esperantigi guĝaratan vorton. Sed kiel mi skribis, Gandhi longe vivis en aliaj partoj de la brita imperio kaj sendube uzis sian anglan nomon. Vidu, jen estas lia propra subskribo je nomo Gandhi. Kaj la esperanta literaturo de la 20-a jarcento uzas aŭ la esperantigon Mahatmo Gandhio aŭ la kutiman (kvankam ne pasportan) anglan nomon Mahatma Gandhi. Ne eblas instrui nun, kiel li subskribu siajn leterojn laŭ literumo de vikipedia paĝo el la 21-a jarcento, kaj ankaŭ ne eblas ĝustigi la esperantan literaturon de la 20-a jarcento. Kvankam vi enhave kompreneble pravas, estas tiel, ke la eksteraj fontoj indikas alian vortumon. Se vi aŭ iu en 2023 verkos grandan esperantlingvan libron pri li je nova literumo, kiu grandioze vendiĝos fine de la jaro, kiam ĝi kompostiĝis, presiĝis, alvenis en la diversaj libroservoj, ricevis recenzojn kaj anonce privarbiĝis en la esperantaj gazetoj, tiam ni povas revizii la juĝon, sed nun necesas simple konstati, ke la celo de vikipedio estas reflekti la mondon kun sia literaturo kaj amaskomunikiloj tia kia ĝi estas, kaj principe ne inventi novaĵojn en vikipediaj paĝoj. En Esperanto foje ekzistas la lukso, ke simple ekstere en la mondo ankoraŭ estas tute neniuj esperantlingvaj referencoj pri temo, tiam oni estas pli libera diskuti pri vortumoj, sed se jam estas referencoj, kaj ili ne estas tiaj kiaj ni nun volus ke ili estu, tiam simple estas tiel. La subskribo de Gandhi mem pli gravas ol nia teoriumado nun. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi plene konsentas kun ThomasPusch. La normale uzata nomo en Esperanto estas Gandhi – tion atestas interalie ankaŭ "Vivo de Gandhi (libro)" kaj ankaŭ la tie citita recenzo. En Vikipedio ni pro tio ja uzas tiun formon. Vikipedio ĉiam sekvu la normalan, establiĝintan lingvaĵon, ne ekuzu iujn strangaĵojn, kiuj devias de la cetera Esperantujo. Ni ankaŭ ne inventu iujn esperantigojn, sed nur uzas esperantigojn kiuj jam ekzistas en fonta literaturo. (Ebla escepto povus esti tute evidentaj kaj sen-kontroversaj esperantigoj en iuj esceptaj unuopaj kazoj.) - Moldur (diskuto) 16:52, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: mi (tre) forte malkonsentas kun la lastaj komentoj, kaj intime mi malĝŭas, ĉar ĉi tiu simpla, kvankam grava, afero ne estas agnoskata. Mi neniam diris ke la nomo «Gandhi» ne ekzistas! Fakte, tiu estas la nomo laŭ la angla skribmaniero, kaj plejparte de la libroj estas hodiaŭ verkataj en la angla pro la tutmondiĝo, do certe se oni serĉas Gugle «Gandhi», oni vidas, ke ĝi estas la plej ofta angla nomo. Tamen, nomoj ofte ŝanĝas de unu lingvo al la alia: mi estas "Francisko" en Esperantujo, kaj mi iĝas "Francisco" kiam mi iras al Sudameriko, kaj en mia familio mi uzas eĉ alian nomon. La IAST, kiel la nomo mem sugestas, estas internacia skribmaniero (la 'I' signifas ekzakte "internacian") kaj oficiala alfabeto uzata eĉ fare de hindologoj, ne strangaĵo! La fakto ke ekzistas verkistoj kiuj uzis la angla-stilan nomon eĉ en Esperantujo estas certe malpli grava. Mi volas memorigi, ke nia estas internacia lingvo, kaj devas sekvi internaciajn kaj neŭtralajn regulojn pri transskribo de nomoj. Ni povis elekti unu inter (A) la Esperanta transskribo, kaj (B) internacie rekonata skribmaniero (la IAST-an), sed fine ni decidis skribi la nomon de la plej konata baratano en la angla lingvo. Bedaŭrinde ŝajnas, ke mia vidpunkto estas minoritata, do nenio ŝanĝiĝos en tiu paĝo. —Super nabla (diskuto) 18:14, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝai Hind => Ĝaj Hind 2023 01 03[redakti fonton]

Mi komprenis, ke mi faris eraron pri transskribo el la hindia en Esperanton. Bv. rigardi: Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#j_→_ĝ,_y_→_j. Mi faris tion fonetikan eraron ĉar mi sekvis la (ĥaosan, laŭ mia opinio tre malfacilan por mi) nacian transskribon de la Barata registaro, anstataŭ ol uzi la IAST-an, kiu estas internacia (kaj pli regulara). Ĉu «Ĝaj» kun 'J' estas ĝusta, laŭ vi? Amike, — Super nabla (diskuto) 16:26, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: (se vi preferas, ni uzos anstataŭe la titolon «Jai Hind», kaj ni skribos la prononcon «Ĝaj Hind» en la enkonduko). — Super nabla (diskuto) 13:25, 4 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite Mi retiras la proponon —Supernabla🪰 21:32, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mazar-e-Kaid => Mazar-e-Kajd 2023 01 03[redakti fonton]

Mi suspektas, ke ankaŭ en tiu kazo la pli korekta litero estu la 'J'. Fakte la IAST-a transskribo estas «maja़āra-e-ka़āyada». (Vidu supre). Ĉu tiu transskribo estas ĝusta? — Super nabla (diskuto) 16:42, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite Mi retiras la proponon —Supernabla🪰 21:33, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Maratha Imperio => Marata Imperio 2023 1 5[redakti fonton]

Kialo: Malbona esperantigo. — Super nabla (diskuto) 10:11, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:55, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:37, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:24, 21 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉu eble ankoraŭ voĉo necesas por altiri atenton de administranto al tiu delonge matura baloto inter tiom multaj?? Aidas (diskuto) 21:24, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bone, mi ekatentis, ankaŭ estas por la ŝanĝo, kompreneble, fermas la diskuton kaj ✔ faras al alinomigon. ThomasPusch (diskuto) 16:18, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2022 => Kronvirusa pandemio => Pandemio de kovimo => Pandemio de KOVIM-19 2023 1 18[redakti fonton]

Evidente la tempolimo longe estos neaktuala (almenaŭ la fina). Krome ĝis nun ne okazis aliaj kronvirusaj pandemioj, do indiki ĝian tempon ne necesas. Aliaj vikioj jam faris tiel. RG72 (diskuto) 04:07, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Ĉaŭ @RG72. Mi konsentas kun la forpelo de la datoj. Mi ne multe ŝatas uzi la terminon «kronvirusa» en tiu titolo, ĉar laŭ mi tiu termino estas tro ĝenerala (ekz., malsama speco de kronviruso estas kaŭzo de la ordinara malvarmumo, kiu estas tre malsama malsano). Mi preferus titolon kiel Pandemio de KOVIM-19, KOVIM-a pandemio aŭ eble Pandemio de la Vuhana kronviruso. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:02, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Pandemio de KOVIM-19 aspektas konvena solvo. RG72 (diskuto) 00:57, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar la komunuza vorto "kovimo" (tute analoge al, ekzemple, "aidoso") jam firme establiĝis, mi proponas transiri al lingve oportuna kaj facile legebla kaj rekonebla titolo Pandemio de kovimo. Distinga dato necesos nur se pandemio kaŭzita de kovimo re-okazos. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:16, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Pandemio de kovimo". Ĉiutaga afero, kia ĉi tiu malsano fariĝis, meritas mallongan kaj facilan nomon. Ŝajnas ke "kovimo" estos tiu nomo. Arbarulo (diskuto) 17:07, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Pandemio de kovimo". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:47, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: "Pandemio de kovim". Kiu "kovim", kiel dirite de Super nabla malvarmumo estas "kovim" (akronimo de "kronvirusa malsano"). Do necesas precizigi kiu kovim estas. Ne estas pro tio ke ĝis nun neniu nova kovim-a pandemio aperis ekde 2019, ke ne aperos alian kovim-a pandemio. Do necesas indiki la daton de ĝia aperinto. Krome oni nomas akronimojn per majuskloj. Estas la kialo laŭ kiu la oficiala nomo rekomendita de UEA estas KOVIM-19 (2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciaa Raportisto », Gazetara komuniko de UEA n-ro 860). De longe la taŭga titolo estis proponita kiel pli ĝusta alternativo Pandemio de KOVIM-19 (jam blua).

Por Por: Pandemio de KOVIM-19 laŭ mia propono kaj tiu de RG72. DidCORN (diskuto) 21:29, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

La radiko kovim- efektive originis de la mallongigo KOVIM-19, (KOronVIrusa Malsano de 2019). Tamen laŭ mia sperto oni ne uzas ĝin kiel sinonimon de "koronvirusa malsano", kaj mi ne pensas, ke oni devas tiel ĝin uzi. Ĝis kiom mi scias, eĉ ne estas risko de konfuzo, ĉar por aliaj koronvirusaj malsanoj kiuj ekzistis antaŭ 2019 neniu uzis mallongigojn kun KOVIM en Esperanto, aŭ kun COVID en la angla. Ekzemple, la anglaj kaj esperantaj nomoj de SARS rilatis al simptomoj, ne al la klasifiko de la kaŭza viruso. Do mi ne vidas kiel problemon, ke la radiko kovim- fariĝis sendependa de la mallongigo KOVIM-19. Certe tio estas pli bona solvo ol uzi rekte la nomon kronviruso kvazaŭ ne estas aliaj k(o)ronvirusoj, kiel oni multe faris en 2020. Arbarulo (diskuto) 02:22, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por resuma klarigo: laŭ nuna vortuzo, kiun mi opinias efektive konvena, estas tuta familio da k(o)ronvirusoj (science Coronaviridae), kiuj kaŭzas diversajn k(o)ronvirusajn malsanojn, el kiuj unu subspecio estas la kovimviruso (science SARS-CoV-2), kiu kaŭzas kovimon. Arbarulo (diskuto) 14:29, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne kuraĝas subteni iun oficialigon de la komunuza vorto "kovimo" (tute analoge al, ekzemple, "aidoso"), kiu jam firme establiĝis. Sed mi konfesas, kiam aidoso estis granda temo en la 1980-aj jaroj, mi estis regula abonanto de Monato, Kontakto kaj tuta fasko da movadaj revuoj, mem organizis esperantlingvan internacian seminarion pri la supera temo "sano", en kiu temis grandparte pri aidoso, kaj lige al tio mem verkis kaj publikigis tekstojn pri "aidoso". El la artikolo mi nun nur ĉerpas informon, ke revuo Esperanto en februaro 2021 skribis la malsanon KOVIM-19 kun 5 majuskloj; mi ne scias kiel detale aspektas la artikolo el revuo Esperanto N°1362, novembro 2021 "La kaŝita morto-kosto de la pandemio" de Amri Wandel, p. 236-237; kaj mi ne miras ke RĈI en marto 2020, kiam la temo ankoraŭ relative novis, nomis ĝin "nov-kronvirusa malsano (COVID-19)". La tutsolan dokumentan uzon de vorto kovimo mi trovis en la libro "Amo, tuso kaj forpaso - Homoj kaj kovimo" de 2022, kaj mi trovis anoncon de reta prelego, do buŝa komunikado, "Kovimo kaj Koro" de K. Sayadpour el septembro 2021. Tiujn du referencojn mi aldonos al la listo de referencoj de la artikolo, sed tiuj du unuaj aperoj de vorto "kovimo" ne sufiĉas por mi firme aserti ke nova vorto kovimo "firme establiĝis" en la lingvo. Tial mi nur kuraĝas subteni la pli konservativan proponon Por Por: Pandemio de KOVIM-19. ThomasPusch (diskuto) 23:48, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: pandemio de KOVIM-19. Kaj cetere dankon por daŭre sveltigi tiun ĉi paĝon. Mi hieraŭ devis ĉesi voĉdoni, ĉar mia saĝtelefono denove rifuzis trakti la paĝon. Mi komprenas ke Thomas ne volas tuj kaŝi finitajn diskutojn en arkivoj, sed volas lasi ilin ankoraŭ semajnon, sed tiu "semajno" en multaj antaŭ kvin tagoj finitaj diskutoj finiĝos post du tagoj, kaj mi senpacience atendas tiujn du tagojn. Ĉar fakte en mia eta telefona ekrano mi tute ne havas la superrigardon pri ĉiuj ceteraj proponoj, mi nur sukcesas vidi ke ankoraŭ estas multegaj da... Aidas (diskuto) 09:28, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi pensas ke por la propono pandemio de KOVIM-19 estas sufiĉe vasta konsento, ankaŭ de tiuj kiuj volis ankoraŭ iri plian paŝon, volis tuj deklari novan esperantan vortradikon kaj proponi titolon Pandemio de kovimo. Ĉar Aidas pravas en sia senpacienco, mi tial fermas la diskuton ĉi tie, kaj ankaŭ ne insistas ke ĉiu finita diskuto nepre ankoraŭ devas esti videbla nepre plenan semajnon post la fino. Kvin aŭ ses tagojn estas tute sama simbola paŝo - mi nur ne volas fini diskuton kaj tuj malaperigi la rezulton... ThomasPusch (diskuto) 16:26, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Protohistorio de la Proksima Oriento => Neolitika Proksima Oriento 2023 1 19[redakti fonton]

Pli unueca titolo kaj sen dubinda protohistorio. RG72 (diskuto) 05:51, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi kontraŭas la proponon ĉar en la artikolo oni ne temas nur pri Neolitiko, sed ankaŭ pri Paleolitiko, Bronzepoko, ktp. Krome, mi estas el tiuj homoj kiuj opinias, ke la termino «Proksima Oriento» estas evitinda en Esperanto, ĉar ĝi ne estas universala. Proksima al kiu? Por la Ĉinoj la proksima oriento estas Koreio aŭ eble Japanio, dum por la Ĉilianoj la proksima oriento estas Argentino, ktp. Bv. vidi ankaŭ Mezoriento#Kritiko pri eŭropcentrismo. Laŭ mi, Protohistorio de okcidenta Azio estus pli taŭga nomo, sed ankaŭ la nuna nomo sufiĉe bonas. — Super nabla (diskuto) 23:58, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se temas pri pluraj epokoj oni povas nomi la artikolon Prahistoria Proksima Oriento, sed certe ne protohistoria. Sed ĉiuj aliaj vikioj ĉi-loke parolas pri neolitiko. RG72 (diskuto) 04:24, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @RG72, vi pravas. Do mi proponas unu inter Por Por: Prahistoria okcidenta Azio (mia plej ŝatata titolo) aŭ Prahistoria proksima Oriento. — Super nabla (diskuto) 10:56, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Fakte Prahistoria proksima Oriento pli kongruas al la enhavo de l'artikolo.-DidCORN (diskuto) 14:18, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: prahistoria, kaj ankaŭ Por Por: okcidenta Azio, kiu fakte estas pli sen malkaŝo de konkreta vidpunkto, vidante la regionon el Afriko aŭ el Eŭropo. Aidas (diskuto) 21:30, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Efektive, Prahistoria okcidenta Azio. ThomasPusch (diskuto) 23:49, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 02:40, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Regionoj en Azio => Kategorio:Regionoj de Azio 2023 01 19[redakti fonton]

Pli korekta kaj unueca titolo. Same pri Kategorio:Regionoj en Eŭropo kaj aliaj similaj. RG72 (diskuto) 07:37, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi opinias ke tiu ŝanĝo estas nenecesa. Bv. vidi ekzemple la germanan version de tiu paĝo/kategorio, kies titolo estas «Region in Europa» kaj ne estas «von Europa»; Same okazas en la franca Vikipedio («Région en Europe») kaj en aliaj Vikipedioj. Amike, — Super nabla (diskuto) 00:10, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Senprobleme. Sed tiukaze necesos alinomi la aliajn similajn kategoriojn. En la enciklopedio necesas unueco. RG72 (diskuto) 04:23, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi preferas "Regionoj en ..." por ĉiuj, super "Regionoj de ..." por ĉiuj. - Moldur (diskuto) 07:53, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite.--DidCORN (diskuto) 11:18, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, nefarite. Sed RG72 pravis ke "tiukaze necesos alinomi la aliajn similajn kategoriojn. En la enciklopedio necesas unueco." Tion neniu realigis.

Kategorio:Regionoj de Afriko => Kategorio:Regionoj en Afriko 2023 01 19'[redakti fonton]

... kaj same koncerne la aliajn kategoriojn "regionoj de ... " nome de RG72. ✔ Decidite Antaŭ mi estas Por Por: unueca "Regionoj en ..." por ĉiuj, samkiel Moldur, RG72, Super nabla kaj supozeble ankaŭ DidCorn, kvankam li nur finis la diskuton kaj ne formale kunvoĉdonis. Sed per 4 (ĝis 5) voĉoj por unueca "Regionoj en ..." por ĉiuj kontinentaj kategorioj ne necesas nun jaron poste komenci novan konfirmigan voĉdonon, kiu kostus pliajn semajnojn da atendo pri plia voĉoj, kaj fine denove estus 4 voĉoj por. Nun nur necesas realigi ankoraŭ la ŝangon al unueca "Regionoj en ..." por ĉiuj kontinentaj kategorioj !

@Taylor 49: Mi nun sukcesis postbalote ŝanĝi la kategoriojn Kategorio:Regionoj en Afriko kaj Kategorio:Regionoj en Ameriko konforme al :Kategorio:Regionoj en Azio/Eŭropo. Sed la kompare tre malmulte loĝataj Antarkto kaj Arkto havas tre multajn kategoriojn. Ĉu vi per roboto povus movi ilin? ThomasPusch (diskuto) 01:27, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Mi faros tion. Ampleksa fuŝo daŭras:

Taylor 49 (diskuto) 18:21, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. @ThomasPusch: Bv forigu la katojn Kategorio:Regionoj de Afriko‎ Kategorio:Regionoj de Ameriko‎ Kategorio:Regionoj de Antarkto‎ Kategorio:Regionoj de Arkto‎. Taylor 49 (diskuto) 18:37, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite La supraj kategorioj estas for, kaj Kategorio:Regionoj laŭ kontinentoj kaj landoj estas ankaŭ ordigita. Mi ne certas ĉu valorus la energienspezon ankaŭ konformigi ĉiujn erojn en Kategorio:Regionoj laŭ landoj.ThomasPusch (diskuto) 22:17, 22 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Fortikaĵo de Rothas => Fortikaĵo de Rohtas 2023 01 21[redakti fonton]

Kialo: la titolo enhavas mistajpon. — Super nabla (diskuto) 21:48, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

En la artikolo mem estas 3 formoj: Rothas, Rohtas, Rhotas. Tre konfuze. - Moldur (diskuto) 07:50, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:58, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Lingvano (diskuto) 08:26, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Fortikaĵo de Lahore => Fortikaĵo de Lahoro 2023 01 22[redakti fonton]

En la Esperantaj mapoj, «Lahoro» estas ĝenerale skribita kun la O-finaĵo ĉar ĝi estas ĉefurbo. — Super nabla (diskuto) 21:03, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:476, 26 jan. 2023 (UTC)
Por Por: RG72 (diskuto) 03:55, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Lingvano (diskuto) 08:27, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Sikario => pagmurdisto 2023 01 23[redakti fonton]

Mi neniam renkontis la vorton "sikario". Ĉu ĝi eĉ ekzistas en Esperanto? Ankaŭ en PIV mi ne trovas ĝin. Pli bone uzu normale kompreneblajn vortojn, eble: dungomurdisto, dungita murdisto, pagita murdisto, aŭ simile, ol provi enkonduki iun novan radikon. - Moldur (diskuto) 16:15, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Malforte Kontraŭ Kontraŭ: La vorto «sikario» aperas 9 fojojn en la Tekstaro. La unua uzo de la vorto «sikario» datiĝas je 1916 (pli ol unu jarcento antaŭe); ĝi estis uzata en eminentaj verkoj kiel la «Nova Testamento», «Monato», kaj «Le Monde diplomatique». — Super nabla (diskuto) 16:38, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: : La vorto ja estas en PIV 2020, kaj la koncerna artikolo ŝajne temas aŭ pri la vorto aŭ pri ia historia koncepto, kiun oni priskribas specife per tiu vorto, do alinomi la artikolon estus maloportune. Se oni deziras artikolon pri dungitaj murdistoj pli ĝenerale, pli oportune estus komenci novan artikolon. Lingvano (diskuto) 12:02, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Do eble ĝi restu kiel nomo por specifika historia fenomeno, tamen ni nepre forigu la ligon al la pli ĝenerala koncepto "dungita murdisto", kiu do ricevu propran artikolon. - Moldur (diskuto) 05:36, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: : Vidu miajn komentojn en la diskutpaĝo de la artikolo-mem.DidCORN (diskuto) 18:15, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La vorto estas en PIV.--kani (diskuto) 14:42, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite DidCORN (diskuto) 11:19, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Baziliko Sankta Petro => Baziliko Sankta-Petro 2023 01 23[redakti fonton]

Se mi bone komprenis la gramatikon de Esperanto, en tiu nomo la streketo estas necesa, ĉu? Amike, — Super nabla (diskuto) 13:29, 23 jan. 2023 (UTC) Kontraŭ Kontraŭ: Kara Super nabla - Ŝajnas, ke vi misinterpretas la strukturon de tia nomo: temas pri apozicio, en kiu la vorto baziliko enkondukas la nomon de baziliko (omaĝe al Sankta Petro). Tio estas tute simila al multaj similstrukturaj artikol-titoloj: ekzemple, Placo Sankta Petro, Placo Sankta Ana, Palaco Sankta Kruco, Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko ktp. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:31, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidas entute neniun kialon por aldoni streketon ĉi tie. La nuna nomo estas tute normala kaj sekvas la esperantajn kutimojn. La proponita nomo kun streketo aspektas nekutima kaj erara. - Moldur (diskuto) 05:32, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: . Bone, dankegon.

Super nabla (diskuto) 07:32, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  • Ne farite Ne farite

Naŭaz Ŝarif => Navaz Ŝarif 2023 01 27[redakti fonton]

Kialo: erara esperantiga transliterumo. — Super nabla (diskuto) 21:51, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 03:56, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĥaŭaĝa Nazimuddin => Ĥavaĝa Nazimuddin 2023 01 27[redakti fonton]

Same kiel supre: «ŭ» ne ekzistas en la Hindustana lingvo (la urdua kaj la hindia estas esence la sama lingvo, almenaŭ je la nivelo de ĉiutagaj konversacioj). Bv. vidi ankaŭ la rilatan paĝon Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#Konsonantoj. La IAST-a transliterumo de la sud-aziaj lingvoj ne havas literon «w», sed nur «v». — Super nabla (diskuto) 16:35, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 03:57, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saltado sur ŝnuro => Perŝnura elsaltadoElsaltado per ŝnuro 2023 01 27[redakti fonton]

Tre klare ne temas pri saltado sur ŝnuro (nek sur ŝnuron). La ŝnuro estas ligita al la korpo de la elsaltanto. La plej logika titolo estus "perŝnura elsaltado aŭ "elsaltado per ŝnuro". Ne taŭgas nur "saltado", ĉar tio pli rilatus al simpla saltoŝnuro. Darkis123 (diskuto) 22:32, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Favore de Perŝnura elsaltado. — Super nabla (diskuto) 08:45, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore de Perŝnura elsaltado. RG72 (diskuto) 03:57, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore de Perŝnura elsaltado. DidCORN (diskuto) 16:07, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 15:35, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Muhajir popolo => Muhaĝiroj 2023 01 26[redakti fonton]

Kialo: La titolo estas pseŭdo-Esperanta miksaĵo de angla + Esperanto. — Super nabla (diskuto)

Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:476, 26 jan. 2023 (UTC)
Por Por: RG72 (diskuto) 03:54, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Indusa Riverdelto => Indusa riverdelto 2023 01 27[redakti fonton]

Ĉar «riverdelto» ne estas persona nomo aŭ propra nomo, mi opinias ke ĝi endas eki per minuskla litero (ĉu mi eraras?) — Super nabla (diskuto) 22:11, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 16:12, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla (diskuto) 15:37, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Kveta => Kveto 2023 01 29[redakti fonton]

Kialo: ĝi estas ĉefurbo (de provinco Baluĉistano). — Super nabla (diskuto) 23:24, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Darkis123 (diskuto) 19:39, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝodhpur => Ĝodpur 2023 01 29[redakti fonton]

Kialo: erara esperantigo. — Super nabla (diskuto) 23:33, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite

Rohinĝoj => Rohingoj 2023 01 29[redakti fonton]

Mi rapide serĉis en aliaj Vikipedioj: ŝajnas ke nur en la angla oni uzas la konsonanton «ĝ»; en la ceteraj lingvoj la konsonanto estas «g». (La tekstaro malhavas ekzemplojn de tiuj terminoj) — Super nabla (diskuto) 19:32, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Unuflanke, kaj Monato kaj Le Monde diplomatique uzis la formon rohinjoj, laŭ tekstaro.com. Aliflanke, la konvencioj de Monato (https://www.monato.be/konvencioj.php) preskribas rohinĝoj. La formo rohingoj ne ŝajnas tre subtenata, do verŝajne oni ne ŝanĝu ĝin al tiu formo. Lingvano (diskuto) 13:20, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon @Lingvano. :-) Do ... Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 22:23, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Aragonlingvaj verkistoj kaj Kategorio:Aragonaj verkistoj 2023 1 29[redakti fonton]

Neniu lingvo ligita konsideras tion. Tiel ne eblas aldoni la kategorion al Aragonaj verkistoj en aliaj lingvoj (plej granda parto).--kani (diskuto) 14:46, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Ĉu ni povas konservi tiun ĉi kategorion (pri aragona-parolantoj) kaj aldoni apartan kategorion pri verkistoj kiuj loĝas en (aŭ devenas de) Aragono? — Super nabla (diskuto) 19:35, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Eblus, sed ĝi restus orfa.--kani (diskuto) 01:26, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  • @Kani kaj Super nabla: tendence Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: alinomigo. La malavantaĝo de alinomigo estus, ke tiam la kategorio kaj la tuta lingvo mankas en Kategorio:Verkistoj laŭ lingvoj. Sed Kani pravas, ke nun la kategorio ligiĝas al alilingvaj kategorioj pri "verkistoj el Aragono" (aŭ "aragonaj verkistoj" kun 7 alilingvaj kategorioj) SED tute ekzistas kategorio "Aragonlingvaj verkistoj", en la aragona Categoría:Escritors en aragonés, en vikidatumoj d:Q8258503 (kun 11 alilingvaj kategorioj, do tendence pli videbla). Mi forte pledas por tio ke ni grupigu niajn kategoriojn kun ĝustaj alilingvaj kategorioj, kaj rapide faras tion. Sed aparte de tio ni ankaŭ povas havi aldonan kategorion Kategorio:Aragonaj verkistoj. Pri la (konsentite, multe pli granda) najbara kataluna kaj pri pli malpli ĉiuj aliaj lingvoj ja estas tiel: Kategorio:Katalunlingvaj verkistoj estas en Kategorio:Katalunaj verkistoj. Eĉ se la nova Kategorio:Aragonaj verkistoj nur havas unu eron Kategorio:Aragonlingvaj verkistoj, ĉar mankas aragonanoj kiuj en Aragono sukcese verkas librojn en aliaj lingvoj (kvankam mi nur relative certas ke ne estas aragonanoj kiuj sukcese verkas en Esperanto, la nederlanda aŭ en la estona, sed aragonaj verkistoj tiom sukcese verkantaj en la hispana aŭ kataluna, ke en Esperanto kreiĝas artikolo pri ili, jes ja almenaŭ teorie imageblas). Do laŭ mi estas neniu venena kromefiko krei aldonan kategorion "aragonaj verkistoj" d:Q8258503 kaj mi pro kompleteco eĉ proponas ankoraŭ plian pri "aragonlingva literaturo", aragone Categoría:Literatura en aragonés d:Q8258490. Negrave, ke la kategorioj eble eterne havos nur unu eron, Kategorio:Aragonlingvaj verkistoj, la literatura kategorio ankoraŭ la resuman artikolon Literaturo en la aragona lingvo, sed principe eblas doni saman rajton al etaj lingvoj kiom al grandaj. --ThomasPusch (diskuto) 17:16, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
    Por la "katalogo": la vikimedia komunejo listigas abunde verkistojn el Aragono verkantaj en la aragona, kataluna kaj hispana lingvoj (do tiuj ne estas ĉiuj sed nur tiuj elektitaj pri kiu la komunejo havas bildojn). Kion vi pensas pri tio, ke mi simple metas la proponitajn du aldonajn kategoriojn kaj ni vidos kiel praktike funkcios? Nenio en Vikipedio estas eterna, oni ankaŭ povas malfondi kategoriojn, kiuj ne montriĝis praktikaj aŭ kiuj eble tamen havis "venenan kromefikon", kvankam tion mi ĉi tie ne povas imagi. ThomasPusch (diskuto) 17:28, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Oni ne povas kompari la katalunan lingvon kun la aragona lingvo. La katalunan parolas ĉirkaŭ dek milionoj da personoj kaj verkis en ĝi miloj da verkistoj. La aragonan parolas nur centoj da personoj kaj verkis en ĝi manpleno da verkistoj. En Esperanto estas nur du tiaj verkistoj, el kiuj unu publikigis verkojn en la hispana kaj nur unu moderna publikaĵo kolektis verkojn en la aragona. Ambaŭ estas malmulte konataj en Hispanio kaj la artikoloj apenaŭ tradukitaj en aliaj lingvoj. Kompare la Kategorio:Katalunlingvaj verkistoj registras 36 verkistojn, kaj sendube plie kreskiĝos. Aragonaj verkistoj kiuj verkis en la hispana kaj ne en la aragona estas ekzemple kaj almenaŭ Ramón J. Sender, Baltasar Gracián, Francisco Carrasquer, Emilio Gastón Sanz, José Antonio Labordeta, Ignacio de Luzán, Marcialo, Benjamín Jarnés, Carlos Saura, José Francisco de Isla, ktp., kaj tiu kategorio povus esti ligita al hispana Categoría:Escritores de Aragón.--kani (diskuto) 18:27, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Nun mi vidas, ke la alinomuta kategorio ja estas ligita; eble ne kiam mi proponis, aŭ mi tion ne vidis. Nun eblas krei la novan kategorion por Aragonaj verkistoj. Mi poste tion povas fari.
  • Komento Komento: Kani, ni tute celas en saman direkton, kaj sendube la kataluna estas lingvo kun senkompare pli da parolantoj kaj verkistoj ol la aragona. Ĝuste tion mi havis en la kapo, kiam mi skribis "principe eblas doni saman rajton al etaj lingvoj kiom al grandaj". Ĝuste tial mi hodiaŭ metis nian kategorion pri aragonlingvaj verkistoj al la ĝusta vikidatuma ero (estis mi hodiaŭ, vi antaŭe nenion pretervidis, lige al mia supra komento), ĝuste proponis kreon de kategorio "aragonaj verkistoj" d:Q8258503 = hispana Categoría:Escritores de Aragón, kaj ofertis ankaŭ povi krei ĝin, kun sama argumento ke estas pli da aragonanoj verkantaj en la hispana kaj en la kataluna ol nur kalkuli tiujn kiuj verkas en la aragona, ¡claro! Se vi ankoraŭ ne kreis ĝin, mi kreos ĝin nun, se vi jam faris, estas despli bone. Ĉar fakte neniu interesiĝas kiu faris kiun laboron, nur gravas ke fine ĉio estas tiel ke estos ĝuste. ThomasPusch (diskuto) 21:37, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
    Por Por la kreo de la du novaj kategorioj, por ordigo kaj ģustigo de la interligoj, kaj por sama trakto de etaj kaj pli grandaj lingvoj, kompreneble. Aidas (diskuto) 07:02, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: @Kani: Mi nun kreis la novan kategorion, ĉar vi ĝis nun ne faris tion, kaj metis la ekzemplojn menciitajn de vi en ĝin - Mi ne tute certas ĉu Marcialo, vivinta en la 1-a jarcento en la romia imperio, vere konsidereblas "aragona verkisto", kaj ankaŭ iom mirus se oni nomus romian verkiston "luksemburga", "liĥtenŝtejna", "albania", "turkia" aŭ "nederlanda verkisto", sed mi konsentas esti ne tro strikta en difino de la koncepto Aragono kaj aragonanoj. Cetere pri la lasta vorto: Mi en la kreo de la nova kategorio rimarkis ke kategorio "aragonanoj" ankoraŭ mankas. Tion mi provizore ĉirkaŭnavigis. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Pri Marcialo mi havis absolute la saman dubon. Finfine mi menciis lin, konsiderinte, ke nunaj zaragozanoj (en la urbo pli ol en la regiono) ege fieras pri li, same kiel nunaj kordovanoj pri Seneko ktp.--kani (diskuto) 14:29, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Eŭzebo[redakti fonton]

Eŭzebo => Eŭsebio 2023 01 30[redakti fonton]

Pluraj historiaj personoj nomiĝas latine Eusebius, interalie unu papo, unu de Cezareo, unu de Verĉelo. En nia Vikipedio ili ĉiuj havis artikolojn kun la nomo Eŭsebio. Antaŭ 8 jaroj iu alinomis ĉiujn al la nomformo Eŭzebo. La nomformo Eŭsebio ŝajnas pli fidela al la latina originalo. Ankaŭ en aliaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj konservas la -i- en la finaĵo (kun la sola escepto de la franca), kaj plej multaj havas -s-, ne -z-. Mi proponas malfari la antaŭan alinomadon kaj reveni al la formo Eŭsebio por ĉiuj samnomuloj. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:27, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Pri la konsonantoj «s» aŭ «z»: en la prononco, ĝi estas «z» en la itala, en la franca, en la portugala, kaj en la germana; ĝi estas «s» en la hispana (fonto: eminenta itala vortaro pri prononcoj), kaj klare ĝi estis «s» en la latina. — Super nabla (diskuto) 11:09, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Mi pli subtenas la formon «Eŭzebio», ĉar ŝajnas ke la konsonanto «z» aperas en multaj lingvoj de Eŭropo. En la Tekstaro de Esperanto «Eŭzebio» aperis unuafoje (en La Ondo de Esperanto, diversaj personoj, 2001-2004):

Kompreneble ĝia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj ĉar la tradicio firme ligis Konstantenon-Cirilon al kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan aŭtoron en la persono de sia samlandano Eŭzebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Kontraŭ Kontraŭ: Intervokala S en latina vorto ĝenerale iĝas Z en Esperanto (Esperantigo de vortoj el latina fonto), do estu Eŭzebio. Lingvano (diskuto) 13:12, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Eŭzebo => Eŭzebio 2023 01 30[redakti fonton]

Vidu la ĉi-supran diskuton. Jen alternativa propono. - Moldur (diskuto) 15:15, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Lingvano (diskuto) 15:31, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super nabla (diskuto) 15:38, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Dankon por viaj voĉdonoj. Mi ŝatus ankaŭ ricevi la opiniojn de kelkaj pliaj kolegoj... - Sincere, Moldur (diskuto) 11:37, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Lingvano pravas pri la tradicia Esperantigo de klasik-eŭropaj nomoj. (Se harfendi, ĉi tiu nomo estas greka.) Arbarulo (diskuto) 20:20, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ŝajnas al mi ke plej multaj publikaĵoj kiuj uzas la nomon Eŭzebo estas influitaj de la ĝis-nuna lingvouzo en vikipedio. En tiuj mi kalkulus ankaŭ la jenan brazilan revuon el 2021. Tamen ReVo indikas unu antaŭvikipedian, paperan fonton por la nomo "Eŭzebo": nome "A. Cherpillod: Nepivaj Vortoj (listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj), la aŭtoro, Courgenard Francio, 1988 ISBN: 2-906134-05-8". Probable de tie devenas la tuta modo pri literumo "Eŭzebo". Tiun publikaĵon de 1988 ne eblas influi pere de vikipediaj paĝoj, sed ĉiujn aliajn, pli novajn publikaĵojn jes, se oni ne pli semas al la mondo unu variaĵon, sed alian, kiu per komuna juĝo preferindas. Laŭ mi justus almenaŭ en la apartiga paĝo "Eŭzebio" lasi noteton ke dum kelkaj jaroj la diversaj nomportantoj en vikipedio nomiĝis "Eŭzebo", kaj ke tio kopiiĝis al aliaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 11:56, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Dankon por ĉiuj komentoj! Mi ankoraŭ ne alinomis, sed atendante alinomadon mi pliampleksigis la ĝisnunan artikolon Eŭzebo, interalie per viaj ĉi-supraj komentoj. (Efektive ĝi nun ne plu estas apartigilo sed artikolo pri vira persona nomo.) - Moldur (diskuto) 18:06, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

(preskaŭ) ✔ Farite. Mi nun alinomis la diversajn Eŭzebiojn al ĝuste tiu formo Eŭzebio kaj aktualigis la paĝojn. Sed mi devas peti ke iu administranto alinomu la paĝon Eŭzebo al Eŭzebio, ĉar mi ne havas la rajton fari tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:55, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@Moldur: ✔ Farite -- ThomasPusch (diskuto) 16:08, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Terkultivisto => Agrikulturisto 23 1 30[redakti fonton]

Agrikulturisto okupiĝas ne nur pri terkultivado, sed ankaŭ pri bestobredado ks. La artikolo klare temas pri pli vasta senco, same kiel en la aliaj vikioj. RG72 (diskuto) 01:41, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Super nabla (diskuto) 20:50, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 15:26, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: bonvolu administrantoj alinomi. — Super nabla (diskuto) 23:17, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konvinka argumento. Aidas (diskuto) 21:44, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bone, mi aliĝas kiel plia subtenanto, kaj

✔ ŝanĝas la titolon. ThomasPusch (diskuto) 23:59, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]