Indusa riverdelto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indusa riverdelto
Geografia regiono
riverdeltomalsekejo [+]

LandoPakistano
- koordinatoj24° 30′ 0″ N, 68° 0′ 0″ O (mapo)24.568Koordinatoj: 24° 30′ 0″ N, 68° 0′ 0″ O (mapo)


Indusa riverdelto (Pakistano)
Indusa riverdelto (Pakistano)
DEC
Indusa riverdelto
Indusa riverdelto

Map
Indusa riverdelto
Vikimedia Komunejo:  Indus River Delta [+]
vdr

La Indusa riverdeltoIndusrivera delto (sinde سنڌو ٽِڪور), formiĝas kie la Induso alfluas en la Araban Maron en Pakistano. La delto kovras areon de ĉirkaŭ 41,440 km² (16,000 kvadrataj mejloj), kaj estas proksimume 210 km granda kie ĝi kuniĝas kun la maro. La aktiva parto de la delto estas 6,000 km² en areo. La klimato estas arida, nome la regiono ricevas nur inter 25 kaj 50 cm de pluvo en normala jaro. La delto estas hejmo de la plej grandaj aridaj mangrovoj en la mondo,[1] same kiel de multaj birdoj, fiŝoj kaj de la Indusa delfeno.

Ekde la 1940-aj jaroj, la delto estis ricevinta malpli da akvo kiel rezulto de grandskala irigaciaj vorkoj kiuj kaptas grandajn kvantojn de la Indusa akvo antaŭ ĝi atingas la delton. La rezulto estis katastrofa kaj por la medio kaj por la loka loĝantaro. Kiel rezulto, la pakistanaj inundoj de 2010 estis konsiderataj "bonaj novaĵoj" por la ekosistemo kaj loĝantaro de la riverdelto ĉar ili alportis multan necesan nesalan akvon.[2][3]

La homa populacio de la aktiva parto de la delto estis ĉirkaŭkalkulita je 900,000 en 2003.[4] Plej el la loĝantaro dependas el agrikulturo kaj fiŝkaptado. Mangrovaj arbaroj havigas brullignon. Multaj iamaj setlejoj en la delto estis abandonitaj kiel rezulto de la manko de akvo en la Induso kaj la invado de la Araba Maro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj
  1. Peter J. Hogarth (2007). The biology of mangroves and seagrasses. Oxford University Press. p. 222.
  2. Walsh, Declan, "Pakistan floods: The Indus delta", The Guardian, 2010-10-21.
  3. Walsh, Declan, "Pakistan's floodwaters welcomed along Indus delta", The Guardian, 2010-10-05.
  4. "INDUS DELTA, PAKISTAN: economic costs of reduction in freshwater flow" (PDF). Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Majo 2003. [1] Arkivigite je 2011-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Januaro 2016.
Bibliografio

[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]