Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Novembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, novembro 2021


Ne plu aktivaj (novembro 2021)

Kongrue kun ĉiuj el la aliaj lingvoj. Kial la esperanta versio devus meti la tutan artikolon en la titolo? Sufiĉas lasi tion en la redakto kaj konservi la ĝisnunan titolon kiel alidirektilo. Ĉar la proponita titolo jam ekzistas, administranto devus plenumi tion.--kani (diskuto) 17:36, 11 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ŝajnas, ke la titolo estas traduko de la titolo de la hindlingva artikolo (kaj traduko de la devenlingva sankrito). Kial tio estas problemo? -Yehadut (diskuto) 07:46, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar en aliaj lokoj mi jam vidis la aludon kiel nur Diamanta sutro. Longegaj titoloj kutime estas mallongigitaj. Se oni rigardas la diversajn lingvojn, neniu el la rekoneblaj alfabetoj montras tiom longan titolon kaj mutlaj la mallongigitan. Kial ni estu pli precizegigaj ol ĉiuj?--kani (diskuto) 01:55, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En praktiko, la longa titolo estas tre malfacile uzebla. Se vi en iu artikolo volas referenci al tiu sutro, vi povas facile memori kaj skribi "[[Diamanta sutro]]", sed la longan, precizegan titolon oni apenaŭ povas memori ekzakte tiel, nek volas ripeti plurfoje en iu teksto. Kompreneble ni menciu la plenan titolon en la artikolo mem, sed ni ne uzu ĝin kiel artikoltitolo. - Moldur (diskuto) 07:46, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Saĝa propono. ThomasPusch (diskuto) 16:42, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kaj noto metita en la koncernan diskutpaĝon. ThomasPusch (diskuto) 16:52, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolo antaŭe nomiĝis Anaksarĥo. Bedaŭrinde la -ĥ- perdiĝis en la aldono de "el Abdero". - Sincere, Moldur (diskuto) 07:22, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 18:49, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kilono -> Ĥilono 2021 111 12[redakti fonton]

pro Χίλων. - Moldur (diskuto) 07:13, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 19:07, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

La vorto "bioluminesko" ne troviĝas en vortaroj, kaj tia uzo de la kvazaŭafikson "bio-" estas neesperantisma, ĉu ne? (Mi vere ankaŭ dubas pri la utileco de la vorto "luminesko" ĉi tie, kiu en la aktuala uzkazo ne signifas pli ol "lumo", vorto multe pli vaste konata kaj komprenata.) -Yehadut (diskuto) 08:08, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite: Ĉar neniu kontraŭas -Yehadut (diskuto) 14:41, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Odro-Havel-kanalo --> Kanalo Odro-Havel 2021 11 21[redakti fonton]

Odro-Havel-kanalo estas alinomenda al Kanalo Odro-Havel. Kialo estas malĝusta vortordo al ĝusta vortordo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:44, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Odro-Havel-kanalo estas kunmetita nomo kun tute ĝusta vortordo. Ne necesas ia alinomado. - Moldur (diskuto) 17:48, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio estas unu el multaj kanaloj, kaj ĝi nomiĝas Odro-Havel. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:11, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Se Odro-Havel estus rekte la nomo de la kanalo, mi apogus la proponon. Sed laŭ la artikolo (mi scias nenion plu pri tiu kanalo) Odro kaj Havel estas la nomoj de du riveroj, kiujn la kanalo ligas. Do "Odro-Havel-kanalo" estas gramatike ebla kunmetaĵo, kvankam mi pensas ke Odro-Havela Kanalo estus pli konforma al tradiciaj manieroj formi geografiajn nomojn. Arbarulo (diskuto) 15:50, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Moldur jam skribis ĉion necesan pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 17:26, 17 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Odro-Havel-kanalo (germane: Oder-Havel-Kanal) estas rekta traduko el la germana, ĝi do estas germanismo. Estas strange, ke oni kontraŭas la alinomigon kaj alia artikolo - Akvovojo Havel-Odro estas tute en ordo, kvankam en la germana ĝi nomiĝas Havel-Oder-Wasserstraße, do ĝi devus nomiĝi Havel-Odro-akvovojo aŭ laŭ rekta traduko Havel-Odro-akvostrato. Mi malgraŭ la komentoj de kolegoj Moldur kaj Tlustulimu proponas la alinomigon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:37, 17 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Oni proponas alinomi la artikolon «Geronto (matematikisto)» al «Herono de Aleksandrio».

Kialo: Geronto estas alia nomo, ne rilata al Herono
Atentu: la celpaĝo «Herono de Aleksandrio» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Moldur (diskuto) 24 nov. 2021 (UTC)

Por Por: Moldur (ĉar pri tiu temas) tute pravas. "Geronto" estas eraro. Arbarulo (diskuto) 22:21, 24 nov. 2021 (UTC) Por Por: Herono estas aliloke uzata, Geronto ne. Kaj Herono estas la Greka kaj internacie konata nomo. Sed administrantoj eble ne kontrolas ĉi tiun paĝon, ĉar aliaj tiaj alinomendaj artikoloj atendas la intervenon de administranto jam dum monatoj. Por Por: evidente.--DidCORN (diskuto) 20:57, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon ĉiuj! Do ni faru.

sed

Moldur (diskuto) 18:59, 17 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite LiMr (diskuto) 21:42, 17 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Koran dankon! - Moldur (diskuto) 21:53, 17 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ne certas pri tio ĉi, ĉar nur Fiĝioj estas en PIV kaj ŝajne estas plej multe uzata. Sed nur Fiĝio estas en ReVo kaj estas rekomendata landnomo laŭ la Akademio de Esperanto (kaj PMEG sekvas la Akademion pri tio ĉi). Mi supozas, ke la ŝanĝo okazis post la eldono de la lasta PIV. Preskaŭ neniu nacia lingvo uzas la pluralan formon (kaj la fiĝianoj mem ne), do miaopinie, la ununombra formo plej taŭgas, sed mi volas scii kiel pensas aliaj personoj. (Ĉiukaze, nur administranto povas ŝanĝi tion, ĉar nuntempe Fiĝio alidirektas al Fiĝioj. Ĉu administrantoj atentas?) -Yehadut (diskuto) 05:07, 25 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ni sekvu rekomendojn de la Akademio, des pli kiam ili kongruas kun kutima lingvuzo. La Tekstaro enhavas plurajn ekzemplojn de "Fiĝio" (plejparte el Le Monde Diplomatique), nur unu de "Fiĝioj", kaj du de "Fiĝi-insuloj". Crosstor, kio estas la fonto de la regulo, kiun vi citis? Ĝi ŝajnas al mi logike ebla, sed mi dubas, ĉu gi iam estis aŭ rekomandata aŭ sekvata en Esperanto. Arbarulo (diskuto) 15:50, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Nomojn el aliaj skriboj transliterigu al latina alfabeto, vidu VP:TA. - Moldur (diskuto) 13:54, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi proponas skribi la titolon en la tradukita versio, do Silenta Dono aŭ Silenta Don, samkiel faras tion plimulto da aliaj lingvoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:04, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Silenta Dono aŭ alia traduko. Ni kutime tradukas la titolojn de romanoj. Arbarulo (diskuto) 15:55, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ mi restu la origina Silenta Dono. --Crosstor (diskuto) 05:47, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi opinias, ke "silenta" estas ne trafa traduko, ĉar ĝia baza signifo estas nur "sensona". Pli bona estus "kvieta". Eble necesas konsulti ruslingvanon. Tiĥij DonKvieta Don[o] estus akcepteblaj titoloj. --Surfo 15:50, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidente, necesas alinomi, ja tute ne ĉiuj komprenas la rusan lingvon kaj la cirilan alfabeton. Ankaŭ nomi la artikolon Tiĥij Don ne estas bona ideo: personoj, ne sciantaj la rusan lingvon, povus tian titolon prononci (ĉu facile?) sed ja ne kompreni. Tamen pri nova titolo ne estas facila demando. La rusa adjektivo тихий [tiĥij] havas diversajn signifojn: mallaŭta, silenta, kvieta, milda, trankvila, malrapida, paca (interalie, Pacifiko estas nomata ruse per la sama adjektivo, kun aldono de la vorto oceano). Kaj krome, temas pri traduko ne de simpla tekstero sed de titolo de belarta verko, por kies traduko oni bezonas bone scii la verkon mem (mi legis nur mallongan fragmenton de la romanego). Pri la demando ĉu esperantigi la rivernomon, mi vidas la artikolon Don (rivero), en kies teksto uzataj estas ambaŭ literumoj: Don kaj Dono; ŝajnas al mi, ke indus decidi pri la tuta Vikipedio en Esperanto: ĉu esperantigi la nomon de la rivero Don aŭ ne. Gamliel Fiŝkin 19:42, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Vi konfirmas mian opinion pri maltaŭgeco de "silenta". Surfo 20:51, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne certas, ĉar mi (preskaŭ) ne legis la romanon. Gamliel Fiŝkin 19:44, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ajna alinomo. Se estas duboj pri la ĝusta traduko de la rusa vorto, restu la rusa vorto, nome Tiĥij Don.--kani (diskuto) 15:29, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Kiam temas pri belartaj verkoj, duboj estas neeviteblaj. Uzi transliterigon ne estas bona ideo; ĉu vi mem ŝatus, se multaj artikoloj havus nomojn, kiujn vi ne povas kompreni? Bone traduki ĉi titolon povas nur persono traleginta la tutan romanon. (Ĉu ekzistas esperanta traduko de la romano?) Gamliel Fiŝkin 19:44, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Gamliel Fiŝkin, per sia listo de la tradukoj por тихий, jam pruvis, ke "silenta" ne estas bona traduko. "Silenta Don" signifus unuavice "Don, kiu nenion diras" aŭ "La sensona Don", dum kvieta donas sufiĉe vastan gamon de sencoj, tre similan al la signifoj de la originala vorto. Ankaŭ rigardo al nomoj de alilingvaj tradukoj de la verko subtenas tian solvon. Tamen, simple transliteri la originalan ali-alfabetan nomon estas plene akceptebla ideo, kiam temas pri verko ne tradukita en Esperanton. Cetere, ekzistas nenia bezono fari devigan tut-Vikipedian decidon pri Don/Dono – ambaŭ formoj estas bonaj kaj postuli unuformecon en tia bagatela afero de gusto estas efika maniero forpuŝi eventualajn kontribuontojn el nia Vikipedio. --Surfo 17:48, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Miaopinie, "Kvieta Don" estus tute adekvata esperantigo. "Dono" estus, probable, tro misgvida (pro la komunlingva vorto "dono"). -Filozofo (diskuto) 22:49, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kvieta Don Amike, -Filozofo (diskuto) 22:49, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kvieta Don Amike, -DidCORN (diskuto) 16:08, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Esperanta Vikipedio normale uzas pluralon en tiaj kategorinomoj. - Moldur (diskuto) 07:53, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 15:26, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon! Do mi petas al LiMr: Estimata, ĉu vi bonvolus laborigi vian roboton por tiu alinomado? Antaŭan dankon! - Moldur (diskuto) 20:04, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LiMr (diskuto) 21:36, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Koran dankon! Moldur (diskuto) 21:38, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Oni proponas alinomi la artikolon La Malĝojoj de Juna Werther al La suferoj de la juna Werther. La romano jam estas eldonita en Esperanto, en Serio Oriento-Okcidento.

Atentu: la celpaĝo «La suferoj de la juna Werther» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.

Moldur (diskuto) 08:23, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kiam verko havas Esperantan tradukon eldonitan, mi preferas uzi ties titolon, escepte de evidentaj eraroj. Arbarulo (diskuto) 13:40, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiam verko havas Esperantan tradukon eldonitan, mi preferas uzi ties titolon, escepte de evidentaj eraroj. --kani (diskuto) 01:48, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon. Do mi petas ke iu administranto faru la alinomadon; mi ne havas tiun rajton. - Moldur (diskuto) 20:00, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite --LiMr (diskuto) 21:25, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Koran dankon! Moldur (diskuto) 21:39, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kongrue kaj kun la enhavo kaj kun la alilingvaj korespondaĵoj. La ĝisnuna titolo povas resti kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 15:26, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: La nuna nomo ne akordas kun la signifo en la artikolo. -Yehadut (diskuto) 08:03, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pro la fakto, ke jam ekzistas en NPIV la esprimon reciproka amo, prefereblas tute simple la gloso Nereciproka amo.--DidCORN (diskuto) 20:41, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nereciproka amo, en plena konsento kun la komento de DidCORN. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:51, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nereciproka amo, do ankaŭ en akordo al nia amiko Filozofo.--DidCORN (diskuto) 11:17, 4 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nereciproka amo.--kani (diskuto) 20:11, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 18:13, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Plejparte en Vikipedio, oni uzas la vorton "kolektivo" por collectivité, kaj mi ne trovas la vorton "kolektivumo" en vortaro. Sed se kolektivumo ja pli taŭgas, ni retenu ĉi tiun nomon de la artikolo sed ŝanĝu la vorton aliloke al kolektivumo. -Yehadut (diskuto) 08:00, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Fakte, tute ne temas pri kolektivoj aŭ "kolektivumoj". Kiom mi povas juĝi laŭ la vikipediaj artikoloj en pluraj lingvoj, temas pri eŭfemismo, kiu estas malpli klare aludanta pri tio, ke temas pri iamaj kolonioj. En multaj lingvoj tia nova eŭfemismo delonge estas teritorio.
Vidu, ekzemple:
Britaj_transmaraj_teritorioj
Usonaj_Virgulinsuloj
Porto-Riko
ktp
Miaimprese, tiu ĉi formo en tia senco tre bone sidas ankaŭ en Esperanto. Amike,-Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Resume, mi pledas Por Por: Transmaraj teritorioj (Francio) Amike, -Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Transmaraj teritorioj (Francio).--kani (diskuto) 20:09, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi pensas ke ni estu tre singardaj antaŭ ol ŝanĝi ion. Ekzemple, en la franca "Territoire d'outre-mer" ―hodiaŭ― aplikeblas nur al Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj kaj ne plu al aliaj transmaraj departementoj aŭ kolektiv(um)oj. --Dominik (diskuto) 04:36, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
La averto de Dominik kompreneblas. Baza lingvo ĉi tie estas la franca, en Esperanto, kaj traduki vorton "collectivité" al "teritorio" anstataŭ al "kolektivo", sen havi e-lingvan referencon pri tio, nur pro analogio al britaj kaj usonaj posedaĵoj, ŝajnas al mi tro aŭdaca. Sed ĝustas ke "kolektivumo" ne estas en PIV kaj "kolektivo" estas. Tial mi pledas Por Por: la origina propono de Yehadut alinomi la paĝon al nomo "kolektivo", kaj neglekti la postan aldonan proponon ŝanĝi la tuton al formo "teritorio" - ĉar por la aldona propono la opinioj diverĝas. Aidas (diskuto) 16:16, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, per pledo de Filozofo kaj Kani kuraĝe libere traduki la francan vorton collectivité al teritorio kaj la vetooj de Dominik kaj Aidas tiel fari ni estas en situacio de 2:2. Mi aliĝus al la vetoa frakcio, sed ne volas simple kolekti voĉojn. Sed komuna konsento estas ke "kolektivumoj" ne estas en vortaroj (tio koncernas plurajn vortokreojn kun -um- kaj ne estus nepra argumento, sed estas tiel), kaj ke "kolektivo" estas malpli aŭdaca traduko de la franca vorto "collectivité". Klaras ke la Britaj_transmaraj_teritorioj kaj la Usonaj_Virgulinsuloj ne rilatas al la registaro de Francio. Pli bone laŭ mi estas ne meminiciate ŝanĝi registaran eŭfemismon, ankaŭ se oni malaprobas tian eŭfemismon... Do ✔ ŝanĝite al formo "kolektivo". ThomasPusch (diskuto) 13:13, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]