Akvovojo Havel-Odro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
enfluo de la rivero Havel en la akvovojon apud Oranienburg
la "malnova" parto de rivero Odro en Oderberg

La akvovojo Havel-Odro - germane Havel-Oder-Wasserstraße, mallongigo HOW, prononco pli-malpli [Hafl-Oda-Vasaŝtrase] - estas akvovojo en orienta Germanio, kiu etendiĝas de la Berlina urbodistrikto Spandau okcidente ĝis la komunumo Hohensaaten ĉe la germania-pola limo oriente. Sume la akvovojo longas 92,87 kilometrojn. Plejparte la vojo estas parto de la germania federacia lando Brandenburgio, malpligrandparte ankaŭ de la federacia lando Berlino.

La akvovojo konsistas el

kun la kvin kluzoj

kaj la lago Tegeler See.

La akvovojo ligas la riveron Odro en oriento kun Havel en okcidento. Okcidente de la rivero Havel, la kanalo Mittellandkanal plu daŭrigas la akvovojon al okcidenta Germanio kaj tra la Dortmund-Emso-Kanalo kaj riveroj Emso norde kaj Rejno sude ebligas ŝipadon al Nederlando kaj la Norda Maro.