Diamanta sutro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
वज्रच्छेदिकाप्रज्ञापारमितासूत्र
sutro • skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 868
vdr

La Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo estas Mahajana sutro el la serio de la perfekteco de saĝo. Ĝi estis tradukita en plurajn lingvojn en pluraj landoj kaj estas unu el la plej influhavaj sutroj en Orienta Azio, ĉefe en Zeno[1] kune kun la Kora sutro. Ĝi estas populare konata kiel la Diamanta sutro aŭ la Vaĝra sutro.

La kovrilo de la ĉina Diamanta sutro, la plej malnova libro presita per lignoblokoj ankoraŭ ekzistanta en la mondo.[2]

La plej antikva libro enhavanta la sutron estis presita per ksilografio la 11-an de Majo de 858[3] kaj estas la plej antikva datita ksilografiita libro, kiu ankoraŭ ekzistas kompleta.[2] Ĝi ankaŭ estas la unua verko kun kolofono klariganta ke la verko estas publika havaĵo, dirante ke ĝi estas por universala senpaga distribuo.[4]

Titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo de la sutro en Sanskrito estas Vajracchedikā prajñāpāramitā sūtra. La vorto vajra havas plurajn signifojn. Inter ili, ambaŭ fulmon (la batalilon de la dio Ŝakro), diamanton, aŭ duran metalon. Vajracchedikā"' estas femala adjektivo, kiu signifas tranĉanta kiel "vajra". Prajñā estas femala substantivo kiu signifas saĝon kaj pāramitā estas perfekteco, el pāramī (perfekta) kaj -tā (-eco). Ĝi povas esti tradukita kiel Sutro de la vaĝrotranĉanta perfekteco de saĝoSutro de la perfekteco de saĝo, kiu tranĉas kiel fulmo.[1] La titolo estas ofte mallongigita al Diamanta sutroVaĝra sutro. La vaĝro estas metaforo de la saĝo, kiu tranĉas kaj detruas iluzion por atingi absoluton.[1] La sutro ankaŭ estas nomita Triśatikā pŜinĝangorajñāpāramitā sūtra (la tricentlinia sutro de la perfekteco de saĝo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Kumaraĝivo antaŭ la kavernoj de Kizil en Kuqa, provinco Ŝinĝango, Ĉinio.

La ekzakta dato de la verkado de la sutro en Sanskrito ne estas certa—kelkaj argumentas, ke ĝi estis verkita en la 2-a kaj 5-a jarcentoj.[1]

Antikvaj tradukoj en plurajn lingvojn estis trovitaj tra Centra kaj Orienta Azio, sugestante ke ĝi la sutro estis multe studita kaj tradukita. Aldone al la tradukoj en la ĉinan, ekzistas tradukoj kaj komentarioj en la tibeta kaj aliaj lingvoj el Centra Azio.[1]

La unua traduko en la ĉinan datiĝas de la komenciĝo de la 5-a jarcento, sed tiam la bikŝuoj Asango kaj Vasubanduo —de la 4-a kaj 5-a jarcentoj— verŝajne jam estis verkintaj komentariojn pri la enhavo de la sutro.[1] Oni kredas, ke tiu traduko estis farita la jaron 401 de la bikŝuo Kumaraĝivo,[5] kies traduka stilo distingiĝas per la klopodo prioritatigi la sencon anstataŭ laŭvorte traduki.[6] Tiu ĉi traduko estas tiu kiu aperas en la rulaĵo de Dūnhuáng de 868, kaj ĝi estas la plej skandita ĉina versio.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 “Diamond Sutra”, MacMillan Encyclopedia of Buddhism.
  2. 2,0 2,1 Online Gallery – Sacred Texts: Diamond Sutra. Bl.uk British Library (30 November 2003). Arkivita el la originalo je 10-11-2013. Alirita 1 April 2010.
  3. Soeng, Mu. (15-06-2000) Diamond Sutra: Transforming the Way We Perceive the World. Wisdom Publications.
  4. Pollock, Rufus. The Value of the Public Domain. Institute for Public Policy Research (2006).
  5. The Korean Buddhist Canon: A Descriptive Catalog (T 235). A. Charles Muller. Alirita 16-04-2015.
  6. (1992) “The Heart Sūtra: A Chinese Apocryphal Text?”, Journal of the International Association of Buddhist Studies 15 (2), p. 153–223.  Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2019-07-07.
  7. Yongyou Shi. (2010) The Diamond Sūtra in Chinese Culture. Los-Anĝeleso: Buddha's Light Publishing, p. 11. ISBN 978-1-932293-37-1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cole, Alan (2005). Text as Father: Paternal Seductions in Early Mahayana Buddhist Literature, Berkeley: U Cal Press, pp. 160–196. For a close reading of the text's rhetoric, see chapter 4, entitled "Be All You Can't Be, and Other Gainful Losses in the Diamond Sutra."
  • William Gemmell, transl. (1912). The Diamond Sutra, London: Trübner.
  • Joyce Morgan and Conrad Walters (2011). Journeys on the Silk Road: a desert explorer, Buddha’s secret library, and the unearthing of the world’s oldest printed book, Picador Australia, ISBN 978-1-4050-4041-9.
  • Agócs, Tamás (2000). The Diamondness of the Diamond Sutra. Acta Orientalia Academiae Scientiarum Hungaricae 53, (1/2), 65–77