Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, aprilo 2023


Ne plu aktivaj (aprilo 2023)[redakti fonton]

{{sortKey}} => {{ordigu}} 2023 04 01[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo. — Super nabla (diskuto) 21:44, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 22:10, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@Super nabla: Kial rezigni? Ĉar neniu reagis? Tio nur signifas ke tiuj kiuj atentis la paĝon ne havis opinion pri la propono. Mi bedaŭrinde ne antaŭe vidis la proponon, sed mi tute subtenas ĝin. La Kialo esperantigo estas klara, kaj pluraj lingvoj permesas al si nomi la ŝablonon ne arbitre anglalingve (aŭ ruse, ĉine, hindie aŭ laŭ alia mondlingvo), sed sialingve: hispane "Plantilla:Orden", france "Modèle:Tri", katalune "Plantilla:Ordre", estone "Mall:Järjesta", islande "Snið:Raða" kaj multaj aliaj en d:Q6140381. Tial mi estus Forte por Forte por: la alinomigo (kun teno de alidirektilo). 20:21, 26 nov. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Lipsinkronigo => ? 2023 04 01[redakti fonton]

Ĉi tiu termino ŝajnas al mi tre anglalingvan kaj ne vere internacian. Ĉu iu havas alternativon? Mi neniujn havas proponojn. — Super nabla (diskuto) 00:32, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi, estas neniu problemo pri la termino "lipsinkronigo". Ĝi ne estas aparte maltaŭga, kaj ĝi ankaŭ ne estas specife anglalingva (pluraj aliaj lingvoj havas similan esprimon). Kaj eĉ se ĝi estus specife anglalingva, tio tamen ne estus en si mem kaŭzo por ŝanĝo - ne estas nia tasko kontraŭadi la anglan lingvon aŭ anglalingvaĵojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:39, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
P.S. Atentu viajn akuzativojn. Ne uzu "-n" kun "ŝajnas", tio estas tre erara. - Sincere, la sama uzanto
Ŝajnas al mi ke la kunmeto estas logike trafa. (Tamen konsideru ke mi mem estas anglalingvano.) Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: konsentite. Ne farite Ne fariteSuper Nabla🪰 11:23, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Tollywood => Tolivudo 2023 04 02[redakti fonton]

Kialo: surbaze de la esperantigo de la paĝo Bolivudo. — Super Nabla🪰 20:14, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Same kiel Holivudo.DidCORN (diskuto) 13:50, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 18:49, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:18, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bv., administrantoj, alinomi la paĝon. — Super Nabla🪰 18:07, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Hezite por por, kvankam ni rompas niajn principojn postuli almenaŭ unu eksteran referencon, kaj nur argumentas per analogio. "Holivudo" eĉ estas en PIV, kaj "Bolivudo" menciiĝas almenaŭ en la Reta Vortaro (ReVo), en la ĉina radio e-lingva kaj en pliaj lokoj, sed pri "Tolivudo" mi el la interreto nur rikoltis la informon ke estas la genitiva formo de litovlingva nomigo Tolivudas, kaj nenio ajn pri Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 21:49, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Pordego al Barato (Mumbajo) => Pordego de Barato (Mumbajo) 2023 04 20[redakti fonton]

Kialo: pli korekta traduko. — Super Nabla🪰 13:09, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, ŝajnas ke la originala nomo estas la angla, kaj la rilato inter "Barato" kaj "Pordego" estas poseda, ne direkta. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper Nabla🪰 12:31, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

National Security Medal, Distinguished Service Cross (Usono), Distinguished Service Medal (Usona Armeo), ktp => Nacia Sekureca Medalo, Kruco de Distingigita Servo (Usono), Medalo de Distingigita Servo (Usona Armeo) 2023 04 20[redakti fonton]

Kialo: La titolo kaj la nomo en la enkonduko malsamas. — Super Nabla🪰 08:27, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, tiajn facile tradukeblajn nomojn oni traduku. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: El lingva vidpunkto, por esprimi la deziratan sencon oni uzu la formon "distinga", ne "distingigita". Amike, -Filozofo (diskuto) 04:15, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Filozofo pravas ke distingigita ne estas la plej bona traduko. Mi opinias ke ankaŭ distinga ne estas tia. La ideo estas ke per la medalo oni volas distingi la "servon", do mi tradukus kiel distingitadistinginda. Arbarulo (diskuto) 19:27, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kvankam en tiu diskuto nur estas unu klara verda "por"-bulo, la temo ŝajnas facile plenumebla. Mi ĵus ✔ faras la alinomigojn. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Postokaze, jen ankoraŭ plia "Por Por: -bulo". Aidas (diskuto) 07:38, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

{{Div col}},{{Div col end}} => {{Div kol}},{{Div kol fino}} aŭ, alternative, {{en kolumnoj}},{{en kolumnoj fino}} 2023 04 23[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo. -- sen subskribo

La ideo plaĉas. Al la proponitaj novaj nomoj mi volas proponi pluajn modifojn por iom malplipezigi ilin: {{kol}}, {{kolfino}} aŭ alternative {{kolumnoj}}, {{fino kolumnoj}}. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi vidas, ke {{kolumnoj}} estas alia afero. Mi pensas, ke la plej taŭga maniero esprimi la funkcion de la diskutataj ŝablonoj estas "aŭtomata diskolumnigo". Do, mi proponas {{diskolumnigi}}, {{ĉesi diskolumnigi}}. Arbarulo (diskuto) 16:54, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: trorapida purisma alinomado. Frue inventaru kolumnan ŝablonaron kaj detektu eblan redundon. Poste preferu simplajn nomojn iel "koleko" kaj "kolfino". Taylor 49 (diskuto) 12:12, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper Nabla🪰 07:20, 25 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Arkeologiaj lokoj en Reĝjo Kalabria => Arkeologiaj lokoj en Reĝo Kalabrja => Arkeologiaj situoj en Reggio Calabria 2023 04 24[redakti fonton]

Kialo: Mi estas denaska itala parolanto, kaj la nuna transliterumo aspektas por mi nekomprenebla kaj erara. — Super Nabla🪰 15:18, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi oni entute ne transliteru nomojn el lingvoj kiuj mem uzas latinajn literojn. Oni uzu la italan literumon. Ĉi-foje gravas des pli ĉar Reĝo Kalabria konfuzeblas kun la ordinara vorto reĝo. Arbarulo (diskuto) 19:30, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite. — Super Nabla🪰 12:16, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Arkeologiaj situoj en Reggio Calabria Taylor 49 (diskuto) 12:07, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper Nabla🪰 12:23, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Munshi Premchand => Premĉamd => Premchand 2023 04 28[redakti fonton]

Kialo: La honora titolo «Munŝi» ne gravas, kaj ne uzatas en la artikoloj pri Premĉand en la ceteraj lingvaj eldonoj de VP (krome, ekzistas eta risko ke ĝi povus esti konfuzota por la propra nomo); esperantigo. Notu: mi proponas la transliterumo kun litero M (-ĉamd, laŭ IAST) sed, kompreneble, ankaŭ la transliterumo kun litero N (-ĉand, laŭ Hunter) estus korekta. — Super Nabla🪰 12:35, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Prefere ĝi restu Premchand se tio estas la kutima latinigo en Barato. Sed la finaj literoj nepre restu nd, des pli se oni ŝanĝas la ch al ĉ - ne havas sencon Esperantigi unu literon kaj samtempe mal-Esperantigi alian. Arbarulo (diskuto) 20:07, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: konsentite. — Super Nabla🪰 08:26, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSuper nabla🪰 23:57, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Granda Salakva Lago => Granda Amara Lago 2023 04 29[redakti fonton]

Granda Amara Lago pli kongruas al la etimologia nomo, al la titolo de aliaj Vikipedioj kaj evitas konfuzon kun la ekzistanta Granda Sala Lago.

Ĉi-tie notindas, ke nur administrantoj povos alinomi. DidCORN (diskuto) 14:14, 29 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: En la lingvoj kiujn mi komprenas la titolo estas ĉiam plurala («Grandaj ...») — Super Nabla🪰 10:34, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La afero ne estas la nomo en la okcidentaj lingvoj (ĉiuj tradukoj el la angla), kiujn ni povas kompreni, sed kiu estas la nomo en la araba. Certe la signifo de amara ne estas same kiel de sala. Kaj certe mara salakvo estas en la lago. Ĉu iu povas certe kaj rekte traduki al-Buḥayrah al-Murra al-Kubrā ne tra okcidenta lingvo? Dum ne estos klara respondo, oni devus lasi la nunan titolon ĝis fakulo solvu la aferon.--kani (diskuto) 10:50, 16 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara, en la paragrafo de la angla Vikiedio pri etimologio estas notata, ke le araba titolo rilatas ĉu al "amara lago" ĉu al "morta lago", sed neniam al "salakva lago"; estas la kialo, laŭ kiu ĉiuj Vikipediaj uzas adjektivojn signifiantajn amara.DidCORN (diskuto) 12:41, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: .--DidCORN (diskuto) 10:29, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Malforte por Malforte por: Mi emas kredi la aserton (interalie asertita en la angla vikipedia teksto), ke la araba kaj ankaŭ aliaj nomoj estas tradukoj de la malnovgreka Πικραὶ Λίμναι (Pikraí Límnai), laŭvorte "amaraj lagoj", kiu plurajn jarcentojn estis la precipa lingvo en helenisma Egiptio, ne nur dum la ptolemea epoko, sed ankaŭ multajn jarcentojn poste sub la romianoj kaj la bizanca imperio. Kvankam mi mem ne havas ajnajn fontojn kiuj pruvus uzon de la malnovgreka Πικραὶ Λίμναι, tamen estas fakuloj pri la malnovgreka kaj la aserto ne longe restus en Vikipedio se ĝi klare estus mensogo. La malnovgreka nomo klare estas plurala: la finaĵoj aí kaj ai identas al nia finaĵo -aj, kaj pri la araba vorto البحيرة المرة الكبرى, transliterumita al-Buḥayrah al-Murra al-Kubrā, almenaŭ eblas sendube vidi ke ĝi konsistas el difinita artikolo al- (do "la", eĉ trifoje), kaj la vorteroj "granda" "amara" kaj "lago". Laŭ araba patrino de paciento, kiun mi demandis, ĝi singularas, la plurala formo estus البحيرات المرة الكبرى, kio pli-malpli devus esti al-Buḥayrat al-Murrat al-Kubrā (aŭ Kubrāa). Do sume la traduko Granda Amara Lago devus esti tute fidinda, almenaŭ pri la lastaj iom pli ol 2300 jaroj, kio kompreneble ne estas la tuta tempo de la egipta kulturo, sed almenaŭ estis la lasta dinastio kaj la sekvaj 2000 jaroj... Cetere vere estas du lagoj, granda kaj malgranda, kiuj sume havas apartan esperantan artikolon Amaraj Lagoj, kiun jam en januaro 2015‎ komencis Kani, jam tiam kun la adjektivo "amara" (!), nur tiam ankoraŭ ne en ĝusta pluralo (nur nun mi vidis ke ĝia pluraligo estas la sekva propono, sed tamen amuzis min ke Kani, kiu supre petis atendi ĝis venas fakulo, mem estis la fakulo kiu en januaro 2015 enkondukis la adjektivon "amara" ĉi-kontekste). Do vere sencas ke tiu ĉi tekso, kiu nur celas la grandan el la du lagoj, estu en singularo. Ĉu ĉiuj sufiĉe konvinkiĝis ke mi (aŭ ankaŭ Kani) povas alinomi la titolon? ThomasPusch (diskuto) 12:41, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Mi nun ŝovis la titolon kaj eblas fermi la temon. ThomasPusch (diskuto) 23:42, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Majo#Amara Lago

Kanaŭĝ => Kanoĝ => Kannauj 2023 04 29[redakti fonton]

Kialo: erara transliterumo. Se oni deziras esperantan skribsistemon la korekta titolo estu «Kanoĝ»; tamen mi memoras ke ni jam decidis ke la nomo restu «Kannauj». — Super Nabla🪰 07:44, 29 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Laŭ mi la latinigo neniam devis esti Esperantigita disde Kannauj. Ĉiaokaze la duobla nn, kiu laŭ la angla artikolo estas prononcata tiel, devas resti. Arbarulo (diskuto) 20:14, 8 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tiel aŭdis la originan prononcon, tial mi elektis la origine ne latinliteran loknomon Kanaŭĝ. Kannauj konvenas al la angloj. --Crosstor (diskuto) 08:20, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 05:14, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte por Malforte por: Neniu proponas ke ĝi devus esti "esperantigita", ankaŭ Crosstor ne - li nur proponis esperantan latinliterigon alternative al la internacia sistemo IAST, kiu fakte multe pli similas al angla ortografio (ekzemple ke la litero "j" reprezentas la sonon "ĝ") ol ke ĝi similus al la itala, esperanta, ni diru litova, finna, hungara aŭ hispana - sed ĝi estas la universitata normo. Tial laŭ mi estas bona kompromiso havi la titolon en IAST-maniero, meti alidirektilon kaj tuj en la unua frazo mencii esperantan latinliterigon, nur la demando estas ĉu la dua vokalo estas "o" aŭ "aŭ". Mi same kiel Crosstor aŭdas iun diftongon, laŭ mi povus esti "oŭ" aŭ "aŭ", kaj laŭ IAST mem klare estas औ = IAST au = IFA [aːu], kio en Esperanto tradukiĝas al "aŭ". Do laŭ la aŭtoritata literigo en IAST Crosstor pravas per sia propono de esperanta latinliterigo. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne esperantigis, ja tiam estus Kanoĝo, same mi ne faris literumadon, ĉar mi ne konas tiujn literojn. Simple mi elektis laŭ mia orelo, ĉar tie povas aŭdi, en aliaj urboj ankaŭ tiu ebleco mankas. --Crosstor (diskuto) 12:47, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes jes, kaj mi diris ke ankaŭ mi en aŭdas diftongon, do mi baze laŭdis vian bonan aŭdadon (kaj laŭ IAST mem klare estas औ = IAST au = IFA [aːu], kio en Esperanto tradukiĝas al "aŭ"). Ĉio en ordo {{{1}}}. ThomasPusch (diskuto) 23:45, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Por fini tiun temon, mi je tri poraj voĉoj reŝanĝas la artikolon de Kanaŭĝ al Kannauj, sed en la unua frazo mencias la esperantan prononcindikon "aŭ" proponitan de Crosstor, kiu laŭ IAST kaj IFA klare pli ĝustas ol "Kanoĝ". Kun la atentigo ke "nn" devas resti tio rezultas en esperanta prononcindiko "Kannaŭĝ". ThomasPusch (diskuto) 11:55, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Tamen, post reaŭdigo de la sondosiero Pri tiu ĉi sono aŭskulti mi neniel aŭdas duoblan "n", nur aŭdas ke la antaŭa vokalo estas tre malfortigita, sed doni informojn pri antaŭa vokalo ne estas la senco de esperantaj duoblaj konsonantoj. Tial mi retiras mian subtenon pri la atentigo ke "nn" devas resti, kaj en la paĝo notis pri esperanta prononcindiko [kanAŬĜ]. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]