Tolivudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tollywood)

Telugua kinematografio (ankaŭ nomata Tolivudo, angle Tollywood) estas granda industrio, produktanta filmojn en la telugua lingvo. La industrio baziĝas en la plej granda kaj plej dense loĝata subŝtato de Suda Barato, la kvina plej granda subŝtato de la lando — Andra-Pradeŝo.

Pli ol 200 filmoj estas produktataj de la telugua kinoindustrio ĉiujare, averaĝe publikigante tri novajn filmojn ĉiudimanĉe. Certe ne ĉiuj filmoj estas kvalitaj, ĉe la plejmulto estas diversaj mankoj, sed ankaŭ vere sukcesaj filmoj aperas regule. Loka filmo estas tiel populara en Andra-Pradeŝo, ke kvar lokaj televidaj kanaloj estas plene dediĉitaj al telugua kino.

Tolivudo estas la dua plej granda produktanto de filmoj en Barato post Bolivudo (hindia kinoindustrio).

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Megastar Chiranjeevi, Balakrishna, Akkineni Nagarjuna, Venkatesh, Mahesh Babu, Pawan Kalyan kaj aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold, Alison. (2000) “Pop Music and Audio-Cassette Technology: Southern Area – Film music”, The Garland Encyclopedia of World Music. Taylor & Francis. ISBN 978-0-8240-4946-1.