Kannauj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanaŭĝ)
Kannauj
hindie कन्नौज; urdue قنوج (IAST: Kannauj)
Urbo
Preĝejo Annapurna en Tirva, Kanoĝ.
Preĝejo Annapurna en Tirva, Kanoĝ.
Preĝejo Annapurna en Tirva, Kanoĝ.
setlejo [+]

Kromnomo: Barata ĉefurbo de parfumoj

Lando Barato
ŜtatoUtar-Pradeŝo
Distriktodistrikto Kannauj

Supermara alteco139 m
Koordinatoj27° 4′ N, 79° 55′ O (mapo)27.0779.92Koordinatoj: 27° 4′ N, 79° 55′ O (mapo)
Areo14,9 km² (1 490 ha) [+]
Loĝantaro84 862 [+] (1-a de marto 2011)

PublikoAlirebla por la publiko

HorzonoUTC+05:30
Poŝtkodo209725
Telefona antaŭkodo5694

Lingvojhindia, urdua

Kannauj (Utar-Pradeŝo)
Kannauj (Utar-Pradeŝo)
DEC
Lokigo de Utar-Pradeŝo en Barato
Situo en ŝtato Utar-Pradeŝo de Barato.

Kannauj (Barato)
Kannauj (Barato)
DEC
Situo en Barato.

Map
Kannauj
vdr

Kannauj (hindie कन्नौज Pri tiu ĉi sono aŭskulti, do en esperanta prononcindiko [kanAŬĜ]; urdue قنوج, ankaŭ literumata kun nur unu "n" Kanauj; iam konata en la angla kiel Cannodge), estas urbo, administra sidejo kaj municipoNagar Palika Pariŝad en la Distrikto Kannauj de la barata ŝtato Utar-Pradeŝo. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 84 862 loĝantoj sur areo de 14,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 695 loĝantoj/km².[1] La nomo de la urbo estas moderna formo de la klasika nomo Kanjakubĝa aŭ angle Kanyakubja[2] (urbo de ĝibulinoj). Ĝi estis konata ankaŭ kiel MahodajaMahodaya dum la epoko de Mihira Boja la 1-a. Kannauj estas antikva urbo, en pli fruaj tempoj ĉefurbo de la Imperio de la imperiestro Harŝa. Oni diras ke la Kanjakubĝaj brahmoj estas origine el Kannauj. La urbo estas konata pro la distilado de aromoj kaj estas merkata centro por tabako, parfumoj, kaj rozakvo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj la loka dialekto en:Bhojpuri language.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La plej alta eduko okazas en medicina kaj inĝeniera altlernejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]