Medalo de Distingigita Servo (Usona Armeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medalo de Distingigita Servo
medalo • militista honorigo
Lando Usono
Fondita en 2-a de januaro 1918
vdr

La Medalo de Distingigita Servo (angle Distinguished Service Medal, mallonge DSM) estas distingo de la Usona Armeo por soldatoj kiuj distingiĝis per bonega servo sub granda respondeco. La premio ankaŭ estis aljuĝita sub specialaj cirkonstancoj al aliaj homoj, kondiĉigitaj de ilia plejboneco dum milito kontraŭ malamiko de Usono.

La premio estis deklarita per prezidenta dekreto de la Prezidanto de Usono la 2-an de januaro 1918 kaj aprobita fare de la Kongreso la 9-an de julio 1918.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sur la fronto de la dekoracio estas la blazono de Usono en oro ĉirkaŭita de blua emajlo kun diametro de 1,5 coloj kaj sur ĝi estas gravurita en oro la anglalingva frazo "FOR DISTINGUISHED SERVICE MCMXVIII". Sur la dorso de la dekoracio estas loko por gravuri la nomon de la premiita persono. MCMXVIII reprezentas la jaron 1918 per romaj ciferoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]