Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Oktobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, oktobro 2023


Ne plu aktivaj (oktobro 2023)

La artikolo Infanaĝo restas malgranda kaj ĉio kion ĝi diras povus pli taŭge inkludiĝi en Infano. Vere estas malfacile ke ekzistu fakto pri infanaĝo, kiu ne estas fakto pri infanoj. Arbarulo (diskuto) 02:50, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Se preskaŭ ses dek lingvoj konsideras Infanaĝon kiel aparta temo, tio povas resti tia. Se la artikolo ne pliiĝis, la solvo estas pliigi ĝin. Ĉar estas tiom da alilingvaj versioj, la eblo fari tion grandas. Tio okazas ĉe miloj da artikoloj en Vikipedio. Forigi ilin ne estas la solvo.--kani (diskuto) 08:57, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Temoj de la artikoloj sekciĝas, tamen ili tute ne estas la samaj. VladimirPF (diskuto) 10:57, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi kiuj pensas ke la temoj estas malsamaj bonvolus klarigi, kio estas la malsamo? Ĉar nia nuna "Infanaĝo" aspektas al mi kvazaŭ malpli bona traktado de la sama temo kiel "Infano".
Pri la alilingvaj vikipedioj (kiuj ĉiukaze ne estas sekvindaj se ili agas malsaĝe), la afero ne tiel simplas. El la 58 kiuj havas intervikiojn ĉe Infanaĝo, ĉe 7 aŭ "Infanaĝo" aŭ "Infano" estas nur alidirektilo: la angla, hispana, portugala, germana, nederlanda, eŭska, kaj japana. Oni rimarku ke tiu listo inkludas kelkajn el la plej grandaj kaj plej bone prizorgataj vikipedioj. Aliaj 5 havas intervikion nur ĉe Infanaĝo, ne ĉe Infano: la judhispana, platgermana, mazandarana, marata, kaj hindia. Do faris konscian elekton havi nur unu artikolon tutcerte la 7 kun alidirektiloj, verŝajne ankaŭ la 5 kun nur "Infanaĝo", plus nesciebla nombro el la 110 vikipedioj kun nur "Infano", do sume 12-122 vikipedioj, kontraŭ maksimume 46 konscie elektintaj havi du artikolojn. Arbarulo (diskuto) 15:25, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ kaj ankoraŭ teknikan komenton Forte kontraŭ kaj ankoraŭ teknikan komenton Kara Arbarulo, hazarde mi hodiaŭ vidis la paĝon diskuto:infanaĝo kaj multvorte provis argumenti ke vere kunigo ne sencas. Nur poste, mi same hazarde vidis la diskutpaĝon de kani, pro via noto al li tie eksciis pri via propono antaŭ pli-malpli tago, kaj tiel povis alveni ĉi tien. Vi ŝparintus al mi multan argumentadon, se vi metintus la ŝablonon {{kunigu}} al ambaŭ artikoloj, kiel oni devas fari se oni proponas kunigon de du tekstoj. (Mi ne persone koleras, nur bedaŭras ke mi malŝparis tempon komenci saman temon en malsama loko, ĉar mi ne estis avertita...) Eblas legi mian argumentadon en la paĝo diskuto:infanaĝo, mi ne volas kopii ĉion ĉi-tien, ĉar multo jam estas dirita ĉi tie. "Pri la 46 malsaĝaj lingvoj konscie elektintaj havi du artikolojn", mi resumis tie: "Oni povas provi malfondi la vikidatuman eron d:q276258 pri "infanaĝo", konvinkante ĉiujn internacie ke vikidatuma ero d:q7569 "infano" plene sufiĉas. Sed mi garantias ke oni ne sukcesas konvinki ĉiujn ke tiel estus pli bone!" Sed pri la temo ĝenerale, mi simple samopinias kun kani kaj VladimirPF, ke "infano estas unu afero kaj infanaĝo alia", kaj se unu artikolo estas mallongeta, "la solvo estas pliigi ĝin". Kolege ThomasPusch (diskuto) 22:55, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi pentas, ke mi menciis la mallongecon de la artikolo, ĉar ŝajne tio estis miskomprenebla. Mi ne celis diri, ke mallongeco estas problemo, sed ke ĝi estas simptomo de problemo - t.e. mi supozis ke ĝi estas mallonga ĝuste ĉar aliaj redaktantoj, kiel mi, taksis ĝin superflua.
La kerna afero estis ĉu la temoj estas malsamaj. Ĝis nun nur ThomasPusch diris kian malsamon li vidas en ili, en la diskutpaĝo, "infanaĝo = sociologia priskribo de la cirkonstancoj, en kiuj en homaj socioj kreskas homaj infanoj." Tio ŝajnas al mi valida temo de artikolo, mi nur ne komprenas kial tia artikolo titoliĝu "Infanaĝo". (Alivorte demandite, kiel la sociologio de infanoj aparte rilatas al ilia aĝo?). Sed ĉar vi ĉiuj evidente faras ian tian distingon, mi rezignas pri la propono.
Dankon pro la atentigo pri ŝablonoj, ThomasPusch. Mi ja fariĝis malzorgema pri tio, supozante malverŝajne, ke iu interesata redaktanto hazarde rigardos la artikolon ĝuste dum la diskuto estos aktiva. Nu, jen malpruvo. Arbarulo (diskuto) 16:49, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
P.S. Mi vidas ke kelkaj el vi intertempe kontribuis al Infanaĝo. Tio estas bona. Sed la kontribuoj ne ŝajnas akordi kun la ideo ke ĝi estas "sociologia priskribo", nek doni alian difinon pli precizan ol la etimologia. Kio do? Kaj se oni ja celas sociologian alrigardon, kial ne alinomi al infansociologio (kiu jam estas ruĝa ligilo en Infano)? Ĉu tiuj kontribuoj sekvas unu el la alilingvaj vikipedioj?
Aŭ ĉu eble nia malsamopinieco vere koncernas Infano? Ĉar laŭ mia kompreno, infano estas nenio alia ol homo en difinita vivetapo, t.e. aĝo - tial mi kredas infanaĝon superflua koncepto por enciklopedio. Arbarulo (diskuto) 18:42, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite--kani (diskuto) 23:04, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

En Vikipedio (kaj eble eĉ en la cetero de Esperantujo), la skribaĵo kun streketo pli oftas. —Supernabla🪰🍃 23:54, 14 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--kani (diskuto) 00:19, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Hidrofila → ? 2023 10 16[redakti fonton]

Mi dubas ke adjektivo estas taŭga nomo por la artikolo. RG72 (diskuto) 04:53, 16 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolon necesas ne alinomigi, sed forigi: nek unu fonto estas en la artikolo. VladimirPF (diskuto) 07:51, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eble hidrofilaj molekulojSupernabla🪰 18:22, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Hidrofilo. Poste oni povos plialtigi la artikolon al nivelo de ĝermo kun fontoj.--kani (diskuto) 00:23, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSupernabla🪰 21:10, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Sama temo. LMO, la konservinda titolo estas Arkeologia kulturo (la alia iĝu alidirekto). —Supernabla🪰 22:51, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: VladimirPF (diskuto) 09:30, 19 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas, ke Arkeologiaj kulturoj malutilas kiel memstara artikolo. Leginte ĝin mi konstatis, ke ĝi vere temas pri Arkeologio ĝenerale, ne pri Arkeologia kulturo. Do laŭ mi oni kunigu la enhavon kun Arkeologio (se io estas konservinda), kaj poste, kiel vi proponis, alidirektu al arkeologia kulturo. Arbarulo (diskuto) 02:23, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 23:09, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi kredas, ke pli mallonga titolo estus pli praktika. En la itala la titolo de la paĝo estas nur «Prefiksoj» (it:Speciale:Prefissi). Jen titoloj en aliaj lingvoj. En la franca, la titolo estas nur «Indekso» (fr:Spécial:Index). En la germana k la angla, la titolo estas «Indekso de prefiksoj» (de:Spezial:Präfixindex, en:Special:prefixIndex). En la hispana, la titolo estas «paĝoj laŭ prefikso» (es:PáginasPorPrefijo). En la portugala, «Idekso por prefikso» (pt:Índice_por_prefixo). En la hindia, «Paĝoj laŭ prefikso» (hi:उपसर्ग अनुसार पृष्ठ). —Supernabla🪰 23:41, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite Mi retiras mian proponon —Supernabla🪰 21:09, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi suspektas, ke la transliterumo (el la nepala) eraras. —Supernabla🪰 23:53, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi opinias ke pli prava estas Pokĥara, tamen ne certas VladimirPF (diskuto) 08:40, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Google opinias Pokhara VladimirPF (diskuto) 08:43, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pokhara (la ne-Esperanta vorto). Mi persone ne ŝatas duon-Esperantigi nomojn. —Supernabla🪰 13:26, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ FariteSupernabla🪰 21:08, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kvankam festo estas unu el la signifo de la anglalingva party, mi opinias, ke la nuna nomo ne estas taŭga. Fakte la artikolon oni kreis laŭ alia nomo (rendevuo), laŭ mi ankaŭ netaŭga. Poste oni alinomis ĝin. Se nun oni alinomas al pli taŭga nomo, indos iom reredakti.--kani (diskuto) 00:17, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Miaopinie, la pli preciza laŭvorta traduko de la angla-lingva esprimo Boston tea party estas Bostona teo-festeno, kaj mi opinias, ke oni prefere konservu metaforecon de tia ĉi intence ironia esprimo: la tradicia angla-lingva nomo de tiu ĉi evento estas same metaforeca kaj konvencia, kaj ĝi estas konata en laŭvorta traduko en multaj aliaj lingvoj. Mi do proponas uzi la facile memoreblan tradician titolon Bostona teofesteno = Bostona teo-festeno. Amike, -Filozofo (diskuto) 01:43, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi opinias, ke pli taŭgas Bostona teofesteno. VladimirPF (diskuto) 06:03, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute opinias "festo"-n kaj "festeno"-n malĝustaj tradukoj eĉ en aliaj lingvoj. La anglalingva etenda artikolo pria tute ne parolas pri metaforo, kaj mi mem trovas nek metaforon nej tradicion. La vorto "party" signifas ankaŭ (politikan) partion, (procesan) partion, teamon, grupon, roton ktp. En la hispana, franca, germana, itala, oni ne mencias feston, sed jen oni konservas la originan nomon jen oni aludas al ribelo; ja en la portugala kaj aliaj lingvoj oni tradukas al festo. Ĉu indus neŭtrala decido, kia Bostona teaĵo, Bostona teokazaĵo aŭ io tia? Ĉiuokaze mi opinias ankaŭ, ke indos, ke la elektita decido estu klarigata en la redakto.--kani (diskuto) 17:13, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: : Karaj kani kaj kolegoj - Ŝajnas, ke mi trovis elegantan solvon, kiu verŝajne kontentigos ĉiujn: Ĉar oni apenaŭ povas elimini mencion de teo en la nomo de tiu evento (la angla esprimo "tea party" rektasence signifas socian eventon kun tetrinkado kaj rilata manĝado, kaj tiel oni sarkasme nomis la eventon, en kiu oni dronigis amason da teo kiel proteston kontraŭ maljusta impostado), oni bonŝance povas rekte traduki tion al Esperanto! La nomo de tia teo-rilata evento en Esperanto nomiĝas teumado, kaj tion oni povas tute rekte uzi dank' al la ekstrema elasteco de la sufikso -um-, konservante ĉiujn nuancojn, plursencecon, kaŝitan sarkasmon kaj intereson, kiun kaŭzas tia nomo, tre stranga por politika evento, kiam oni renkontas tian nomon unuafoje. Strange, ke tia ideo ne venis al mi antaŭe... Amike, -Filozofo (diskuto) 20:28, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bostona teumado.--kani (diskuto) 21:32, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ la vorto tefesto estas uzata. Mi kredas, ke unu el la ĉapitroj de La aventuroj de Alico en Mirlando havas la titolon "Freneza tefesto" en almenaŭ unu el la multaj tradukoj. Mi ankoraŭ ne havas opinion pri ĉi tiu artikolo. Lingvano (diskuto) 09:42, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bostona teumado. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:14, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bostona teumado.--Sergio (diskuto) 05:14, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Bostona teumadoSupernabla🪰 22:03, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Singer Kompanio -> Kompanio Singer 2023 10 25[redakti fonton]

La titolo Singer Kompanio estas gramatike erara. Ĝustaj estas Singer-KompanioKompanio Singer. —Supernabla🪰 19:43, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kompanio Singer. Tiel, per apozicio, kutime esperantiĝas nomoj de organizaĵoj garnitaj per propra nomo. La formo "Singer Kompanio" estas gramatike neakceptebla, kaj la formo "Singer-Kompanio" ne sidas nature en Esperanto. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:25, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Farita FariteSupernabla🪰 12:02, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Singer (kompanio), Singer (firmao)? Ĉefa vorto estas "Singer", "kompanio", "firmao" estas nur aldona ĝustigo kaj, laŭ mi, la ĝustiga vorto ne devas esti sur la unua loko. Kaj, se ĝi estas ĝustigo, do necesas ĝin meti inter krampojn. VladimirPF (diskuto) 06:13, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara VladimirPF - Bonvolu noti, ke tia apozicia modelo por la kombino klasvorto+nomo estas norma kaj plej kutima en Esperanto. La esprimo "Kompanio Singer" sekvas la saman modelon kiel "Lingvo Esperanto", "Doktoro Zamenhof", "Strato Baghy", "Hotelo Hilton", "Sinjoro Tadeo" ktp. Aliaj manieroj esprimi tion estas esceptaj, kutime kreiĝas pro tro hasta aŭ naiva esperantigo de alilingvaj esprimoj kaj plejparte ne bone sidas en Esperanto, kvankam eventuale ekzistas iom da kutimaj tradiciaĵoj (kiuj momente ne venas mian kapon). Amike, -Filozofo (diskuto) 22:11, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen ni parolas ne pri lingvo, sed pri enciklopedio. Mi nek unu foje aŭdis "kompanio Singer", sed ĉiam pri "Singer". Eĉ en la artikolo kompanio Singer oni nur 2 foje uzas "kompanio Singer" kaj 33 foje "Singer". Mi ne kontraŭas ĉiujn titolojn, mi nur esprimis mian opinion. Se oni ion decidos mi ne kontraŭbatalos. Tamen mi ne certas, ke kutimo ĉiam pravas.
ps: "Doktoro Zamenhof" kaj "Sinjoro Tadeo" estas maltaŭgaj esprimoj - tio estas propraj nomoj, kiuj havas propran esencon. Kiam oni diras "Doktoro Zamenhof" oni certe temas pri L. L. Zamenhof sed ne pri Adamo Zamenhof, kvankam ili ambaŭ estis doktoroj. Kaj kiam oni parolas en esperanto pri "Sinjoro Tadeo", plej certe oni temas pri lasta armita posedopreno en Litvo kaj malplej pri "Tadeo Soplica". VladimirPF (diskuto) 09:33, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi eniris la diskuton por atentigi pri la formo de la substantiva sintagmo... Parolante ĝenerale pri titol-elekto: Se ne ekzistas (kaj ne atendeblas) alitema artikolo "Singer", oni povas uzi ĝuste tian koncizan titolon ("Singer"), kiu interalie faciligos serĉadon. Alie, se tio ne eblas, oni povas uzi senambiguigan titolon "Singer (firmao)" aŭ, uzante la Fundamentan vorton "firmo", "Singer (firmo)". Amike, -Filozofo (diskuto) 15:59, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Favore Favore de Singer (la lasta propono de @Filozofo:). Nuntempe ne ekzistas aliaj signifoj de «Singer» en Esperanto, do la aldonaĵo «(firmao)» ne necesas. —Supernabla🪰 20:08, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ FariteSupernabla🪰 21:04, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la rusa retejo «Yandex» 2023 10 31[redakti fonton]

Mi proponas la jenajn alinomadojn. Kialo: gramatiko.

Supernabla🪰 13:07, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi opinias tion nenecesa kaj jen kial:
  1. Esperanto-gramatiko ne malpermesas nomi organizon per du vortoj, sen uzo de strekoj ks. Tiaj nomoj sonas iom strange ankaŭ en la rusa, sed stranga nomo ne estas modifenda laŭplaĉe, ja temas pri decido de ĝia kreinto kiun ni ne povas ŝanĝi. Kaj Yandex ne estas unika kazo, ekzemple ĉiuj subfirmaoj de Gazpromo havas nomojn el tri elementoj disigitajn per spacoj, kie la unua elemento markas apartenon al Gazpromo, la dua indikas sferon kaj la tria — situon, ekzemple "Gazprom transgaz Jekaterinburg" estas subfirmao de Gazpromo kiu okupiĝas pri transportado de gaso en areo ĉirkaŭ Jekaterinburgo.
  2. Verkante tiujn ĉi artikolojn mi decidis esperantigi nur nomojn, origine ruslingvajn (Яндекс Почта => Yandex Poŝto) dum tiujn origine anglalingvajn lasi sentraduke (Yandex Pay, Yandex Market ks), ĉar tio estas ĝenerala regulo de nia vikio (The New York Times ne iĝis La Nov-Jorkaj Tempoj) RG72 (diskuto) 03:57, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: A: Mi ne havas fortan opinion pri tio ĉi, tamen la nunaj formoj estas stumbligaj plur-rilate: (1) ili ne aperas en la origina formo (kiu uzas cirilan alfabeton); (2) ili ne estas plenaj aŭ partaj esperantigoj en la kutima senco, ĉar la parto "Yandex" estas ĥimera vorto, kiu estas nek origina, nek esperantigo; (3) tio, ke la dua parto de la titoloj estas esperantigita, fakte igas la aferon pli konfuza, ĉar tiaspeca apozicio estas tute fremda al Esperanto (kiel estis klarigite en najbara diskuto). -Filozofo (diskuto) 00:10, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: B: Kion do fari? Unu solvo, kiu venas mian kapon, estas uzi pli aŭtentikan neesperantigitan nomon kaj meti la esperantigitan funkcio-nomon en parentezoj, ekzemple, "Яндекс Такси (taksio-servo)", "Yandex Taxi (taksio-servo)" aŭ simile. Alia eblo estas plene esperantigi la titolon kaj prezenti originan nomon (diverslingve kaj diversforme, se necesas. Ekzemple, Jandeks-taksio kun referenco al la artikolo Yandex, kie aperos esperantigita formo Jandekso -- tio estas prudenta por la nomo de firmo/varmarko uzata en tiom multaj artikoloj kaj ne estas pli stranga ol esperantigado de similsonaj UniksoLinukso (kies originaj formoj estas almenaŭ latinliteraj kaj certe pli rekoneblaj). Tio solvos la problemojn pri gramatika akcepteblo, prononcado kaj pluderivado. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:10, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ĝenerale subtenas esperantigon de propraj nomoj, ĉar por mi William Auld estas mikso de neekzistanta litero kaj iu "Auldo" - mi opinias, ke ĉinoj kaj araboj ankaŭ ne komprenas "Auldo" estas "Old". Sed solvi la problemon necesas ekster kadroj de ĉi diskuto. VladimirPF (diskuto) 08:59, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: por pridisputi necesas rigardi al praktiko de E-vikio: jen estas Kategorio:Google en kiu estas
Mi opinias, ke ĝenerale nuna stato de titolado de Yandex servoj estas korekta. Aŭ necesas alinomigi (krom googlaĵojn) Microsoft Excel (kaj la tutan familion de microsoftaĵoj) kaj aliajn similajn titolojn de artikoloj. VladimirPF (diskuto) 08:43, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara - Originaj (netradukitaj) anglalingvaj nomoj en via listo estas en ordo. Tamen la titolo "Guglo Stratvidaĵo" atencas normojn de Esperanta gramatiko (vidu ĉi-supre). Vi ja ne skribus "Brazilo Parlamento", ĉu? Tamen kaj la netradukita "Google street view", kaj plene esperantigita "Gugla stratvidaĵo" estus lingve senproblemaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 16:06, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi subtenas esperantigon de titoloj de artikoloj. Kaj la aron de artikolaj titoloj mi prezentis por rimomorigi al cxiuj, ke la problemo rilatas ne nur al Jandeksaj servoj. VladimirPF (diskuto) 07:13, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi iom komprenigu la aferon, eble neklaran por ne-rusparolantoj.

  1. Yandex estas origine angla nomo kreita per kombino de yet another indexer. Ĝi estis skribata angle krom la unua litero, do Яndex dum kelkaj jaroj, post kio oni modifis la skribon konforme al preferoj de ruslingva uzantaro. Tamen la vorto plu restas fremda en la rusa, ĝi ne formis derivaĵojn, do ne ekzistas jandeksa, jandekse, jandeksi.
  2. Kombino de du vortoj apartigitaj per spaco estas uzata kiel nomo de servoj aŭ kompanioj en Rusio dum lastaj jardekoj kaj venis el Usono kaj Eŭropo kun komerca edukado (MBA). RG72 (diskuto) 15:11, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Same Kontraŭ Kontraŭ: Klaras ke du normalaj esperantaj substantivoj kutime estu ligataj per ligostreketo, krom ke unu aŭ du estas propraj nomoj aŭ simile. Sed certe ni ĉiuj konsentas ke "Yandex" ne estas "normala esperanta substantivo" kun sia "Y" kaj sia "x", sed origine angla. Se temus pri esperantlingve amplekse uzata kaj priparolata servaro, pri kiu en la esperanta gazetaro kaj esperantaj notoj de sociaj retejoj delonge kutimiĝis plena esperantigo (kiel "Guglo" aŭ "Vindozo"), do Jandekso, tiam estus komplete alia situacio, sed certe ni same ĉiuj konsentas ke ne estas la senco de Vikipedio enkonduki kaj reklami tiajn esperantigojn kiujn ĝis nun neniu uzas, sed nur observi la ĝeneralan lingvouzon (kvankam ĝustas ke foje malfacilas pruvi tiun lingvouzon, ĉar pri multaj temoj la guglo-serĉilo ne trovas multajn esperantajn retejojn ekster vikipedio). Do, dum "Yandex" estas anglalingva nomo, kaj dum kiam en Esperantujo ne vaste akceptiĝis kaj uziĝas plena esperantigo "Jandekso", post anglalingva nomo "Yandex" ne necesas ligostreketo (kaj maldezirindas, ĉar tio kreas unu vorton kiu parte estas esperanta kaj parte fremdlingva, kiel la tute neebla monstra vorto "schwarzenbergidoj" de Petr T. en ekzemple la teksto Olešník). ThomasPusch (diskuto) 16:51, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: El tio sekvas, kara Filozofo, ke la servo angle nomata Google Street View en esperanta formo Guglo Stratvidaĵo lime tolereblas, se oni konsideras la vorton "Goglo" propra nomo, kaj konsideras la tuton propra nomo de komerca servo. Sed vi pravas ke la esperantigo "Gugla stratvidaĵo" estas pli bela kaj estas pli ol nur lime tolerebla. Ĉar estis mi mem, kiu proponis ŝanĝon de "ne tiom esperanta" titolo Google Street View al esperanta formo Guglo Stratvidaĵo, mi proponas ke mi plu ŝanĝu ĝin al "Gugla stratvidaĵo" - se oni toleras tion, ĉar mi jes multfoje aŭdis ambaŭ esperantajn formojn en parolaj interparoloj, sed mi tamen ne havas skriban referencon el la esperanta gazetaro pri uzo de tiu formo ĉe-mane. ThomasPusch (diskuto) 16:51, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
"Guglo Stratvidaĵo" estas gramatike erara. "Gugla Stratvido" estus en ordo. "Yandex Disko" estas ankoraŭ pli misa. Se oni pretendas, ke "Yandex" devas konservi sian barbaran, ne-esperantan formon, tiam pli gramatika transformo esus "Disko Yandex", "Mapoj Yandex" ktp. Cetere la originala formo entenas punkton, kvazaŭ esprimo el programlingvo: Yandex.Disk (Ru: Яндекс.Диск)-- Sergio (diskuto) 04:32, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 21:54, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]