Adamo Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Adamo Zamenhof
Adam Zamenhof.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de junio 1888 (1888-06-11)
en Varsovio, Kongresa Pollando, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 29-an de januaro 1940 (1940-01-29) (51-jara)
en Palmiry
Ŝtataneco Pollando
Profesio okulkuracisto, esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Esperantisto numero 5797
Familianoj
Edz(in)o

Wanda Zamenhof

Infano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Patro L. L. Zamenhof
Patrino Klara Zamenhof
Frat(in)oj Lidja Zamenhof, Zofia Zamenhof
v  d  r
Information icon.svg
Adamo Zamenhof (de maldekstro) kun sia patro Ludoviko Zamenhof dum la 9a Universala Kongreso de Esperanto, Berno 1913

Adamo Zamenhof (naskiĝis la 11-an de junio 1888, mortis la 29-an de januaro 1940 en Palmiry) estis filo de Klara kaj L. L. Zamenhof, frato de Lidia kaj Zofia, patro de Louis-Christophe.

Adam Zamenhof estis ĉefkuracisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Li multe verkis pri sia specialiĝo.

La 1-an de oktobro 1939 estis arestita kaj sendita al Palmiry, kie la 29-an de januaro 1940 estis mortpafita.

Sur la foto de maldekstro: Wanda Zamenhof, Adamo Zamenhof kaj la unua de dekstro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (ilia filo), ĉ. 1935