Yandex Pay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yandex Pay
Fondodato 10-an de marto 2021
Fondoloko Moskvo, Rusio
Kompanio Yandex
Eldonado de kartoj ne
Retejo pay.yandex.ru
vdr

Yandex Pay estas la rusia elektronika pagsistemo, lanĉita de la korporacio Yandex la 10-an de marto 2021[1].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La sistemo ebligas ligi bankokartojn al konto en Yandex, post kio oni povas pagi per ili aĉetojn en Interreto, elektante la karton laŭplaĉe. Informoj de la bankokartoj kaj personaj datumoj (nomo, adreso ktp), necesaj por la mendo kaj pago, estas stokataj en Yandex en ĉifrita formo, do ne necesos konservi datumojn en pluraj retejoj — dum la pago ili aŭtomate estos prenitaj el Yandex[2]. Ĝis 3% de la pagitaj sumoj revenas forme de poentoj, uzeblaj en pluraj servoj de Yandex. La premiaj poentoj de respektivaj bankoj kaj kartoj venas kiel kutime[1].

La pago eblas nur en Interreto kaj nur en vendejoj, kiuj uzas la servon kaj afiŝis ĝian butonon kiel pageblecon. Eblas pagi per kartoj MasterCard, Visa kaj Mir[3]. Oni diris ke estonte eblos pagi ankaŭ ekster Interreto[4].

Eblas pagi la aĉeton poparte danke al integrado de la servo Yandex Split. La unua pago estas prenata tuj, la tri aliaj sekvas en egalaj sumoj kun intervalo je du semajnoj. La vendejo ricevas la tutan sumon tuj, pagante pro tio procentaĵon al Yandex. La aĉetanto mem pagas nenion krom normala prezo egala por ĉiuj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Яндекс запустил сервис для оплаты покупок Yandex Pay (ruse). Yandex (2021-03-10). Arkivita el la originalo je 2022-04-23. Alirita 2022-05-19.
  2. Yandex Pay упростил онлайн-покупки. Yandex (2021-09-30). Arkivita el la originalo je 2021-11-21. Alirita 2022-05-19.
  3. AndroidInsider.ru (2022-03-31) Что такое Yandex Pay и как им пользоваться (ruse). Yandex Dzen. Arkivita el la originalo je 2022-03-31. Alirita 2022-05-19.
  4. Евгений Калюков (2021-03-10) «Яндекс» объявил о запуске платежного сервиса Yandex Pay (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2022-04-02. Alirita 2022-05-19.
  5. Yandex Pay добавил в платёжное решение для магазинов оплату по частям (ruse). Yandex (2022-04-14). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]