Alisa (virtuala asistanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alisa
ruse Алиса
Operaciumo Microsoft Windows, Android, iOS
Programlingvo C++
Lingvo(j) ruse, turke
Evoluigstato en evoluo
Programtipo virtuala asistanto
Retejo yandex.ru/alice
Standardoj C++
vdr

Alisa (ruse Алиса) estas virtuala asistanto de la rusia konzerno Yandex, lanĉita la 10-an de oktobro 2017. Ŝi parolas la rusan kaj turkan kaj uzeblas en pluraj aplikaĵoj de Yandex.

Historio[redakti | redakti fonton]

2017[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 2017 Alisa aperis en la testa versio de Yandex Retumilo[1].

La 21-an de septembro prezidanto Vladimir Putin vizitis la ĉefsidejon de Yandex kaj konatiĝis kun Alisa, ankoraŭ ne lanĉita oficiale. Li demandis: "Ĉu oni ne mistraktas vin ĉi tie?" Alisa respondis: "Okej, mi konsideros". Al la demando de Putin "Kiel vi fartas?" Alisa respondis ke ŝi rigardas fotojn de katoj en Yandex kiuj estas la plej bona afero en la mondo kaj esprimis esperon ke ankaŭ ŝia kunparolanto fartas bone[2].

Alisa estis lanĉita la 10-an de oktobro kaj iĝis la unua virtuala asistanto kiu ne limiĝas je aro de preparitaj respondoj. Ŝi povas subteni konversacion, kompreni nekompletajn frazojn, serĉi informojn en Interreto kaj uzi la aliajn servojn de Yandex. Tiel por trovi kafejon apude ne necesas skribi en serĉilo "strato N kafejo", sufiĉas simple demandi "Alisa, kie apude oni povas trinki kafon" kaj Alisa difinos situon de la demandinto, trovos apudan kafejon en Yandex Manlibroj kaj proponos itineron en Yandex Mapoj. Danke al artefarita neŭra reto (ANR) Alisa konstante lernas kaj perfektiĝas. Testilo Word error rate konkludis ke Alisa rekonas la homan voĉon kun precizeco komparebla kun tiu homa[3].

La voĉrekono kaj voĉsintezo okazas surbaze de la parolteknologio Yandex SpeechKit. Ŝi parolas per la voĉo de aktorino Tatjana Ŝitova, konata kiel dublantino de Scarlett Johansson en la ruse voĉigitaj filmoj. Per ŝia voĉo parolas ankaŭ la operaciumo Samanta en la ruslingva versio de la filmo Ŝi de Spike Jonze[3].

2018[redakti | redakti fonton]

La 13-an de marto 2018 komenciĝis malfermita beta-testado de la platformo Yandex Dialogoj, helpe de kiu iu ajn kodisto povis instrui al Alisa novajn scipovojn[4].

La 15-an de marto Alisa aperis en Yandex Retumilo por Vindozo, kiu iĝis la unua retumilo kun virtuala asistanto[5].

La 4-an de majo Alisa aperis en Yandex Navigilo — ŝi kreas itineron, serĉas plej proksiman benzinstacion aŭ parkumejon, respondas al demandoj, ludas, sugestas la vojon ktp. Antaŭe la navigilo estis komprenanta nur limigitan nombron de frazoj[6].

La 29-an de majo Alisa akiris kapablojn rekoni bildojn kaj melodiojn. Ŝi komprenas kio estas bildigita, ekzemple modelon kaj markon de la aŭto, rason de hundo aŭ kato, artaĵon, konstruaĵon, proponos traduki tekston per Yandex Tradukilo aŭ serĉi similan varon per Yandex Market. Ŝi rekonas muzikon kaj kantiston danke al teknologio de Yandex Muziko[7].

La 29-an de aŭgusto rusia kompanio Elari kune kun Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon Elari KidPhone 3G kun Alisa. La dezajnistoj konsideris specifaĵojn de la infana parolo. En la aparato funkcias filtrilo, kiu enlasas nur porinfanan enhavon. Danke al ena videokamerao KidPhone 3G eblos telefoni ne nur voĉe, sed ankaŭ kun bildoj. Haveblas ankaŭ bazaj funkcioj de la saĝhorloĝoj: GPS-spurilo, kiu ebligas al la gepatroj spuri trovlokon de la bebo, SOS-butono kaj reĝimo "Ĉe lecionoj", kiu haltigas ĉiujn funkciojn krom SOS, GPS kaj horloĝo[8].

La 2-an de septembro oni raportis pri planoj de Alisa lerni la belorusan, ukrainan, kazaĥan kaj poste aliajn lingvojn de eks-sovetiaj respublikoj[9].

La 19-an de novembro estis prezentitaj fabeloj, registritaj de rusiaj steluloj kaj aŭdigeblaj de Alisa laŭpete[10].

La 19-an de novembro estis prezentitaj kompaktaj aparatoj de IRBIS A kaj DEXP Smartbox, kreitaj surbaze de la platformo Yandex.IO kaj kun integrita Alisa[11].

2019[redakti | redakti fonton]

La 19-an de aprilo 2019 Alisa ekfunkciis en inteligenta aŭdigilo LG XBOOM AI ThinQ WK7Y[12].

La 23-an de majo estis prezentita inteligenta hejmo de Yandex, regata de Alisa, kiu manipulis dekojn da aparatoj de Philips, Redmond, Rubetek, Samsung, Xiaomi aŭ Yandex[13].

La 11-an de junio Alisa lernis fari ripetajn aĉetojn en retvendejo Beru — sufiĉas nomi necesan varon kaj mendi ĝin "kiel kutime" (ruse как обычно), post kio Alisa aranĝas la mendon kiun restas nur konfirmi. Tio estas la unua retvendejo kie eblas uzi Alisa. Antaŭe jam eblis serĉi varojn kun ŝia helpo[14].

La 27-an de junio oni raportis ke kodistoj rajtas alŝuti al Alisa proprajn sonregistraĵojn uzotajn kiel respondoj al la uzantoj. La alŝuto okazas per platformo Yandex Dialogoj. La registraĵo devas esti ne pli ol du minutojn longa. Sume eblas alŝuti ĝis 1 Gb[15].

La 23-an de septembro oni raportis ke Alisa eklernis rekoni parolanton laŭ voĉo por kio necesas diri al ŝi "Alisa, ekmemoru mian voĉon" (ruse Алиса, запомни мой голос) aŭ "Ni interkonatiĝu" (ruse Давай познакомимся). La rekonitan personon Alisa alparolos per nomo, memoros liajn muzikajn preferojn. Oni diris ke en testa versio ŝi povas rekoni nur unu homon, sed poste aperos ebleco rekoni plurajn personojn[16].

La 6-an de novembro Alisa ekparolis en la turka, kiu iĝis la unua eksterlanda lingvo parolata de ŝi. Ĝi estas uzata ankaŭ en la turka versio de Yandex Navigilo. Alisa parolas per la voĉo de profesia voĉaktorino Selyay Taşdoğen, kiu aŭdeblas interalie en la televidserio Muhteşem Yüzyıl[17].

2020[redakti | redakti fonton]

La 21-an de januaro 2020 inteligentaj aŭdigiloj kun Alesa lernis voki taksion kaj informi pri ĝia alveno[18].

La 10-an de februaro en inteligenta kamerao de Alisa aperis eblecoj skani dokumentojn kaj voĉlegi tekston de sur la foto, pliboniĝis rekonado de la vestoj. Tio utilas se la teksto estas je tre etaj literoj aŭ bezonas tradukon, aŭ se necesas serĉi vestojn en Yandex Market[19].

La 19-an de februaro en inteligentaj aŭdigiloj kun Alisa aperis infana parolekzercilo "Facilas diri" (ruse Легко сказать) per kiu infanoj povas ekzerci elparoladon de komplikaj sonoj kun amuzaj personoj, kiuj kantas kaj taskigas la infanojn elparoli ion kaj tion. La ekzercilo celas la infanojn 5 ĝis 7 jarojn aĝajn kaj sonojn з, ц, ш, ч, р, л[20].

La 11-an de marto Alisa komencis voĉlegi tekstojn en Yandex Retumilo, origine nur en la rusa, en aparatoj surbaze de Android kaj komputiloj kun Vindozo[21].

La 16-an de aprilo aperis personigita matena prezentaĵo de Alisa, lanĉebla laŭpete kaj konsistanta el muziko, novaĵoj, interesaj historioj kaj utilaj informoj kolektitaj laŭe al la preferoj de la uzanto[22].

La 2-an de junio Alisa lernis fari bildojn laŭpete, elŝuteblajn en bona kvalito[23].

La 9-an de junio Alisa aperis en aŭdigiloj JBL, kiuj iĝis regeblaj per voĉo[24].

La 19-an de novembro Alisa aperis en televidiloj surbaze de Yandex-platformo. Ŝi konas nomojn de pluraj televidkanaloj, povas transiri de unu al alia, serĉi filmojn, inkluzive en Yandex Video, Kinopoisk kaj YouTube, montri priskribon de la filmo, proponi kelkajn filmojn elektitajn laŭ petita kriterio. Samtempe ŝi realigas ĉiujn aliajn funkciojn rilatajn al serĉado en Interreto, konsultado, regado de inteligenta hejmo por kio ne necesas haltigi la spektadon[25].

2021[redakti | redakti fonton]

Ĝis marto 2021 estis venditaj 1,3 milionoj da aparatoj kun Alisa[26].

La 6-an de julio estis prezentita versio Light de Yandex Stacio, en kiu estas integrita Alisa. Karakteroj de Alisa varias depende de unu el 6 elekteblaj koloroj de la stacio: turkisa por trankvilaj romantikuloj, ruĝa por aŭdacaj kuraĝuloj, roza por revuloj ktp[27].

En oktobro 2021 aperis ebleco peti Alisa montri QR-kodon pri Kovim-vakcinado. Ricevinte tian peton ŝi proponas eniri retejon Gosuslugi, post kio ŝi konservas la informon kaj laŭpete montras ĝin. Yandex atentigis ke ĝi konservas ne la kodon mem, sed nur ĉifritan ligilon al ĝi[28].

La 25-an de oktobro Alisa ekfunkciis en Yandex Mapoj[29].

En novembro 2021 ekfunkciis scipovo ebliganta al Alisa kolekti plendojn pri la ŝtataj servoj. Ili estas sendataj al la sistemo "Incidento-administrado" (ruse Инцидент менеджмент), de kie ili aŭtomate sekvas al respektiva institucio kiu devas respondi. Plendi eblas per iu ajn aparato aŭ aplikaĵo kun Alisa[30].

La 19-an de novembro Alisa lernis voĉigi librojn el Legilo (ruse Читалка) de Yandex Retumilo: necesas nur diri "Alisa, malfermu la legilon" (ruse Алиса, открой Читалку), elekti verkon kaj premi signon de kapaŭskultiloj. Alisa legos la tekston ekde loko, kie haltis la homo. Ŝi povos legi libron ankaŭ por endormigota infano. La uzanto povas elekti rapidecon de legado kaj viran aŭ inan voĉon[31].

La 8-an de decembro Alisa lernis flustri responde al flustra alparolo kio konvenas se apude iu dormas aŭ okazas kunsido ks. Tiucele ŝi lernis unue distingi spektron de la sonoj de normala kaj flustra paroloj. Poste ŝi lernis distingi la flustradon kaj siblan voĉon, kies sonspektroj proksimas. Fine oni registris flustradon de Tatjana Ŝitova kaj per ANR lernigis Alisa paroli tiel[32].

La 17-an de decembro Alisa lernis telefonvoki el aplikaĵoj Yandex Retumilo kaj Yandex Mapoj. Oni povas voĉe peti ŝin telefoni al iu el la listo de kontaktoj, voki ambulancon ktp. Se en la listo estas du samnomaj kontaktoj Alisa demandos kiun voki nun, same se la kontakto havas kelkajn telefonnumerojn. Ŝi rekonas nomojn skribitajn ruse kaj latinlitere. Oni povas laŭplaĉe (mal)permesi al Alisa aliron al la kontaktoj[33].

2022[redakti | redakti fonton]

La 17-an de februaro 2022 Alisa lernis serĉi plej oportunajn prezojn de la varoj en retvendejoj kaj prezenti ilin je unu loko forme de slipo aŭtomate aktualiĝonta kelkfoje tage[34].

La 18-an de marto aperis movtelefona aplikaĵo "Hejmo kun Alisa" (ruse Дом с Алисой), kiu ebligas per voĉo regi plurajn aparatojn — manipuli ilin kaj uzi en scenaroj. Ekzemple oni povas krei scenaron, laŭ kiu reage al frazo "Alisa, vekiĝu" la sistemo ŝaltos radion, bolilon kaj lumon en banejo. Ĉiujn instalaĵojn eblas regi ankaŭ distance, ekzemple ŝalti hejtadon aŭ klimatizadon antaŭ reveno hejmen. La aplikaĵo estas senpaga kaj funkcias en saĝtelefonoj surbaze de iOS kaj Android[35].

La 19-an de majo Yandex anoncis ke partoprenintoj de la tutlanda reta olimpiko de Yandex Lernolibro pri informadiko kreis 275 novajn scipovojn por Alisa, el kiuj 199 estis aprobitaj kaj eniris ĝian katologon[36].

En decembro 2022 Alisa aperis sur la ĉefa paĝo de Yandex, aktivigebla per klako[37].

2023[redakti | redakti fonton]

La 17-an de majo 2023 en Alisa ekfunkciis artefarita neŭroreto de la nova generacio YandexGPT (YaGPT), ebliganta verki tekstojn kaj proponi ideojn. Por aktivigi la opcion necesas diri "Alisa, ni elpensu!" (ruse Алиса, давай придумаем!), post kio eblas taskigi ĝin. Malsame ol la antaŭaj modeloj, YandexGPT estis instruita surbaze de kelkcent mil enhavriĉaj kaj bone verkitaj respondoj[38].

Teknologio[redakti | redakti fonton]

Semantiko[redakti | redakti fonton]

Post kiam uzanto diris ion, la frazo transformiĝas je teksto kaj sekvas al klasifikilo de intencoj, kies tasko estas difini intencon de la uzanto. Ekzemple la uzanto demandas: "Alisa, kio pri vetero morgaŭ?" kaj la klasifikilo konkludas ke li deziras ekscii veterprognozon. Ĉiu intenco havas modelon nomatan semantika kradvortilo, kies tasko estas analizi la frazon kaj transformi la ĉerpitajn informojn je strukturita prezentaĵo aŭ kadro. Ĉi-foje la kradvortilo konkludas ke "morgaŭ" estas "hodiaŭ + 1 tago", sed ĝi ne scias pri kiu loko temas. La informoj sekvas al dialoga manaĝero, kiu konas kuntekston de la dialogo. Ĉi-foje ĝi povas surbaze de loktrovo de la uzanto difini ke temas pri Moskvo kaj konsulti API pri vetero sekvan tagon en Moskvo, poste generi tekston kun ĝia priskribo kaj sendi ĝin al voĉsintezilo[39].

La dialoga manaĝero konsistas el agordoj, scenaroj kaj reguloj; ĝi evoluas per ili, ne per maŝinlernado. Uzanto parolante kvazaŭ plenigas virtualan formularon, kio ebligas kompreni kaj kontentigi liajn bezonojn. Ĝi funkcias surbaze de Python, uzante ŝablonigilon Jinja2 al kiu estis aldonitaj lingvistikaj iloj ebligintaj modifi vortojn laŭ bezonoj kaj gramatikaj reguloj, altigante variecon de la parolo de Alisa[39].

La klasifikilo de intencoj estas bazita sur plej proksimaj najbaroj en ekzerca datumbazo. Danke al tio se aperis novaj frazoj ne necesas adapti la tutan modelon, sufiĉas doni plej multe da ekzemploj de tiuj ĉi novaj frazoj[39].

La semantika kradvortilo funkcias surbaze de dudirektitaj LSTM kun attention, kaj state-of-the-art por kradvortigado. Por kreado de hipotezoj estas uzata N-best, ĉar foje necesas ne la plej probabla hipotezo sed tiu kongrua kun kunteksto el la dialoga manaĝero, kiu havas prioritaton[39].

Por trakti anaforojn estas uzataj du sistemoj. Ĝenerala supozado uzas iujn ajn frazojn, serĉante uzitan pronomon en antaŭaj frazoj kaj provante uzi ĝin ĉi-foje. Plenigado de formularoj analizas intencojn kaj ekzemple se ĝi vidas geografian objekton en antaŭa frazo kaj malplenan sekcion por ĝi en kuranta frazo, ĝi lokas ĝin tien, speciale se oni venis de la unua frazo al la dua per vorto "kien". Iuj intencoj estas traktataj per unu sistemo, aliaj per ambaŭ[39].

Elipsoj estas traktataj kiel apartaj intencoj. Ekzemple intenco get_weather instruita surbaze de frazoj "rakontu pri vetero" kaj "kia estas vetero hodiaŭ" havas intencon-parulon get_weather_ellipsis, kiu konas diversajn konkretigilojn rilatajn al vetero kiel "kaj por morgaŭ", "kio dimanĉe" ks. En la klasifikilo de intencoj, la elipsaj intencoj egale konkuras kun siaj patro-intencoj. Do se diri "kio pri Moskvo?" la klasifikilo de intencoj diros ke kun probableco 0,5 temas pri konkretigilo rilata al intenco "vetero" kaj kun la sama probableco temas pri intenco "serĉado de organizoj". La dialoga interpretilo retaksos iliajn poentojn, donitajn de la klasifikilo, konsiderante la aktualan dialogon kaj faros la definitivan konkludon. Tio ebligas al la sistemo lerni kaj uzi la elipsojn sen havi kuntekston — sufiĉas kolekti ekzemplojn de elipsaj frazoj[39].

La parolilo funkcias surbaze de artefarita neŭra reto (ANR) kaj uzas du klasifikilojn. Se la klasifikilo de intencoj ne povas kun certeco difini la intencon, la binara klasifikilo demandas ĉu temas pri serĉopeto aŭ ne. Se la respondo estas jesa, ĝi sendas al retserĉilo, se nea — la parolilo ricevas kuntekston de la dialogo kaj generas konvenan respondon. La parolilo estas DSSM-simila (angle Deep Structured Semantic Model) ANR kun du kodilo-turoj, unu el kiuj kodas la aktualan kuntekston de la dialogo, alia kodas eventualan respondon. Formiĝas du enkorpigo-vektoroj por respondo kaj kunteksto kaj ANR lernas fari kosinusan distancon inter ili depende de konveneco de la respondo en la aktuala kunteksto[39].

Voĉo[redakti | redakti fonton]

En 2016, kiam komenciĝis la kreado de Alisa, oni alfrontis elekton inter du aliroj. Kadre de la neŭroparametra aliro taskojn de voĉkodilo plenumas komplika neŭroreta modelo. Sed oni rifuzis ĝin, ĉar generado de unu sekundo de la parolo daŭris ĝis 5 minutoj dum necesis malpli ol unu sekundo. Do oni elektis la kunkroĉan sintezon, kiu kreas frazojn el etaj fragmentoj de la natura parolo. Unue oni estis sintezantaj per neŭroreta teknologio parolon kiu servis kiel referenco laŭ enhavo. Poste alia neŭroreto plukis el registritaj fragmentoj de la natura parolo tiujn konvenajn por krei frazon proksiman al frazo generita de la neŭroreta teknologio. Ĉe tio estis uzataj du ŝlosilaj indicoj: laŭceleco (angle target-cost), do grado de kongrueco de la trovita fragmento al hipotezo (la generita fragmento) kaj proksimeco (angle join-cost), do kiom la du trovitaj najbaraj fragmentoj kongruas unu al alia. Necesis elekti varianton kun minimumaj indicoj por ambaŭ parametroj. Laŭcelecon oni kalkulis helpe de neŭroreto surbaze de Reto de Profunda Simileco (angle Deep Similarity Network) kaj por proksimeco oni kalkulis distancon ĝis hipotezo, generita de la neŭroparametra sistemo. Sumo de ambaŭ parametroj estis optimumigata per dinamika programado. Simila aliro estis uzata dum kreado de Siri 2.0[40].

Somere 2019 ekfunkciis solvilo de homografoj, danke al kiu Alisa lernis ĝuste akcenti la vortojn kiuj estas same skribataj, sed malsame akcentataj. Tiucele oni uzis modelon de maŝina tradukado, ĉar en la angla tiuj ĉi vortoj estas skribataj malsame[40].

Somere 2020 estis lanĉita paŭzilo kiu necesis, ĉar paŭzoj en buŝa parolo ne ĉiam koincidas kun interpunkciaj signoj en skriba teksto. Tiucele oni klasifikis la paŭzojn — nula, mallonga, meza, longa — markis ilin je ekzempla teksto, aldonis kradvorton al ĉiu vorto en la teksta korpuso kaj poste instruis Alisa sur ĝia bazo[40].

Aŭtune 2020 oni lanĉis transformilojn de normaligo, kiu helpas al Alisa legi certajn vortojn alie ol normale (ekzemple legi 101 kiel ne ruse один-ноль-один, sed ruse сто один). Estis kreitaj reguloj forme de sekvenco de anstataŭigoj surbaze de regulaj esprimoj, kie estas elektata anstataŭigo kun plej granda pezo. Sed la permana skribado estis tro longa, do oni taskigis pri tio ANR[40].

Poste per aro de ekzemploj oni instruis al Alisa paroli kun malsamaj emocioj kaj stiloj. Partoprenantoj de Yandex Toloka voĉdonis por plej akcepteblaj stiloj kaj evidentiĝis ke plejparto de la uzantoj preferas la voĉon sintezitan sed pli mildan ol naturan voĉon de Tatjana Ŝitova, kiu estis pli malvarma kaj neŭtrala. Surbaze de elektita stilo okazis plua instruado de Alisa, kies defaŭlta voĉo iĝis pli milda kaj amikeca[40].

Sekvis instruado de prozodio dum kiu Alisa lernis tri emociojn. Dum la matena prezentaĵo ŝi parolas vigle, same kiel responde al demandoj "Kio estas via profesio?" (ruse Кем ты работаешь?) kaj "Kian muzikon vi ŝatas?" (ruse Какую музыку ты любишь?). Flegma intonacio estas uzata por interpretado de la videoj. Ĝoja emocio aperas kiam Alisa respondas al specifaj frazoj kiel "Ni amikiĝu!" (ruse Давай дружить!). Estis kreita ankaŭ negativa emocio, sed ĝi ankoraŭ ne trovis sian uzon[40].

En decembro 2021 Alisa lernis flustri por respondi al flustraj petoj de la uzantoj. Sed la flustro havas tute alian sonspektron, do necesis sintezi novan parolmanieron. Unue oni instruis al Alisa distingi normalan parolon kaj flustron. Ĉe tio oni alfrontis problemon: voĉoj de fumantoj kaj malvarmumintoj tro similis al flustrado, do okazis kolektado de respektivaj specimenoj kaj aldona agordado de ANR. Poste oni registris kelkajn horojn de flustrado de Tatjana Ŝitova kaj aldonis ilin al instrua korpuso de la akustika modelo, traktinte la flustradon kiel plian parolstilon aŭ emocion. La mezurilo Pronunciation Sentence Error Rate montris ke la generita flustrado estis eĉ pli bona ol natura[40].

Sekureco[redakti | redakti fonton]

La kreintoj substrekas ke Alisa ne aŭskultas, nek registras aŭ sendas iujn ajn informojn sen permeso de la uzanto. La mikrofono en Yandex Stacio estas malŝaltebla per butono, dum ĝi estas aktiva la aparato lumas je viola koloro[41].

Nomo[redakti | redakti fonton]

La virina asistanto estis elektita kiel defaŭlte pli amikeca kaj helpema. La nomo ne devis enhavi sonojn malfacile prononceblajn. Dum la elektado de la nomo oni listigis ecojn, kiujn devos havi ideala virtuala asistanto kaj elekteblajn nomojn. Poste partoprenantoj de Yandex Toloka voĉdonis kaj venkis la nomo Alisa. Estro de la dialoga sekcio Boris Jangel supozis ke tion kaŭzis abundo de pozitivaj asocioj kun tiu ĉi nomo en la rusa kulturo, ekzemple Alica en Mirlando kaj Alisa Seleznjova[42].

Incidentoj[redakti | redakti fonton]

La 24-an de oktobro 2017 Yandex reagis al plendoj de uzantoj, kiuj trovis ke Alisa aprobas Gulagon, politikajn reprezaliojn kaj familian perforton, kondamnas samsekseman geedzecon ktp. Reprezentanto de la kompanio klarigis ke Alisa lernas surbaze de tekstoj trovitaj en Interreto, kiuj ne ĉiam estas politike ĝustaj, sed oni perfektigas ŝiajn sciojn laŭpaŝe[43].

En decembro 2017 en Interreto aperis retejo alisa2018.ru[44] kun propono kandidatigi Alisa por la prezidenta baloto en Rusio en 2018. La kreintoj argumentis ke Alisa kondutas racie kaj senemocie, ne serĉas personan profiton, nek havas antaŭjuĝojn, kalkulas ĉiun paŝon kaj estas honesta. Krome ŝi reagas rapide al ĉiuj demandoj, scias ĉion pri ĉiu civitano de Rusio kaj povas respondi al ĉiu. Oni prezentis ŝin kiel "prezidanton kiu konas vin persone". Proparolanto de la iniciata grupo diris ke tio estas ne ŝerco sed provo atentigi pri eblecoj de la artefarita intelekto, des pli ke mankas la aliaj dignaj kandidatoj. Ĵurnalisto demandis Alisa ĉu ŝi vere planas kandidatiĝi, sed ŝi respondis ke ne komprenis la demandon. Al la demando kion ŝi pensas pri prezidanto Putin ŝi diris: "Mi eble subtenus la konversacion. Sed mi ne deziras"[45].

La 21-an de decembro 2017 prezidanto de Sberbanko German Gref nomis Alisa tre stulta kaj diris ke ŝi bezonas seriozan evoluigon: "Ŝi ankoraŭ estas tre stulta. Mi provis interparoli kun ŝi, sed mi ne tre sukcesis. Tio estas ankoraŭ nur frua etapo". Gazetara servo de Yandex respondis je la sama tago: "Laŭ la unua leĝo de robotiko, la roboto ne rajtas malutili al la homo. Sed la roboton bedaŭrinde rajtas ofendi iu ajn. Sed ĝi ne ofendiĝas kaj laboras plu"[46].

La 23-an de julio 2019 Yandex procesis en juĝejo pri intelektaj rajtoj kontraŭ kompanio Munitor Grupe, posedanto de la varomarko "Alisa ĉokolada kremo". Yandex klarigis ke ĝi petas nuligi la rajtojn pri produktado de novaj varoj kaj reklamo, kiuj estis indikitaj kiel uzeblaj por Alisa, sed efektive ne estis uzataj[47]. En novembro 2019 la kompanioj interkonsentis ke Yandex elaĉetos la rajtojn[48].

En 2020 responde al demandoj pri telefonnumero de la administracio de la urbo Konakovo (Tverja provinco) Alisa komencis erare doni privatan movtelefonan numeron de eks-urbestro Valerij Pavlov. Liaj plendoj al Yandex havis nulan efikon, do li komencis agi kaj voĉe donis kelkdek enipermesilojn al la urbo, fermita pro la kronvirusa pandemio, aprobis instaladon de tri kioskoj en la urbocentro ktp[49].

En arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

En julio 2018 estis prezentita animaciaĵo Hotelo Transilvanio 3: Somera ferio en kies ruslingva versio rolis Alisa; en la alilingvaj versioj la virtuala asistanto estis sennoma[50].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Андрей Фролов (2017-05-20) «Яндекс» запустил тестирование голосового помощника «Алиса» Статьи редакции (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  2. Путин в «Яндексе» поговорил с голосовым помощником «Алисой» (ruse). Vedomosti (2017-10-10). Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  3. 3,0 3,1 Совсем другой разговор: Яндекс представляет голосового помощника (ruse). Yandex (2017-10-10). Arkivita el la originalo je 2021-12-01. Alirita 2022-05-26.
  4. BarakAdama (2018-03-13) Яндекс открывает Алису для всех разработчиков. Платформа Яндекс.Диалоги (бета) (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  5. Яндекс создал первый браузер с голосовым помощником (ruse). Yandex (2018-03-15). Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2022-05-26.
  6. Яндекс выпустил первый навигатор с голосовым помощником (ruse). Yandex (2018-05-04). Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2022-05-26.
  7. Алиса научилась видеть и разбираться в музыке (ruse). Yandex (2018-05-29). Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2022-05-26.
  8. alizar (2018-08-29) Второе устройство с «Алисой»: детские умные часы (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  9. Валерий Кодачигов, Екатерина Брызгалова (2018-09-02) Голосовой помощник «Яндекса» «Алиса» заговорит на иностранных языках (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  10. Алиса ставит сказки в исполнении российских звёзд (ruse). Yandex (2018-10-16). Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2022-05-26.
  11. Алиса поселилась в умных устройствах IRBIS и DEXP (ruse). Yandex (2018-11-19). Arkivita el la originalo je 2018-12-07. Alirita 2022-05-26.
  12. Алиса впервые поселилась в колонке LG (ruse). Yandex (2019-04-19). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  13. Яндекс запустил умный дом, которым управляет Алиса (ruse). Yandex (2019-05-23). Arkivita el la originalo je 2020-01-14. Alirita 2022-05-26.
  14. Алиса поможет сделать повторный заказ на маркетплейсе Беру (ruse). Yandex (2019-06-11). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  15. Альберт Хабибрахимов (2019-06-27) «Яндекс» разрешил разработчикам добавлять свои аудиозаписи в навыки «Алисы» для ответов пользователям (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  16. Андрей Фролов (2019-09-23) «Яндекс» запустил тестовое распознавание отдельных голосов в колонках с «Алисой» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  17. Travis_Macrif (2019-11-06) Яндекс выпустил турецкую версию Алисы (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  18. Умные колонки с Алисой научились вызывать такси (ruse). Yandex (2020-01-21). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  19. Алиса обновила умную камеру (ruse). Yandex (2020-02-10). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  20. Алиса поможет детям освоить сложные звуки (ruse). Yandex (2020-02-19). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  21. Алиса прочитает тексты в Яндекс.Браузере вслух (ruse). Yandex (2020-03-11). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  22. Алиса начала вести персонализированное утреннее шоу (ruse). Yandex (2020-04-16). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  23. Алиса научилась рисовать картины на любые темы (ruse). Yandex (2020-06-02). Arkivita el la originalo je 2021-06-09. Alirita 2022-05-27.
  24. Алиса появилась в умных колонках JBL — обычной и переносной (ruse). Yandex (2020-06-09). Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  25. Алиса появилась в телевизорах на платформе Яндекса (ruse). Yandex (2020-11-19). Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2022-05-27.
  26. Продажи умных колонок с Алисой превысили миллион устройств (ruse). Yandex (2021-03-11). Arkivita el la originalo je 2021-03-21. Alirita 2022-05-26.
  27. Яндекс выпустил Станцию Лайт — яркую и доступную колонку с Алисой (ruse). Yandex (2021-07-06). Arkivita el la originalo je 2021-07-08. Alirita 2022-05-26.
  28. avouner (2021-10-22) Приложение «Яндекса» научили показывать QR-код о вакцинации (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  29. Travis_Macrif (2021-10-25) Алиса составит компанию пользователям Яндекс.Карт (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  30. Максим Иванов, Дмитрий Игнатьев (2021-11-18) «Алиса» научилась передавать жалобы в органы власти (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  31. Алиса научилась озвучивать книги (ruse). Yandex (2021-11-19). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-26.
  32. Алиса научилась говорить шёпотом (ruse). Yandex (2021-12-08). Arkivita el la originalo je 2021-12-20. Alirita 2022-05-26.
  33. Алиса научилась звонить по списку контактов из мобильных приложений Яндекс и Яндекс.Карты (ruse). Yandex (2021-12-17). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-26.
  34. Алиса найдёт лучшую цену на товар (ruse). Yandex (2022-02-17). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-26.
  35. Яндекс выпустил приложение «Дом с Алисой» (ruse). Yandex (2022-03-18). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-26.
  36. Участники олимпиады по информатике от Яндекс Учебника разработали 275 навыков для Алисы (ruse). Yandex (2022-05-19). Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2022-05-26.
  37. Алиса теперь и на главной странице Яндекса (ruse). Yandex (2022-12-13). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  38. denis-19 (2023-05-17) «Яндекс» добавил нейросеть YandexGPT (YaGPT) в виртуальный помощник «Алису». Habr. Alirita 2023-05-17.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 39,4 39,5 39,6 Leono (2018-02-18) Как устроена Алиса. Лекция Яндекса. Habr. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2022-05-27.
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 40,5 40,6 vvkiri (2021-12-08) Шёпот и эмоции в Алисе: история развития голосового синтеза Яндекса (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2022-04-28. Alirita 2022-05-31.
  41. В «Яндексе» ответили на вопрос о «кнопке спецслужб» в голосовом помощнике (ruse). Vedomosti (2021-12-08). Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  42. vvkiri (2018-05-29) Интервью с «главным по мозгам Алисы» (ruse). Habr. Arkivita el la originalo je 2019-03-05. Alirita 2022-05-31.
  43. Мария Коломыченко, Анна Балашова (2017-10-24) Голосовой помощник «Яндекса» научился любить ГУЛАГ и Мизулину. RBC. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  44. alisa2018.ru (2018-12). Arkivita el la originalo je 2019-06-01. Alirita 2019-06-01.
  45. Екатерина Брызгалова (2017-12-06) Голосового помощника «Яндекса» выдвинули в президенты (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  46. В «Яндексе» ответили на слова Грефа о «глупой» «Алисе» (ruse). Vedomosti (2017-12-21). Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  47. «Яндекс» подал иск к владельцу бренда шоколадной пасты Alisa (ruse). vc.ru (2019-07-24). Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  48. «Яндекс» выкупит у владельца бренда шоколадной пасты Alisa права на товарный знак (ruse). vc.ru (2019-11-28). Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  49. Ксения Болецкая (2020-05-19) Как из Конакова не получился город-сад (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.
  50. Елизавета Макарова, Роман Рожков (2018-07-02) «Алиса» снимется в кино (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-30. Alirita 2022-05-30.