Yandex Muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yandex Muziko
ruse Яндекс.Музыка
retejo • muzika datenbazo • music streaming service
Priskribo muzikservo
Lando Rusio
Retadreso http://music.yandex.ru
Kategorio muzika datumbazo
Lingvo(j) ruse, angle, armene, uzbeke, kazaĥe
Posedanto Yandex
Fondiĝo la 22-an de septembro 2010
Stato aktiva
vdr

Yandex Muziko (ruse Яндекс.Музыка) estas la muzika datumbazo de la firmao Yandex (Rusio). Ĝi ekfunkciis la 22-an de septembro 2010[1].

La servo ebligas aŭskulti muzikon kaj ricevi personajn rekomendojn. Oni povas uzi ĝin per aplikaĵoj por iOS, Android, Windows kaj Windows Phone.

Sen registriĝo la servo alireblas en Azerbajĝano, Armenio, Belorusio, Kartvelio, Israelo, Kazaĥio, Kirgizio, Moldavio, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio[2].

Post pagita registriĝo eblas uzi la servon en ĉiuj landoj de la mondo[3].

En oktobro 2017 Yandex Muziko jam proponis pli ol 40 milionojn da melodioj[4]. En 2019 nombro de pagitaj uzantoj atingis du milionojn[5]. 20 milionoj da homoj uzas la servon almenaŭ unufoje monate[6].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas aplikaĵoj por Android kaj iOS, elŝuteblaj senpage. Post instalado necesas registriĝi aŭ sin prezenti uzante konton ĉe Yandex aŭ ĉe sociaj retoj (VKontakte, Fejsbuko, Tvitero). Sekvapaŝe la sistemo proponas trapasi rapidan teston por difini muzikajn preferojn de la uzanto. Ekde tiu momento komenciĝas 30-taga senpaga provperiodo. Post 30 tagoj la servo komencos pagigi la uzanton kiel abonanton. Oni povas nuligi la abonon kaj tiukaze sonkvalito malaltiĝos, aperos reklamo, ne eblos elŝuti muzikon por senkonekta aŭskultado[7].

Ekzistas pluraj eblecoj:

  • Aŭskultado de muziko
  • Ricevado de personaj rekomendoj
  • Serĉado kaj ordigado de katalogo
  • Kreado de propraj muziklistoj kaj ilia translokado de unu konto aŭ aparato al alia
  • Aŭskultado de elŝutitaj melodioj senkonekte (por pagitaj uzantoj)
  • Spektado de filmetoj
  • Aldonado de melodioj al blogo aŭ retejo
  • Transdonado de informoj pri aŭskultitaj melodioj al la servilo Last.fm por posta uzado
  • Importado de muziko el Last.fm kaj Deezer
  • Serĉado de melodioj laŭ tekstoj kaj propra kantado[8]
  • Aĉetado de biletoj por koncertoj
  • Legado de kantotekstoj kaj iliaj ruslingvaj tradukaĵoj[9]
  • Muzikaj kolektoj fare de la redakcio, varomarkoj, amaskomunikiloj, blogantoj, muzikeldonejoj ktp.
  • Sciigoj pri novaj melodioj de ŝatataj muzikistoj
  • Familia abono kun ebleco konekti ĝis ses Yandex-kontojn
  • Aĉetado de abono donace al iu por 3, 6 aŭ 12 monatoj[10]
  • Aŭskultado de muziko kun bitrapidoen ĝis 320 kbit/sekundo kaj specimenada frekvencoes 44,1 Khz, 16 bitoj, stereo
  • Aŭskultado de muziko en altkvalita reĝimo (por pagitaj uzantoj)
  • La virtuala asistanto Alisa laŭ voĉpeto povas ŝalti deziratan tipon de muziko ĉe Yandex Radio[7]
  • Mia ondo (ruse Моя волна) — senfina personigita muzikfluo[11]
  • Infana sekcio kun enhavo por la etuloj kaj iliaj gepatroj[12]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2009 en Yandex-serĉilo aperis la muzikludilo, kiu responde al serĉopetoj proponis aŭskulti rilatan kanton aŭ melodiojn de koncerna muzikisto — laŭleĝe kaj altkvalite. Unue temis pri nur eksterlandaj muzikistoj, poste aldoniĝis tiuj rusiaj[13].

La 21-an de junio 2010 je naskiĝtago de la rusia kantisto Viktor Coj Yandex lanĉis muzikan projekton listen.yandex.ru, kie eblis aŭskulti ĉiujn albumojn de la muzikisto kaj lia grupo Kino[14].

La 22-an de septembro 2010 Yandex anoncis lanĉon de aparta servo Yandex Muziko[15].

En septembro 2011 Yandex informis, ke en la unua jaro la uzantoj aŭskultis 1,3 miliardon da melodioj (ĉiu melodio sonis averaĝe 688 fojojn).

La 30-an de majo 2012 aperis aplikaĵo Yandex Muziko por iOS. Ĝi ebligas serĉi kaj aŭkulti muzikon en iPhone kaj iPod Touch, formi muziklistojn, elŝuti melodiojn kaj aŭskulti ilin senkonekte[16].

La 29-an de novembro 2012 en aplikaĵo aperis ebleco aŭskulti muzikon forme de senhalta elsendofluo[17].

En majo 2013 aperis aplikaĵo por Android[18].

En septembro 2013 ekfunkciis la partnera programo, ebliganta al sendependaj muzikistoj pli rapide kaj simple aldoni siajn melodiojn al la servo[19].

En septembro 2014 ekfunkciis sistemo de personaj rekomendoj, formiĝantaj surbaze de preferoj de uzanto kaj liaj geamikoj ĉe VKontakte kaj Fejsbuko. Samtempe grave ŝanĝiĝis la interfaco[20].

En junio 2015 ekfunkciis la servo Yandex Radio, kiu uzas rekomendan sistemon kaj povas esti aŭskultata sen reklamo se uzanto estas abonanto de Yandex Muziko[21].

En oktobro 2015 estis lanĉita projekto La viva Yandex Muziko — serio da muzikaj aranĝoj, kiujn povas viziti abonantoj de la servo[22].

En januaro 2016 la rusia telefona firmao MTS lanĉis elsendofluan muzikservon MTS Music surbaze de teknologioj de Yandex Muziko[23].

En aŭgusto 2017 ekfunkciis Telegram-boto @YaMelodyBot laŭpete rekonanta melodiojn[24].

En septembro 2017 aperis ebleco kundividi melodiojn el Yandex Muziko en Fejsbuko[25].

En oktobro 2017 okazis kompleta alidezajnado de la servo[26].

En januaro de 2018 Yandex Muziko, Yandex Afiŝo, Yandex Televidprogramo kaj Kinopoisk estis kunigitaj je aparta grupo[27].

En majo 2018 abono de Yandex Muziko eknomiĝis Yandex Plus (ruse Яндекс.Плюс). Krom muziko ĝi donas rabatojn al luksaj taksioj, senpagan liveradon en la retvendejo Beru!, rabaton por la aŭtokundivida servo Yandex Drive, pliajn 10 Gb ĉe Yandex Disko kaj spektadon de filmoj sen reklamo ĉe KinoPoisk[28].

En junio 2018 Yandex Muziko ekfunkciis en Armenio. Ĝi ricevis interfacon en la armena, listojn de la armena muziko kaj en la ĉefpaĝo aperis armena furorlisto[29].

En oktobro 2018 la servo ekfunkciis en Israelo. Komence la interfaco estis nur en la rusa kaj angla, sed oni promesis ankaŭ version en la hebrea[30].

En decembro 2018 Yandex Muziko ekfunkciis en Uzbekio. Ĝi ricevis interfacon en la uzbeka, kolektojn de la uzbeka muziko ktp[31].

En februaro 2019 Yandex Muziko iĝis la defaŭlte instalita aplikaĵo ĉe Windows 10[32].

En aŭgusto 2021 aperis infana sekcio kun enhavo por la etuloj kaj iliaj gepatroj[12].

Ekde septembro 2021 per aplikaĵo Yandex Muziko oni povas konekti Yandex Stacion por aŭskulti la muzikon, podkastojn ks per ĝiaj laŭtparoliloj, reguligi ilian laŭtecon, ŝatoklaki sontrakojn kaj transiri de unu laŭtparolilo al alia[33].

La 15-an de novembro 2021 en la servo aperis Mia ondo (ruse Моя волна) — senfina personigita muzikfluo kiu reagas al ĉiuj agoj de la uzanto kaj akomodiĝas laŭ al liaj preferoj, aldonante al la fluo novan muzikon konforme al lia supozata gusto[11].

En aŭgusto 2022 aperis Neŭrona muziko (ruse Нейромузыка) — senfina melodio, generata de komputilaj algoritmoj laŭe al preferoj de la uzanto en tri reĝimoj: trankvilo, inspiro, vigleco. Ĝi servas kiel fona muziko[34]. La serĉado iĝis personigita, uzanta kuntekston kaj serĉanta ankaŭ en la kantotekstoj[35].

La 9-an de novembro la servo forigis la kanton Hej, en herbejo ruĝa viburno, plenumante postulon de ŝtata institucio Roskomnadzor, kiu postulas malpermesi tiun ĉi himnon de Ukrainaj siĉ-pafistoj, kiu estis populara ankaŭ inter membroj de la Ukraina Ribela Armeo[36].

La 8-an de majo 2023 en la servo aperis kanto "Brulas rusaĉo" (ruse Горить Москаль) de ukraina grupo Never too late, kie interalie estis la vortoj "brulas rusaĉo, la koro ĝuas, la animo ĝojas" (ruse Горит москаль, сердце тешится, душа радуется). Tio kaŭzis publikan indignon kaj diskuton pri pli strikta reguligado de tiaj servoj[37].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Яндекс для меломанов (ruse). Yandex (2010-09-22). Arkivita el la originalo je 2011-09-05. Alirita 2011-09-17.
  2. Подписка (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-23.
  3. Подписка (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-23.
  4. В Facebook интегрируют контент "Яндекс.Музыки" (ruse). Interfax (2017-09-27). Alirita 2019-10-24.
  5. Число подписчиков «Яндекс.Музыки» выросло до 2 млн (ruse). Vedomosti (2019-05-23). Alirita 2019-10-24.
  6. Альберт Хабибрахимов (2017-01-20) «Яндекс» впервые раскрыл число платных подписчиков сервиса «Музыка» (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-24.
  7. 7,0 7,1 Евгений Галкин (2018-01-23) Яндекс Музыка – что это такое и как её слушать (ruse). voiceapp.ru. Alirita 2019-10-24.
  8. Вадим Елистратов (2014-02-12) «Яндекс» научился искать музыку по «пу-пу-пи-ду» (ruse). Arkivita el la originalo je 2018-06-29. Alirita 2019-10-24.
  9. Светлана Дюмаева (2017-07-19) На «Яндекс.Музыке» появился переводчик песен (ruse). The Village. Alirita 2019-10-24.
  10. Подарить подписку (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-24.
  11. 11,0 11,1 Яндекс.Музыка запускает «Мою волну»: персональный поток музыки с новой формулой рекомендаций (ruse). Yandex (2021-11-15). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.
  12. 12,0 12,1 Яндекс.Музыка запускает детский раздел в приложении: с популярными героями, подборками от экспертов, безопасным поиском и эксклюзивным контентом (ruse). Yandex (2021-08-26). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.
  13. Яндекс выложил в результаты поиска российские песни (ruse). Lenta.ru (2009-10-26). Alirita 2019-10-24.
  14. Все песни Виктора Цоя — слушайте и вспоминайте (ruse). Yandex (2010-06-21). Alirita 2019-10-24.
  15. Яндекс запустил бесплатный музыкальный сервис (ruse). Lenta.ru (2010-09-22). Alirita 2019-10-24.
  16. "Яндекс.Музыка" вышла на iPhone (ruse). Lenta.ru (2012-05-30). Alirita 2019-10-24.
  17. Яндекс.Музыка в новой обработке (ruse). Yandex (2012-11-29). Alirita 2019-10-24.
  18. Яндекс.Музыка заиграла на Android (ruse). Yandex (2013-05-23). Alirita 2019-10-24.
  19. Партнёрская программа для независимых исполнителей на Яндекс.Музыке (ruse). Yandex (2013-09-05). Alirita 2019-10-24.
  20. «Яндекс» перезапустил сервис «Яндекс.Музыка» (ruse) (2014-09-17). Arkivita el la originalo je 2018-08-27. Alirita 2019-10-24.
  21. Ваше личное Радио (ruse). Yandex (2015-06-04). Alirita 2019-10-24.
  22. Живая Яндекс.Музыка (ruse). Yandex (2015-10-26). Alirita 2019-10-24.
  23. Анастасия Голицына (2016-01-20) МТС запустила музыкальный сервис вместе с «Яндексом» (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-10-24.
  24. Владимир Квасников (2017-08-02) Telegram-бот «Яндекса» для распознавания музыки (ruse). The Village. Alirita 2019-10-24.
  25. Альберт Хабибрахимов (2017-09-27) В Facebook появилась возможность публиковать треки из «Яндекс.Музыки» (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-24.
  26. «ВКонтакте» и «Яндекс» хотят стать главными по музыкальным премиям вместо телеканалов (ruse) (2017-10-19). Alirita 2019-10-24.
  27. Евгений Калюков (2018-01-10) «Яндекс» выделил в отдельную компанию свои медиасервисы (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2022-05-14. Alirita 2022-05-25.
  28. «Яндекс» запустил подписку «Яндекс.Плюс» со скидками на такси и другие сервисы (ruse). vc.ru (2018-05-29). Alirita 2019-10-24.
  29. Хорошая музыка. Много. Яндекс.Музыка уже в Армении! (ruse). Alirita 2018-06-29.
  30. Лера Михайлова (2018-10-08) «Яндекс.Музыка» начала работать в Израиле (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-24.
  31. «Яндекс Музыка» запущена в Узбекистане (ruse). Газета.uz (2018-12-04). Alirita 2019-10-24.
  32. Приложение «Яндекс.Музыка» заменило стандартный плеер Windows 10 (ruse). Vedomosti (2019-02-21). Alirita 2019-10-24.
  33. Яндекс.Музыка у вас дома: в приложении появилась возможность управлять музыкой на Станции (ruse). Yandex (2021-09-10). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-19.
  34. В Яндекс Музыке появилась Нейромузыка (ruse). Yandex (2022-08-02). Arkivita el la originalo je 2023-04-07. Alirita 2023-04-07.
  35. Яндекс Музыка обновила поиск: он стал персональным, контекстным и учитывает рекомендации (ruse). Yandex (2022-07-18). Arkivita el la originalo je 2023-04-07. Alirita 2023-04-07.
  36. Евгения Стогова, Денис Ворошилов (2022-11-09) Из «Яндекс.Музыки» удалили «Червону калину» по требованию Роскомнадзора Сервис «Яндекс.Музыка» убрал украинскую песню «Червона калина» по требованию Роскомнадзора (ruse). RBC. Alirita 2023-05-25.
  37. Анастасия Ларина (2023-05-08) Хинштейн призвал Роскомнадзор наказать «Яндекс.Музыку» за песню «Горит москаль» (ruse). Kommersant. Alirita 2023-05-23.