Yandex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Яндекс
Yandex

Yandex logo en.svg
Fondita en 1997
Sidejo Moskvo Flago-de-Rusio.svg Rusio
Estr(ar)o Arkadij Voloĵ
Dungitoj 1000-2000
Spezosumo $439,7 milionoj (2010)[1]
Agokampo Interreto
Serĉilo
TTT yandex.ru ruse
yandex.com angle
v  d  r
Information icon.svg

Yandex (Jandeks, ruse Яндекс) estas rusa serĉilo kaj portalo, la plej uzata de rusaj parolantoj[2]. La serĉilo bazita en Moskvo estis kreita en 1997 fare de Arkadij Voloĵ.

Laŭ komuna studo de TNS, FOM (Instituto de rusaj studoj) kaj Comcon, Yandex estas la plej granda kaj plej uzita serĉilo en la ruslingva interreto. La stud- institucioj bazas sin ĉefe sur la indico de aŭdienco kaj la nombro de serĉoj en la serĉilo (penetrado).

La kompanio fariĝis profita nur ekde 2002 kaj en 2004 ĝi estis vendita por prezo de 17 milionoj da usonaj dolaroj, kio reprezentas dekoble la spezon de 2002. La neta profito de la kompanio supreniris al 7 milionoj da usonaj dolaroj.

En Rusio, en decembro 2013, Yandex, per 62% da priserĉoj, estas preferita al Google (27%)[3].

Sekvante interkonsentojn kun la Mozilla-Fondaĵo, Yandex estas la defaŭlta serĉilo de Mozilla Firefox en Rusio kaj Turkio[4].

La 13-an de oktobro 2015, Microsoft subskribis interkonsenton kun Yandex por ke ĝi fariĝu la defaŭlta serĉilo de Edge en Rusio kaj Turkio[4].

La kompanio ankaŭ kreis en 2002, elektronikan pag-metodon nomitan "Yandex.Money" (Jandeks-Mono, ruse Яндекс.Деньги) kiu povas esti uzata por aĉetoj ĉe pli ol 76 000 partneroj, inkluzive de pluraj internaciaj retejoj kiaj "Aliexpress" ("Alibaba"), Apple "iTunes", Nintendo, aŭ Skype.

Ekde 2011, servo de maŝintradukado nomita "Yandex.Translate" (Jandeks-Tradukilo) estas proponita.

Virtuala retumado[redakti | redakti fonton]

Yandex estas stariganta grandan servon de "virtuala retumado" en la plej multaj landoj de orienta Eŭropo[5].

Porinfana horloĝo[redakti | redakti fonton]

En 2018 rusia kompanio Elari kune kun Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon Elari KidPhone 3G kun virtuala asistanto Alisa. La dezajnistoj konsideris specifaĵojn de la infana parolo. En la aparato funkcias filtrilo, kiu enlasas nur porinfanan enhavon. Danke al ena videokamerao KidPhone 3G eblos telefoni ne nur voĉe, sed ankaŭ kun bildoj. Haveblas ankaŭ bazaj funkcioj de la saĝhorloĝoj: GPS-spurilo, kiu ebligas al la gepatroj spuri trovlokon de la bebo, SOS-butono kaj reĝimo "Je lecionoj", kiu haltigas ĉiujn funkciojn krom SOS, GPS kaj horloĝo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yandex en la franca Vikipedio.