Arkadij Voloĵ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadij Voloĵ
Persona informo
Naskonomo Аркадий Юрьевич Волож
Naskiĝo 11-an de februaro 1964 (1964-02-11) (60-jaraĝa)
en Atirau,  Sovetunio
Lingvoj rusa
Loĝloko Tel-Avivo
Ŝtataneco SovetunioRusioMaltoIsraelo
Alma mater Rusia Ŝtata Universitato de Gaso kaj Nafto Gubkin
Familio
Patro Jurij Voloĵ
Okupo
Okupo entreprenisto • komputosciencisto • matematikisto
TTT
Retejo https://volozh.com/
vdr

Arkadij Jurjeviĉ Voloĵ (ruse Аркадий Юрьевич Волож); n. la 11-an de februaro 1964, Gurjev, Kazaĥa SSR, Sovetunio) estas sovetia, rusia inĝeniero, entreprenisto, kunfondinto de la teknologia kompanio Yandex.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 11-an de februaro 1964 en la urbo Gurjev (nun Atirau), Kazaĥa SSR. Dum kvar jaroj Arkadij lernis en prestiĝa mezlernejo kun profunda instruado de fiziko kaj matematiko en Almato. Lia patro estis geologo-sciencisto, do la familio loĝis en vilaĝo de la Kazaĥa filio de la Tutlanda Instituto de Prospektora Geofiziko (ruse Всесоюзный институт разведочной геофизики). Tie li konatiĝis kun Ilja Segaloviĉ, estonta kunfondinto de Yandex. Post fini mezlernejon la du amikoj vojaĝas al Moskvo kaj provas studentiĝi je la geologia fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato, sed malsukcesas, laŭ ilia opinio, pro juda deveno. Post tio Arkadij studentiĝas je la fakultato de aŭtomatiko kaj komputiko je la Moskvan Instituton de Nafto kaj Gaso de I. M. Gubkin[1].

En 1986 li finis la Moskvan Instituton de Nafto kaj Gaso de I. M. Gubkin laŭ fako "aplika matematiko". Li laboris en la Instituto de Problemoj de Administrado de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio[2].

En 1988 li laboris en la Tutlanda Scienca-Esplora Instituto de Konstruado de Duktoj (ruse Всесоюзный научно-исследовательский институт строительства трубопроводов, mallonge ВНИИСТ) kaj iĝis kunfondinto de kooperativo Magistr, kiu okupiĝis pri vendado de komputiloj kaj de eta entrepreno Arkadija (ruse Аркадия) okupiĝinta pri kreado de serĉiloj. La Tutlanda Scienca-Esplora Instituto de Patentaj Informoj (ruse Всесоюзный научно-исследовательский институт патентной информации, mallonge ВНИИПИ) mendis al Arkadija serĉilon por internacia klasifikilo de inventoj. Arkadij Voloĵ kaj lia partnero Arkadij Borovskij komprenis ke informserĉiloj estas potenciale profitdona laboro[1].

En 1989 li iĝis kunfondinto kaj ĝenerala direktoro de la sovetia-usona kompanio CompTek International, kiu okupiĝis pri vendado de reta kaj telekomunika aparataro[2]. Komence de la 1990-aj jaroj ili ambaŭ forveturis al Usono, kie ili okupiĝis pri komputikaj aferoj dum la familio de Voloĵ restis en Sovetunio. La 19-an de aŭgusto 1991 en Moskvo okazis la Aŭgusta puĉo kaj Arkadij Voloĵ decidis reveni. Li proponis al Ilja Segaloviĉ okupi lokon de Borovskij en la kompanio kaj ili komencis kunlaboron, kvankam Ilja plu laboris en scienca instituto. Ili kreis serĉilon tra la Biblio, kaj tra klasifikilo de la varoj kaj servoj, kaj plu komercis pri komputiloj kadre de sia kompanio CompTek. Kune ili elpensis la nomon de sia retserĉilo, kombininte la anglajn vortojn search kaj index tiel ke kreiĝis "yet another indexer" (unu plia indeksilo), mallongigita ĝis Yandex, en kiu Voloĵ proponis anstataŭigi la unuajn du anglajn literojn Ya per la rusa litero Я tiel ke aperis Яndex[1].

En 1997 li unuafoje prezentis retserĉilon Yandex.ru en ekspozicio Softool en Moskvo[2]. En 2000 Voloĵ kaj Segaloviĉ trovis investontojn. En 2001 ili kreis sistemon Yandex Direct kiu okupiĝis pri kunteksta reklamo kaj iĝis la ĉefa enspezfonto. En 2003 Google proponis aĉeti Yandex kontraŭ 130 milionoj da dolaroj, sed post unu jaron longaj intertraktoj la kunfondintoj komprenis ke temas ne pri partnereco, sed pri englutado kaj rifuzis[1].

En 2000 li forlasis CompTek kaj iĝis estro de Yandex. Ĝis 2014 li estis ĝenerala direktoro, sed la 1-an de septembro forlasis tiun ĉi postenon, klariginte ke li deziras "koncentriĝi je strategiaj taskoj", kaj iĝis estro de grupo da kompanioj Yandex kaj membro de la direktora konsilio[2].

En junio 2022 li estis posedanto de 45,3% voĉdonaj kaj 8,6% ekonomiaj akcioj de Yandex N.V. En 2021 la rusia Forbes taksis liajn posedojn je 2,3 miliardoj da dolaroj[2].

En 2022 li estis listigita inter personoj trafitaj de la sesa fasko de sankcioj de Eŭropa Unio pro la milito en Ukrainio kaj la 3-an de junio 2022 forlasis postenon de ĝenerala direktoro de Yandex N.V. kaj ĉiujn aliajn postenojn en la kompanio. EU pravigis la sankciojn per engaĝo de Voloĵ je pravigado de rusiaj agoj en Ukrainio kaj partopreno[3].

En novembro 2022 domokupantoj okupis domon de Arkadij Voloĉ en Amsterdamo kaj juĝejo rifuzis elloĝigi ilin, referencante al komenciĝinta tie riparado, kiu altigos koston de la domo, do estos rompo de la sankcioj[4].

Nekomerca agado[redakti | redakti fonton]

En 1998 li ekgvidis komitaton de sendrataj komunikaj retoj de la Rusia Asocio de Dokumenta Eleketrokomunikado. Li kontribuis al fordono de frekvencoj al telekomunikaj kompanioj, laŭleĝigo de interreta telefono. En 2007-2018 li gvidis katedron "Analizo de datumoj" en la Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko[2].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis geologo-sciencisto, patrino instruadis en konservatorio.

Li estas ankaŭ civitano de Malto. Ekde 2018 li longan tempon pasigas eksterlande[2].

Li havas edzinon kaj tri infanojn[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Анастасия Степанова (2017-09-21) Поисковая конкуренция: как Google не смог купить "Яндекс" (ruse). TASS. Arkivita el la originalo je 2017-09-24. Alirita 2023-05-24.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Чем известен Аркадий Волож (ruse). Kommersant (2022-06-03). Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2023-05-24.
  3. Юрий Литвиненко, Валерия Лебедева, Виталий Гайдаев, Татьяна Исакова (2022-06-03) Яндекс.Санкция (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2023-05-23.
  4. Иван Корякин (2022-11-17) Сквоттеры остаются у Аркадия Воложа (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2023-11-03. Alirita 2023-05-17.