Market Delivery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delivery Club)
Market Delivery
Market Delivery
negoco vd
Dum 2009 - nekonata/nuntempe
Jura formo SLR
Fondita en 2009
Sidejo Moskvo (Rusio)
Lando Rusio
Estr(ar)o Roman Maresov
Dungitoj 450
Agokampo liverado de manĝaĵoj
TTT delivery-club.ru
vdr

Market Delivery (ĝis la 5-a de junio 2023Delivery Club)[1] estas la servo de rapida liverado de manĝaĵoj el restoracioj kaj kafejoj, kaj ankaŭ de aliaj varoj, mendebla pere de retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo. Liveradon plenumas kurieroj de partneraj firmaoj aŭ de respektivaj manĝejoj. Ekde septembro 2022 ĝi estas posedaĵo de Yandex, aĉetinta ĝin ĉe Mail.ru Group kiu siavice aĉetis Yandex Dzen kaj Yandex Novaĵoj[2]. Ĝi estis fondita en 2009 kaj havas ĉefsidejon en Moskvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Market Delivery estis fondita en julio 2009 sub la nomo Delivery Club fare de la rusiaj komercistoj Levon Oganesjan kaj Anna Ŝkirina, kiuj investis en ĝi ĉirkaŭ 500 mil dolarojn. Dum kelkaj monatoj ilia servo alfrontis plurajn problemojn, kaŭzitajn de manko de interesiĝo flanke de la investontoj kaj konsumantoj. Poste ili sukcesis allogi investojn je 10 milionojn da dolaroj kaj dum kvin jaroj nombro de ĉiutagaj mendoj kreskis de 15 ĝis 12 000. Provoj de eksterlandaj firmaoj eniri la rusian manĝoliveran merkaton fiaskis — Yemeksepeti (Turkio) kaj Delivery Hero (Germanio) forlasis la merkaton — kaj finfine en junio 2014 la firmao Foodpanda (Germanio) aĉetis Delivery Club.[3]. En novembro 2016 la rusia Interret-konzerno Mail.ru Group aĉetis Delivery Club kontraŭ 100 milionoj da dolaroj[4].

En septembro 2022 la servon aĉetis Yandex kadre de korporacia interŝanĝo kun Mail.ru Group, kiu siavice aĉetis Yandex Dzen kaj Yandex Novaĵoj. Oni anoncis ke la servo transiros al la teknologia platformo Yandex Pro, kiun uzas ankaŭ Yandex Manĝaĵoj[2]. La aĉeto estis anoncita en aŭgusto 2022, kiam estis subskribitaj bazaj dokumentoj[5].

La 16-an de majo 2023 amaskomunikiloj sciigis ke la servo baldaŭ ricevos novan nomon Market Delivery (ruse Маркет Деливери) kaj liveros ne nur manĝaĵojn kaj pladojn, sed ankaŭ elektronikaĵojn, hejmaĵojn kaj aliajn varojn. La 18-an de majo Yandex konfirmis tion kaj prezentis novan emblemon de la servo. Ekspertoj klarigas ke ĝi dum longa tempo estas malprofita, do la kompanio penas altigi ĝian efikecon kaj ligi ĝin al Yandex Market, kion spegulas ĝia nova nomo kaj la emblemo[6][7]. Pli frue, en februaro 2023, direktoro de la servo Roman Maresov diris en intervjuo ke oni planas evoluigi ĝin kiel universalan liveranton de iuj ajn varoj dum Yandex Manĝaĵoj koncentriĝos je ĉio ligita al la manĝaĵoj[8]. La 5-an de junio 2023 la nomŝanĝo okazis. Samtempe estis modifita la aplikaĵo, kiu ekde tiam proponas plurajn varojn, ne nur nutraĵojn[1].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Kuriero de Delivery Club. Moskvo, 2021.

Oni povas mendi manĝaĵojn per retejo, aplikaĵo aŭ telefonvoko. Mendinto vidas adresojn de restoracioj kaj vendejoj kaj distancojn ĝis ili, kaj eventualan atendotempon. Oni povas pritaksi la manĝaĵojn, kio influas pozicion de manĝejo en la listo. Fari tion povas nur mendinto, la recenzoj faritaj de IP-adresoj de manĝejoj estas forigataj. Registriĝo ĉe la retejo estas ne deviga, sed donas certajn avantaĝojn, inkluzive de bonusoj kiujn eblas uzi por mendi manĝaĵojn senpage[3]. Ekde aŭtuno 2014 eblas pagi la mendon per bankokarto[9]. Ekde majo 2019 mendante manĝaĵojn necesas aparte indiki, ĉu oni bezonas senpagajn plastajn manĝilojn aŭ ne. Antaŭe ili estis aldonataj defaŭlte, sed la firmao decidis fari tion elektebla por redukti nombron de plastaj rubaĵoj[10].

Restoracioj pagas al la firmao 10% de la mendokostoj kiel makleraĵon[3].

En januaro 2016 la firmao lanĉis sian propran transportan servon Delivery Express, kies tasko estas liveri manĝaĵojn ene de 45 minutoj[11]. Ĝi uzas biciklojn, skutilojn kaj skoterojn[12]. En junio 2019 kurieroj de la firmao en Moskvo, Krasnodaro kaj Kazano ricevis dorsosakojn kun sunpaneloj, povaj je 12,2 vt kaj kun akumulilo kun kapacito je 6 000 miliamperhoroj, kio ebligos al ili reŝarĝi siajn poŝtelefonojn. Oni kalkulis ke en Eŭropa Rusio por tio necesos pasigi subĉiele 2-3 horojn[13]. En septembro 2019 oni disdonis al kurieroj en Moskvo dorsosakojn kun elektronikaj ekranoj, kiuj uzeblos por reklamo[14].

En 2018 la firmao malfermis proprajn kuirejojn en urborandaj partoj de Moskvo, kie povus kuiri reprezentantoj de kelkaj restoracioj[15], sed baldaŭ la projekto estis fermita kaj renaskiĝis nur en oktobro 2019[16].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En majo 2019 la firmao lanĉis reklaman kampanjon, kies herooj estis ses ĝiaj kurieroj. Ĉiu afiŝo konsistis en granda portreto kun klarigo pri profesio, ŝatokupoj ktp de koncerna persono[17]. La kampanjo elvokis interalie negativajn reagojn, ĉar iuj diris ke prezento de raportisto kaj instruistino pri literaturo kiel la kurieroj estas malvalorigado de humanitariaj profesioj. La kompanio pravigis sin, dirante ke ĝi nur celis atentigi individuecon de la kurieroj[18].

Oni ofte akuzas la kompanion pri ekspluatado de la kurieroj, kiuj formale estas dungitoj de partneraj firmaoj, havas nenian socialan protekton, ricevas taskojn malfacile plenumeblajn kaj estas monpunataj kaze de neplenumo[19]. Post la morto en aprilo 2019 de 21-jara kuriero de la simila servo Yandex Manĝaĵoj, falinta morta de sur sia biciklo post dekhora laboro[20], la firmao permesis al kurieroj trapasi ĉiujare libervolan medicinan ekzamenadon kaj promesis pagi kvazaŭ ili laboris en tiuj horoj[21]. En oktobro 2022 por kurieroj, liverantaj mendojn per Yandex Pro, ekvalidis asekuroj, jura helpo kaj aliaj socialaj garantioj[22].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Таня Боброва (2023-06-05) Delivery Club сменил название на «Маркет Деливери» и обновил приложение (ruse). vc.ru. Alirita 2023-06-05.
  2. 2,0 2,1 Яндекс закрыл сделку по продаже Дзена и Новостей и покупке Delivery Club (ruse). Yandex (2022-09-12). Alirita 2023-04-07.
  3. 3,0 3,1 3,2 Алина Толмачёва (2014-07-02) Delivery Club: Как стать крупнейшим сервисом доставки еды в России (ruse). The Village. Alirita 2019-10-18.
  4. Mail.Ru Group приобретает 100% Delivery Club (ruse). Mail.ru Group (2016-11-03). Alirita 2019-10-18.
  5. Delivery Club становится частью бизнеса Яндекса (ruse). Yandex (2022-23-08). Alirita 2023-04-07.
  6. Алина Савицкая (2023-05-16) В рацион добавят электронику (ruse). Kommersant. Alirita 2023-05-22.
  7. Полина Лааксо (2023-05-18) «Яндекс» показал логотип «Маркет Деливери» — так будет называться Delivery Club после ребрендинга (ruse). VC.ru. Alirita 2023-05-22.
  8. Полина Лааксо (2023-02-03) «У людей должен быть выбор»: директор «Яндекс Еды» и Delivery Club Роман Маресов рассказал о будущем двух брендов (ruse). VC.ru. Alirita 2023-05-22.
  9. Альфа-Банк представляет: моментальная оплата заказов еды и продуктов в один клик через мобильные приложения Delivery Club (ruse). Alfa Banko (2014-10-28). Alirita 2019-10-18.
  10. Лера Михайлова (2019-05-13) Delivery Club попробует не класть пластиковые приборы в заказы по умолчанию ради заботы об экологии (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  11. Andrey Frolov (2016-01-22) Агрегатор ресторанов Delivery Club запустил собственную службу доставки еды (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  12. Andrey Frolov (2017-07-05) Delivery Club запустил в Москве доставку еды на скутерах (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  13. Анна Полякова (2019-06-20) Delivery Club выдаст курьерам рюкзаки с солнечными батареями для зарядки телефонов (ruse). Rusbase. Alirita 2019-10-18.
  14. Татьяна Боброва (2019-09-10) Delivery Club раздала части курьеров в Москве рюкзаки с экранами (ruse). Rusbase. Alirita 2019-10-18.
  15. Лера Михайлова (2017-12-01) Сервис доставки еды Delivery Club откроет собственные кухни в Москве (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  16. Тимофей Морозов (2019-09-09) Delivery Club вновь откроет кухни для приготовления еды под доставку в Москве (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  17. Albert Khabibrakhimov (2019-05-16) Look At Media занялся наружной рекламой и оформил проект для Delivery Club с биографиями курьеров (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  18. Николай Чумаков (2019-05-16) «Ваш заказ доставит репортёр»: Delivery Club в рекламе рассказал о профессиях своих курьеров. Идея понравилась не всем (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  19. Виктория Рипа (2019-08-13) На кого на самом деле работают курьеры «Яндекс.Еды» и Delivery Club (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  20. «Чтобы подобное больше не повторилось». В «Яндекс.Еде» рассказали, как защитят курьеров от переработок (ruse). Fontanka.ru (2019-04-25). Alirita 2019-10-17.
  21. Лера Михайлова (2019-04-25) Delivery Club пообещал каждый год проводить бесплатные медосмотры курьеров без потери их заработка (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-18.
  22. Яндекс бесплатно застрахует курьеров-партнёров Delivery Club (ruse). Yandex (2022-10-25). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.