Gigabyte Technology

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gigabyte Technology
negoco • entrepreno vd
Dum 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Sidejo Xindian District
Dungitoj 7 100 (stato: 2012)
Agokampo aparataroflankaparato
ISIN-kodo TW0002376001
filiaj kompanioj AORUS vd
Posedataj kompanioj Gigabyte Communications vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Gigabyte Teknologio (angle Gigabyte Technology, ofte skribita kiel GIGABYTE ; en la ĉina :技嘉科技) estas tajvana firmao okupiĝanta pri la produktado kaj distribuado de komputil-hardvaraj komponentoj.

La plej multaj el la produktoj de la firmao estas ĉeftabuloj. En la unua trimonato de 2015, la firmao produktis pli ol 4.8 milionojn da ĉeftabuloj, tiel preterpasante ASUS kaj iĝante la plej granda provizanto de ĉeftabuloj en la mondo [1]. La firmao estas ankaŭ engaĝita pri la produktado kaj distribuado de porteblaj komputiloj same kiel la aprobita produktado de videoprocesoroj de Nvidia kaj AMD.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao fondiĝis en 1986 fare de Pei-Cheng Yeh.

En junio 2006, Gigabyte lanĉis la unuajn ĉeftabulojn markitajn sub la merkata slogano "Ultra Durable" - la unuaj ĉeftabuloj produktitaj per polimer-aluminiaj kondensiloj, kiuj estas pli daŭremaj ol elektrolizaj kondensiloj kiuj estas pli emaj ŝveliĝi kaj eksplodi kun la tempo X1. En aŭgusto de tiu jaro, ASUS kaj Gigabyte anoncis komercan partnerecon por bloki eblan aĉeton de Gigabyte fare de la konkuranta kompanio Foxconn, kaj ankaŭ plifortigi la konkuradon kontraŭ aliaj fabrikantoj kiel MSI [2].

En 2007, Gigabajto evoluigis la unuan kurentprovizon kiu povas esti kontrolita per diligenta programaro [3].

En 2010, Gigabyte enkondukis teknikon, kiu ebligas ŝargi iPhone-ojn kaj iPad-ojn helpe de komputilo [4]. En 2011, la firmao lanĉis la unuan ĉeftabulon kiu enhavis la iĉaron Z68 de Intel [5].

Produktoj[redakti | redakti fonton]

Gigabyte okupiĝas pri la produktado kaj distribuado de Intel kongruaj kaj AMD kongruaj ĉeftabuloj por personaj komputiloj, kaj ankaŭ okupiĝas pri la licencita produktado de personigitaj versioj por videoprocesoroj faritaj de Nvidia kaj AMD. Tiuj versioj ofte inkludas adaptitajn varmodisipilojn, inkluzive de akvomalvarmigo, kaj foje malpeza akcelado ankaŭ estas farita por la procesoroj kaj memoroj de la videoprocesoroj. La produktoj de Gigabyte ankaŭ estas surmerkatigitaj, interalie, en altkvalitaj markkomputiloj kiel ekzemple la Alienware-serialo de Dell.

Krome, la firmao ankaŭ okupiĝas pri la produktado de antaŭkunmetitaj senmovaj komputiloj, tekokomputiloj, saĝtelefonoj, tabulkomputilo, ĉefprocesoroj kaj rakoj por serviloj, retaj ekipaĵoj, optikaj diskoj, elektrofontoj, pakaĝoj, malvarmigaj solvoj kaj de flankaparatoj (musoj, klavaroj, ekranoj kaj pli).

Kelkaj el la produktoj estas produktitaj kaj surmerkatigitaj sub la marko AORUS, posedata de la Singapura firmao Aorus Pte. Ltd, filio de Gigabyte. AORUS-produktoj estas fabrikitaj kaj surmerkatigitaj specife por la ludmerkato [6].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]