ASUS
Asus | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | publika kompanio |
Fondita | 1-an de aprilo 1989 |
Agokampo | informtekniko |
TTT | www.asus.com |
ASUSTeK Computer Inc., kutime nomata ASUS, estas tajvana plurnacia aparatara kaj elektronika firmao. La stabejo estas en la Beitou-distrikto (Tajpeo, Tajvano). Ĝiaj produktoj enhavas tablajn komputilojn, tekokomputilojn, LED/LCD-panelojn, poŝtelefonojn, retkonektadajn aparatarojn, ekranojn, ĉeftabulojn, vidkartojn, optikajn konservejojn, plurmediajn produktojn, servilojn, laborstaciojn kaj tabulkomputilojn.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Laŭ la retejo de la firmao, la nomo ASUS originas de la angla vorto Pegasus (Esperante: Pegazo). Pegazo estas ĉevalo kun flugiloj de la greka mitologio.[1][2] Nur la lastaj kvar literoj de la vorto estis uzata, do la nomo havas altan pozicion en alfabetaj listoj.[3]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
ASUS Eee PC 1000H
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Origin of the Name 'ASUS'. ASUS website. ASUS. Alirita 4-a de aŭgusto 2009. “ASUS comes from the last four letters of PegASUS, the winged horse in Greek mythology that represents the inspiration of art and learning. However it is not pronounced like the "ASUS" in PegASUS,”. Arkivigite je 2009-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Ruslingva intervjuo kun Alexander Kim (Алекс Ким), oktobro 2003. Hw.by. Alirita 1-a de junio 2010. Arkivigite je 2009-06-26 per Archive.today
- ↑ . Интервью с ASUS (ruse). –Ά. Arkivita el la originalo je 26-a de junio 2009. Alirita 4-a de aŭgusto 2009. “Компания ASUS образовалась в 1989 году [...] Ее название образовано от английского слова “PegASUS” [...] Была взята только часть названия – “ASUS”, чтобы быть в начале списка по алфавиту.”. Arkivigite je 2009-06-26 per Archive.today