Sonkarto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sonkarto estas komputila kromkarto kiu, stirate de programo, generas elektronikajn signalojn por eligi sintezatajn sonojn per laŭtparolilo. Kutima peco de aparataro por plurmedio.
Ekde la 90-aj jaroj la komponentoj de sonkarto estas regule integritaj en la komputila ĉeftabulo.
Kelkaj konataj markoj de sonkartoj estas Creative (Sound Blaster), AdLib kaj Terratec.
Komponentoj de sonkarto[redakti | redakti fonton]
- Ciferecigilo por konverti inter analogaj kaj ciferecaj signaloj
- Sintezilo
- Mikrofona plifortigilo
- Sonmiksilo por agordi la laŭtecon de diversaj sonfontoj (mikrofono, MIDI, WAV-sono, ktp)
Konektiloj de sonkarto[redakti | redakti fonton]
- Sonenigo (angle: line in), ofte blukolora
- Mikrofonenigo, ofte rozkolora
- Soneligo (angle: line out) por la laŭtparoliloj, ofte verdkolora
- Eligo por laŭtparoliloj malantaŭ vi, ofte nigrokolora
- Eligo por aliaj laŭtparoliloj kaj subwoofer, ofte oranĝkolora