Saltu al enhavo

Ŝtata Dumao

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Dumao
emblemo
malsupera ĉambro
elektita leĝdona ĉambro
dumao Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1993 vd
Geografia situo 55° 45′ 29″ N, 37° 36′ 57″ O (mapo)55.75795937.615846Koordinatoj: 55° 45′ 29″ N, 37° 36′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Konstruaĵo de la Konsilio de Laboro kaj Defendo
Situo Rusio
Ŝtata Dumao (Centra Moskvo)
Ŝtata Dumao (Centra Moskvo)
DEC
Map
Ŝtata Dumao
Agareo

regulkreado

Filioj Junulara Parlamento sub la Ŝtata Dumao (2001–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ŝtata Dumao (ruse Государственная дума, Gosudarstvennaya duma, ofte mallongigita: ruse Госдума, Gosduma) estas la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo de Rusio. La Konstitucio de Rusio de 1993 stipulis, ke la Ŝtata Dumao konsistu el 450 reprezentantoj, elektitaj por oficperiodo de kvar jaroj. Duono estu elektita per proporcia reprezentado, la aliaj per simpla plimulto en unuopaj distriktoj. Rusaj civitanoj pli ol 21-jaraj rajtas kandidatiĝi por la Ŝtata Dumao. Dumaj elektoj okazis en 1993, 1995, 1999, 2003, 2007, 2011, 2016 kaj 2021. La konstruaĵo mem situas en la centro de Moskvo, tuj apud la Placo Manezhnaya. La nuna formo de la Dumao estis kreita en 1993 post kiam nova konstitucio estis enkondukita de Boris Jelcin kaj konfirmita per referendumo.

Ekde la elektoj de 2007, unuopaj distriktoj estis aboliciitaj, kaj ĉiuj reprezentantoj estas elektitaj per proporcia reprezentado de partioj kun almenaŭ 7-procenta subteno.

Tiu ĉi estas la rekte elektita malsupra ĉambro de la Rusia Federacia Asembleo. Kune kun la Federacia Konsilio, la supera ĉambro en la duĉambra sistemo de Rusio, ĝi estas la plej alta leĝdona organo de Rusio. Ĝia jura statuso estas reguligita en Ĉapitro 5 de la Konstitucio de la Rusia Federacio. Formale, la Dumao aprobas federaciajn leĝojn aplikeblajn tutlande kaj submetas ilin al la Prezidanto por aprobo. Ĝi havas la jure rajton retiri fidon de la registaro kaj komenci akuzoprocedurojn kontraŭ la Prezidanto. Tamen, la faktaj povoj de la parlamento estas limigitaj de la forta prezidenta potencostrukturo. Ĉiuj partioj nuntempe reprezentitaj en la Dumao estas konsiderataj lojalaj al la Kremlo, kaj sekve, multaj leĝoj estas unuanime aprobitaj.

La Ŝtata Dumao malfermis sian propran parlamentan televidkanalon, Duma TV, kaj la parlamento ankaŭ havas sian propran retejon kaj oficialajn kontojn en sociaj retoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]