Alisa Seleznjova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alisa Seleznjova
fikcia homo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio
Kreita de Kir Buliĉov
Verko The Mystery of the Third Planet
Gastino el estonto
Alisa Knows What to Do!
Alisa's Birthday
La aventuroj de Alisa
Q4434307
Rolita de Natalja Muraŝkeviĉ, Yekaterina Prizhbilyak, Darya Melnikova
Informoj
Sekso ina
Loĝloko Moskvo
Okupo lernanto • tempovojaĝanto • kosmonaŭto
Patro Igor Seleznev
vdr

Alisa SELEZNJOVA (ruse Алиса Селезнёва) estas fikcia protagonistino de pluraj sciencfikciaj verkoj de la rusa verkisto Kir Buliĉov, knabino loĝanta en Moskvo fine de la 21-a jarcento. Kiel beletra rolulo Alisa naskiĝis en la jaro 1965 kiam estis publikigitaj la unuaj rakontoj pri ŝi. Sian nomon ŝi ricevis omaĝe al filino de la aŭtoro.

Laŭ verkoj de Buliĉov estis filmitaj kelkaj filmoj pri aventuroj de Alisa, inter ili la ekstreme populara kvinparta televidserio „Gastino el estonto“ (1985) kaj la animacia filmo „Mistero de la tria planedo“ (1981).

En 2001 en Moskvo ŝatantoj de la verkoj de Buliĉov plantis keklkarban aleon omaĝe al Alisa Seleznjova. Ĉe la aleo estas memorŝtono kun metala tabulo, kiu tekstas „Aleo omaĝe al Alisa Seleznjova. Oktobro 2001“.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alisa en la verkoj de Buliĉov estas la sola filino de zoologia profesoro Igor Seleznjov, estro de moskva KosmoZoo, kaj arkitektoro Kira Seleznjova. Alisa loĝas en Moskvo fine de la 21-a jarcento, studas en mezlernejo, membras en rondeto de junaj naturesplorantoj. Ŝi ofte vojaĝas kun la patro kaj amikoj, trafante al diversaj aventuroj.