Mir Pay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mir Pay
Aŭtoro Akcia Societo NSPK
Programisto Akcia Societo NSPK
Lasta stabila versio 1.9.4.4
(12-a de aprilo 2022)
Operaciumo Android
Lingvo(j) Kotlin
Evoluigstato en evoluo
Programtipo poŝtelefona aplikaĵo kaj pagsistemo
Retejo mironline.ru/mirpay
vdr

Mir Pay estas la rusia elektronika poŝtelefona aplikaĵo kaj pagsistemo, kreita de la pagsistemo Mir kaj destinita por pagi per saĝtelefono uzante la teknologion NFC. Ĝi funkcias ekde marto 2019[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2018 ĝenerala direktoro de la Nacia Sistemo de Pagokartoj (ruse НСПК) Vladimir Komlev anoncis aperon de pagsistemo Mir Pay kiel solvo, ebliganta superi obstaklojn en kunlaboro de la pagsistemo Mir kun Google Pay kaj Apple Pay. Li diris ke oni planas prezenti la aplikaĵon jam en 2018[2].

Mir Pay ekfunkciis komence de marto 2019, kiam ĝi estis alirebla nur por klientoj de 8 bankoj[1][3].

Ekde la 1-an de aprilo 2021 Mir Pay estas defaŭlte instalita en ĉiuj saĝtelefonoj kaj komputiloj, vendataj en Rusio[4].

En marto 2022 la aplikaĵo malaperis en App Store post kiam Apple Pay ĉesigis subtenadon de la kartoj Mir[5].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Mir Pay elŝuteblas el Google Play, instaleblas je iu ajn saĝtelefono kun Androido 6.0 kaj postaj versioj, kiuj subtenas la teknologion NFC. Post instali ĝin sufiĉas ligi al ĝi kartojn Mir kaj dum la pago malbloki la telefonon kaj meti ĝian malantaŭan parton al la pagakceptilo. Foje necesos enigi pasvorton aŭ aprobi la pagon per fingrospuro, pri kio informos la aplikaĵo per surskriboj sur la ekrano Por pagi ne necesas retkonekto aŭ lanĉo de la aplikaĵo mem. La servo estas senpaga. Ĉiuj premiaj poentoj, rabatoj kaj specialaj proponoj de la bankoj estas aplikeblaj same kiel dum la rekta pago per iliaj kartoj[6].

Teknika priskribo[redakti | redakti fonton]

Post kiam uzanto enigis datumojn de siaj kartoj je Mir Pay, la aplikaĵo transdonas ilin tra nodoj de liveranto de la servoj de movtelefona pagilo (angle WSP — Wallet Service Provider) al la pagsistemo. La liveranto kaj la pagsistemo apartenas al la sama Akcia Societo NSPK, do la informoj iras rekte al la pagsistemo Mir. Poste platformo de movtelefonaj pagoj (PMP) malĉifras la datumojn, difinas eldoninton de la karto surbaze de ĝia numero kaj petas ĝin konfirmi eblecon aldoni la karton al Mir Pay. Kaze de jesa respondo estas kreata ĵeton-profilo (angle token) kiu venas al la telefono. Do en la telefono estas stokataj ne datumoj de la karto mem, sed nur la ĵeton-profiloj ligita al la karto kaj la telefono. Ekster PMP ne eblas transformi la ĵeton-profilon reen je la kartaj datumoj. Post kiam la ĵeton-profilo estas stokita en la telefono, Mir Pay petas ĉe PMP aron da nereuzeblaj ŝlosiloj, uzotaj de ĝi kiel sesiaj ŝlosiloj por fari aĉetojn. Oni rezignis je uzado de unusola ŝlosilo, stokata en la telefono, ĉar ne ĉiuj telefonoj subtenas tiun funkcion[7].

Dum la pago anstataŭ datumoj de la karto estas uzataj datumoj de la ĵeton-profilo kaj ĉifraĵo ARQC (angle Authorization Request Cryptogram) estas generata je nereuzebla ŝlosilo, ricevita de PMP kiel sesia SK-AC (angle Application Cryptogram Session Key). Malsame ol kaze de plasta karto, dum la generado de la ĉifraĵo anstataŭ 3DES (angle Triple DES) Mir Pay uzas pli modernan algoritmon de bloka ĉifrado AES (angle Advanced Encryption Standard)[7].

Post trapasi pagterminalon kaj nodon de la banko-eldoninto la datumoj pri la operaco venas al la pagsistemo, kiu laŭ numero de la ĵetono, prenita el ĵeton-profilo, komprenas ke temas pri ne plasta karto, sed ĵetono kaj sendas la operacon al PMP kiu revizias la ĉifraĵon kaj transformas la ĵetonon reen je la kartaj datumoj. Poste la operaco kun la kartaj datumoj estas sendata al la banko-eldoninto por konfirmo kaj dum revena vojo la datumoj estas retransformataj[7].

Post ĉiu lanĉo de la aplikaĵo aŭtomate ŝaltiĝas mekanismo kontrolanta tutecon de la aplikaĵo, revizianta ĝian ĉirkaŭaĵon kaj malebliganta uzon de falsa aplikaĵo. Kaze de trovo de grava risko la aplikaĵo informas la uzanton kaj aŭtomate forigas ĉiujn stokitajn en la telefono ĵeton-profilojn. PMP ankaŭ analizas la rezultojn de ĉiuj revizioj. Por interŝanĝi la datumojn PMP kaj Mir Pay generas ŝlosilajn parojn kaj interŝanĝas publikajn komponantojn. Ŝlosilaj komponantoj estas stokataj en diversaj lokoj — iuj en ŝlosila deponejo, aliaj en la ĉefmemoro[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Светлана Белова (2019-03-06) «Мир» расширяет возможности (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-06. Alirita 2022-05-20.
  2. Платежная система "Мир" планирует создать сервис бесконтактной оплаты "Мир Pay" (ruse). TASS (2018-04-12). Arkivita el la originalo je 2018-12-19. Alirita 2022-05-20.
  3. Система «Мир» запустила национальный аналог Apple Pay (ruse). RBC (2019-03-04). Arkivita el la originalo je 2022-04-01. Alirita 2022-05-20.
  4. Альберт Хабибрахимов (2021-03-31) С 1 апреля станет обязательной предустановка российских приложений: кому она поможет и как должна работать (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-04. Alirita 2022-05-20.
  5. Ксения Дементьева, Максим Буйлов (2022-03-29) Apple раздали российские карты (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita 2022-05-20.
  6. Частые вопросы (ruse). Mir. Arkivita el la originalo je 2022-02-27. Alirita 2022-05-20.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Ziggerd (2020-08-31) Как работают мобильные кошельки на примере приложения «Mir Pay» (ruse). Habr.com. Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2022-05-20.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]