Ĝodhpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Flago de Ĝodhpur
Fortikaĵo de Ĝodhpur
Palaco en Ĝodhpur
Fortikaĵo kaj palaco en Ĝodhpur
Panoramo en Ĝodhpur

Ĝodhpur (en loka lingvo: जोधपुर) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Raĝastano.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝodhpur situas en nordokcidenta parto de la lando sur duondezerto laŭ vojo kaj fervojo Ĝajpuro-Pakistano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝodhpur fondiĝis en 1459 kaj ĝi estis centro de diversaj dinastioj. Ankaŭ komercistoj ofte trairis la urbon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĝodhpur la vetero estas varma kaj senpluva. La pluvosezono daŭras inter junio-septembro. Jare pluvas po 360 mm (en 1890 nur 24 mm, en 1917 eĉ 1178 mm).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Ĝodhpur oni prilaboras teksaĵojn, biciklojn, sportajn varojn, tapiŝojn, oni minadas gipson kaj salon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]