Uzanto-Diskuto:Petriĥoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Petriĥoro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 10:16, 9 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

regiono-ISO[redakti fonton]

Saluton Petriĥoro! Kiam vi redaktas artikolon pri urbo, bonvolu aldoni 'regiono-ISO=', vidu ekzemple ĉe Caminha. Sen ĝusta ISO, landa mapo ne povas aperi en la informkesto, kaj la artikolo iras en la zorgigan kategorion: Kategorio:Parametra eraro (kiun mi kontrolas ĉiutage). Dominik (diskuto) 04:29, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

ĝemelurboj[redakti fonton]

Saluton Petriĥoro! Mi rimarkis ke vi ofte aldonas nomojn de ĝemelurboj. Eble interesos vin ke ekzistas speciala ŝablono por tiu celo: {{Ĝemeleco}}. Bv vidi ekzemplon de ĝia uzo en artikolo Vidin. Dominik (diskuto) 05:39, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi ne sciis pri tio. Petriĥoro (diskuto) 08:40, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kvankam ĉe pluraj lingvoj radiko eŭr- direktas al Eŭropo, en Esperanto ne, ĉar ĝi direktas rekte al valuto eŭro. Nur hispanaj lingvoj tradukis la nomon; se en Esperanto oni faras same, eble la rezulto devus esti Eŭrophaveno. Ĉu vi konsentas kun alinomado?--kani (diskuto) 11:16, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Aparte vi kreis kelkajn artikolojn ekzemple pri urboj enhavantajn nur unu frazon. Minimumo estas tri frazoj.--kani (diskuto) 11:57, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Helpocele mi aldonis frazojn en kelkaj el tiuj artikoloj.--kani (diskuto) 12:13, 26 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:14, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]