Uzanto-Diskuto:LiMrBot

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LiMrBot!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 12:04, 17 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Robota laboro[redakti fonton]

Estimata LiMr! Mi aprezas la laboron de via roboto, kaj ĝenerale mi aprobas la diversajn poluretojn kiujn vi listigas. Pri kelkaj malmultaj tipoj de redaktoj mi tamen malkonsentas:

  • Unue, via roboto forigas {{vivtempo}} de pluraj artikoloj, ekz-e Emma de Waldeck-Pyrmont, sed tio ja perdigas informojn (kategoriojn) en iuj kazoj. Bonvolu lasi {{vivtempo}} sen forigo.
  • Plue, pluraj ŝablonoj estas kutime ĉiam uzataj minuskle, ekz-e {{dato|...}}, {{prononco|...}}, {{lang-..|...}}, ktp. Kial nun subite majuskligi tiujn, kian utilon havus tio? Mi proponas lasi {{dato|...}}, {{prononco|...}}, {{lang-..|...}}, {{vivtempo|...}}, {{informkesto ...}} en minuskla formo. (Tamen tio estas negrava afero.)

Entute tamen plejparte bona kaj gratulinda laboro. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 19:55, 14 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

P.S. Bonvolu ankaŭ korekti "Commoscat" -> "Commonscat" (mankas litero) en la redaktokomento. Dankon! Moldur (diskuto) 19:59, 14 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton kaj dankon pro kunhelpo kun ĉi tiu grandega kaj longdaŭra tasko.
  • Mi pensas, ke {{vivtempo}} sen parametroj estas neutila. Tio estas nur restaĵon post alia roboto. Do, kiu kategorio mankas?
  • Majuskligi - Estis facile majuskligi ĉiujn ŝablonojn. Nun mi akceptas, ke estas du grupoj de ŝablonoj: majuskligi kaj minuskligi. Ni dividu ilin! Ĝuste kiel vi, minuskla formo de dato, prononco, lang. Sed mi volas majuskligi vivtempo kaj informkesto. Kaj Ŝablono:Vivtempo kaj Ŝablono:Informkesto uzas majusklon en dokumentado. Mi havas ideon por regulo. Majusklo por memstaraj ŝablonoj. Minusklo por ŝablonoj en frazoj. Ĉu vi havas alian ideon?
P.S. Dankon pro "Commoscat". Bonvolu korekti min (kaj mia esperanto) plue. :) --LiMr (diskuto) 18:02, 15 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun la sistemo de majuskloj kaj minuskloj estas pli saĝa. --LiMrBot (diskuto) 10:01, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

La roboto forigas {{vivtempo}} de pluraj artikoloj, sed tio ja perdigas informojn (kategoriojn) en iuj kazoj. La perditaj kategorioj estas unuavice "Virinoj" kaj "Viroj", krom tio la ŝablono eĉ aparte atentas al maloftaj kazoj de transseksuloj. Bonvolu lasi {{vivtempo}} sen forigo! Dankon. - Moldur (diskuto) 06:03, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, ni solvu tion! Jes, mi forigas malplenan {{vivtempo}}, ĉar mi pensas ke tio faras nenion. Mi kontrolis kategoriojn "Naskiĝintoj en ..." kaj "Mortintoj en ...". Mi ne sciis pri kategorioj "Virinoj" kaj "Viroj" (kaj transseksuloj). Tio ne estas en la dokumentado de Ŝablono:Vivtempo. Pardonu min. Mi demandis "kiu kategorio mankas?" al vi antaŭ unu monato. Sed multaj tiaj artikoloj havas informkeston. La informkestoj plejparte aldonas la kategoriojn "Viroj" ... Do, artikoloj sen malplena {{vivtempo}} plejparte jam havas ĝustajn kategoriojn. Mi povus lasi {{vivtempo}} sen forigo. Sed mi havas pli bonan ideon. Mi aldonos la kategoriojn "Viroj" en aliajn ŝablonojn de informkestoj pri homoj (ĉar en informkestoj jam aldonas kategoriojn "Naskiĝintoj en ..." kaj "Mortintoj en ..."). Kaj mi forigos malplenan {{vivtempo}} nur en artikoloj sen tiuj informkestoj. Ĉu tio estas pli bone? Ĉu vi akceptas tiun solvon? Ĉu estas aliaj nedokumentitaj kategorioj en Ŝablono:Vivtempo?
PS: Roboto faras tiun kompleksan laboron tre malrapide. Mi kontrolas preskaŭ ĉiuj ŝanĝoj. Mi volas ĝustigi ĝin. Tamen mi bezonas taij reagoj. Dankon! Amike, LiMr (diskuto) 17:41, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Ŝablono:Vivtempo kaj Ŝablono:Informkesto homo uzas saman algoritmon por aldono de kategorio pri genro (Viroj, Virinoj, Interseksuloj, Neduumuloj, Sekso nekonata, Transgenruloj). Sed ekz. Ŝablono:Informkesto reganto mankas tiun algoritmon.--LiMr (diskuto) 18:57, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Bonvolu pardoni, mi ne vidis vian demandon tiam, kaj tial ne tuj respondis. Jes, informkesto homo jam aldonas tiujn kategoriojn, sed tion ne faras pluraj aliaj informkestoj, kiujn mi kutime preferas se ili estas aplikeblaj: reganto, regantino, verkisto, ... Eble estus bona solvo ke tiuj informkestoj ankaŭ aldonus la samajn kategoriojn, tiam eblos forigi "vivtempo" tie sen perdo de informo. Tiu solvo estos por mi tute akceptebla. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:31, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Spacoj ĉe komenco de linio[redakti fonton]

Demando por ĉiuj: Mia roboto volas forigi spacojn ĉe komenco de linio. Ĉi tio povus ŝanĝi interalie formaton de kelkaj informkestoj. Ĉu mi povus provi ĝin por la momento? --LiMr (diskuto) 18:16, 15 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Spaco ĉe komenco de linio anstataŭas na <pre>.

io ĉio nenio

io
ĉio
nenio
io
ĉio
nenio

io

ĉio

nenio


Mi rekte malŝatas la sintakson kun spacoj ĉe komenco de linio. Bedaŭrinde ĝi okazas, parte pro fuŝo kaj parte intence. Do aŭtomata forigo estas danĝera. Taylor 49 (diskuto) 21:13, 20 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton! Ankaŭ mi malŝatas spacoj ĉe komenco de linio. <pre> estas bona rimarko. Ĝis nun mi ne trovis tian paĝon. Tamen mi aldonos escepton ankaŭ por aliaj kosmetikaj ŝanĝoj. Dankon! --LiMr (diskuto) 08:32, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Commonscat duobla informo[redakti fonton]

Vi aldonas ŝablonojn commonscat al paĝoj, kiuj jam havas tiun ligon en informkestaj ŝablonoj inkluzive de ŝablono Geokesto. Ĉu tio estas bona ideo? Kial aldoni tion, kio jam ekzistas? Petr Tomasovsky (diskuto) 13:26, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi pensas pri Palangka Raya? Mia roboto nur riparis ekzistantan ligilon al Commonscat laŭ Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo malsama kiel en Vikidatumoj. --LiMr (diskuto) 14:23, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri ŝablono unua[redakti fonton]

Do mi tre ŝatas la {{Unua}} kaj mi instigas vin daŭre antaŭenigi tiun robotan laboron!
Sed mi rimarkis ke la artikolo Literuma alfabeto ekaperis kiel unua kaj mi multe dubas pri tio. Ĉu vere ĝi aperis unuafoje en eo?
Pardonon ke mi demandas pri teknikaĵo sed kiel la roboto scias pri unuaj artikoloj? ĉu el vikidatumoj? Ĉu estas findinda/certa laboro de la roboto? Mi tute ne kritikas la laboron sed mi nur volas esti certa pri ĝia ĝusta funkciado!
JabieroKubo (diskuto) 03:56, 18 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, jes, la roboto kaj trovas tiujn paĝojn kaj aldonas la ŝablono.
  1. Ĝi trovis ĉiujn paĝojn de esperanta Vikipedio.
  2. Ĝi trovis daton de unua versio de la esperanta paĝo.
  3. Ĝi trovis ĉiujn alilingvajn paĝojn de la esperanta paĝo per vikidatumoj.
  4. Ĝi trovis datojn de unua versio de la ĉiuj alilingvaj paĝoj (tio estas tre tempokonsuma).
  5. Ĝi komparis datojn kaj ni havas la informon pri "unua".
  6. Mi aldonis unu kondiĉon. La esparanta paĝo devas havi almenaŭ du alilingvajn paĝojn.

Mi rimarkas, ke estis proksimume 6000 paĝoj kun tiu ŝablono. Sed nur proksimume 300 (!!) paĝoj plemunas mian kondiĉon. Plimulto da paĝoj havis neniun alilingvan paĝon (=solitero). Feliĉe mi (mia roboto) trovis proksimume 6000 aliajn novajn paĝojn, kiuj plemunas mian kondiĉon. Eble poste mi volas akrigi la kondiĉon por havi malpli paĝojn kun la ŝablono, sed la paĝoj estos pli grava (ekzistos en pli lingvoj). Kaj jes, estas granda surpizo, ke iuj paĝoj estas "unua". Literuma alfabeto aperis en esperanta Vikipedio en 2003 [1] kaj en angla Vikipedio en 2006 [2]. Mi scias ke Uzanto:Miroslav MALOVEC estis tre grava uzanto de komenco de esperanta Vikipedio. Li kreis multe da tiuj artikoloj.--LiMr (diskuto) 20:10, 18 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Koran dankon pro la atentigo, kaj la klaraj informoj (+ligiloj)! Mi miras ke tiom grava artikolo estis unue verkita en Esperanto! Pri @Miroslav MALOVEC: mi jam scias kaj eĉ kunlaboris en kaj ekster vikipedio, do mi ne miras ke li verkis tiom gravajn artikolojn. Do, mi opinias ke daŭra aldono de {{Unua}} estas bonega ideo, vi ne estu tiom postulema kun la roboto, nur klopodu ke ĝi faru kiel eble plej bone la laboron! kuraĝon kaj sukceson :) JabieroKubo (diskuto) 09:58, 20 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, robota laboro estas mia ŝatokupo. :) --LiMr (diskuto) 19:59, 20 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Robota statuso[redakti fonton]

Saluton, LiMrBot. Mi ĵus konstatis, ke via robota uzanto ankoraŭ ne havas robotan statuson, kiel eblas peti sur Vikipedio:Roboto/Permespeto. --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi jam petis: lundo 15 januaro 2018 21:48 --LiMr (diskuto) 19:22, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis, ke vi jam petis la statuson antaŭ pli ol jaro. Nun estas du ebloj, doni ĝin tuj aŭ ankoraŭ atendi ĝis morgaŭ. Sed mi preferas la unuan eblon. Kion vi pensas? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi atendis pli ol jaro kaj duono. Mi atendos ĝis morgaŭ :) --LiMr (diskuto) 19:29, 18 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus donis al vi la statuson de roboto :-) --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Strasburgo[redakti fonton]

Saluton, LiMrBot. En la artikolo Strasburgo vi ŝanĝis iomete tro multe, nome {{LingvoKunNomo|Lang-al|alzac|''Strossburi''}}. Bonvolu unue kontroli, ĉu la koncerna ŝablono jam ekzistas. Se ne, faru nenion kun la koncerna kodo kaj informu min pri mankanta ŝablono. Dankon :-) --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, tiu roboto ne povas kontroli ĉiujn lingvojn. Ĉu vi kreos mankantajn ŝablonojn? Mi havas ideon. Post la robota laboro vi vizitos https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Dezirataj_%C5%9Dablonoj&limit=500&offset=0 . Tuj post CTRL+F "Ŝablono:Lang-" Tie vi trovos ĉiujn mankantajn ŝablonojn. Ĉu vi akceptas tion? --LiMr (diskuto) 16:06, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, LiMr. Mi nun uzas vian ligilon por krei mankantajn ŝablonojn, kies skemo komenciĝas per "Info ISO-3166-2:". Mi foje transprenis tiun skemon el la germana vikipedio. En la plej multaj vikipedioj tiaj ŝablonoj eĉ ne ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, tio estas utila ligilo. Estas multaj specialaj (sekretaj) ligiloj en Vikipedio :) Kiel vi eksciis ke mankas "-CS" en Ramna [3]? Tio ne estas en Vikidatumoj. Ĉu estas diferenco en informkesto? --LiMr (diskuto) 17:25, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
La mankintan "-CS" de Ramna mi trovis en la germana artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Interŝanĝo de ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, kial oni interŝanĝas ŝablonojn Ŝablono:LingvoKunNomo je ŝablonoj Ŝablono:Lang? Kia estas inter ili diferenco krom tio, ke malantaŭ unu estas dupunkto? Ĉu tio ne estas senutila laboro? Amike Petr Tomasovsky (diskuto) 15:59, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Uzanto:Tlustulimu ekfaris tion permane. Mi helpas lin per roboto. Kaj mia opinio estas: a) ŝablono lang-xx estas pli facila kaj pli klara, b) estas multaj eraroj en Ŝablono:LingvoKunNomo, ekz. {{LingvoKunNomo|de|latin|''xxx''}} --LiMr (diskuto) 16:16, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde mi devas ne konsenti kun vi kun via klarigo, ke tie estas eraroj. Tie ne estas eraroj, la ŝablono povas nur esti erare uzata de uzantoj, kiel ekz. {{LingvoKunNomo|de|latin|''xxx''}}. Unu uzo de ŝablono estas por unu lingvo. Por alia lingvo necesas uzi novan uzon de la ŝablono - {{LingvoKunNomo|de|''xxx''}} - {{LingvoKunNomo|latin|''xxx''}}. Due, ĉiu uzanto povas mem decidiĝi, ĉu uzi tiun ŝablono aŭ ĉi tiun, ĉu ne? Petr Tomasovsky (diskuto) 16:24, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
En legebla formo de paĝoj, kie la ŝablono Ŝablono:LingvoKunNomo estas uzita, ĝi ja ĝenas neniun. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:29, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, uzantoj uzas ĝin erare. Bone, nun mi haltigas roboton ĝis vi aŭ Uzanto:Tlustulimu petos min pri kontinuigo. --LiMr (diskuto) 16:35, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Kiuj uzantoj uzas ĝin erare? Mi nepre ne. Mia uzado de tiu ĉi ŝablono estas en ordo. Se oni trovos eraran uzon, sufiĉas korekti ĝin, sed la tuta interŝanĝo de bone funkcianta ŝablono kaj ties anstataŭigo ĝin per alia, en rezulto tute same aspektanta teskto, estas senutila laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:47, 19 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Category for Olympic nations templates[redakti fonton]

Hello! Can you add a category for nations templates at the Olympics?. Yours sincerely, Sondre 88.88.4.178 13:00, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Yes, but be more specific, please. Which category and where do I have to add it? Can you send me an example of where you added the category manually? LiMr (diskuto) 07:36, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri dosieroj.[redakti fonton]

Saluton @LiMr:. Kiel vi? Dankon pro via tre aktiva roboto: ĝi estas la plej aktiva "uzanto" de nia Vikipedio. 😁 Lastatempe, mi malkovris ke ekzistas kelkaj aliaj parametroj por difini bildojn: ili ankaŭ nomojn en kaj la angla kaj Esperanto. Eble via roboto povus anstataŭi eĉ tiujn parametrojn, kvankam ili estas maloftaj. Mi listigas ilin jene.

  • en [[Dosiero:___]]
  1. border → kadra (kadrita, kadrigita, kadrite, kadrigite)
  2. center → centre (centra, meza)
  3. none → neniu (nenio)
  4. upright → altdekstre ... ĉi tie ekzistas tri kazoj: |upright|upright=1.8|upright 1.8|
  5. link= → ligilo=
  6. <nombro>px → <nombro>ra ... ekzemple |100px| → |100ra|
  7. super, sup → supre, malsube
  8. sub → sube (malsupre)
  9. top → alte
  10. bottom → malalte
  11. middle → meze
  12. text-bottom → suba-teksto
  13. text-top → tekst-alte

Eblas ankaŭ anstataŭi «alt» per «alternative», sed mi ne scias ĉu tiu havus sencon.

Klarigo

Mi rapide klarigas pri la signifo de la parametroj.

  • (1) aldonas tre etan borderon ĉirkaŭ la bildo: (kun) — (sen)
  • (de 2 ĝis 4) por la pozicio de la bildo; (4) ankaŭ por la grando
  • (5) por ligi al paĝo de Vikipedio. Ekzemple:
  • (6) por la dimensio
  • (de 7 ĝis 13) por vicigi la bildon kompare al la teskto. Ekzemploj:
    • supersuper
    • subsub
    • toptop
    • bottombottom
    • middlemiddle
    • baselinebaseline (mi ne konas la tradukon al Esperanto: ĉi tiu estas la defaŭlta vicigo)
    • text-toptext-top
    • text-bottomtext-bottom

Ĝis ĝis, —Supernabla🪰 20:38, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, mia roboto estas tre aktiva, eblas la plej aktiva uzanto de tuta vivo de Esperanta Vikipedio :) Dankon por viaj ideoj. Mi aldonis ilin al mia roboto. Kaj ankaŭ dankon por la tre klara priskribo de la laboro por la roboto. LiMr (diskuto) 09:34, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Saluton kara. Mi havas novan ideon por aŭtomate enmeti la {{Oficiala retejo}}-n de paĝo. En la paĝoj kiuj ankoraŭ malhavas la sekcion «Eksteraj ligiloj» oni povus aldoni la suban kodon. Tiu ĉi kodo faras nenion se la oficiala retejo ne ekzistas en Vikidatumoj; alie, ĝi skribas sekcion de Eksteraj ligiloj kun nur la oficiala retejo.

{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P856}}|== Eksteraj ligiloj ==
* {{Oficiala retejo}}|}}

Se la paĝo havas nek «Eksteraj ligiloj» nek {{Projektoj}}-n, la enmetinda kodo estas la jenan, kiu ankaŭ klopodas enmeti tiun ŝablonon.

{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P856}}|== Eksteraj ligiloj ==
{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P225}}|{{Projektoj}}|}}
* {{Oficiala retejo}}|{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P225}}|{{Projektoj}}|}}}}

Ambaŭ kodoj estas certe plibonigendaj sed ili ambaŭ funkcias. Kion vi opinias pri tio? Ĝis ĝis —Supernabla🪰 17:46, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

@LiMr:Supernabla🪰 17:46, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi pensis pri tio antaŭe. Tio estas kaj bona kaj malbona ideo. La bona ideo estas klara. Sed estas multaj malbonaj sinsekvoj. Komencantoj ne komprenas tion, do ili ne povos redakti tiu parto de paĝo, nek aldoni ĝuste alian ligilon. Ankaŭ estas malfacile trovi ĝustan pozicion. Pli bona solvo estas simila al tiu, kiun mi uzas, kiam mi aldonas ŝablonon Projektoj. Do la roboto decidas, se aldoni ŝablonon (tekston) aŭ ne. Ĝi decidas laŭ vikidatumoj. Mi provos tion. LiMr (diskuto) 13:17, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]