Director-General of UNESCO • ambassador of Japan to France [#]
Honorigoj
Honorigoj
Granda Oficiro de la Honora Legio • Honorary doctor of the Bilkent University • Granda Kruco de la Ordeno de Princo Henriko • Grand Cross of the Order of Grand Duke Gediminas • Order "Polar Star" (Yakutia) • Granda Kruco de la Ordeno de la Suno de Peruo • Ordeno de Amikeco • honorary doctor of the Université du Québec à Montréal • honora doktoro de Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj • Order of Prince Yaroslav the Wise, 2nd class [#]
Kōichirō Matsuura (japane松浦 晃一郎, Matsuura Kōichirō, [kojĉiro macura]; naskiĝis la 29-an de septembro1937 en Gubernio Jamaguĉi) estas japanadiplomato. Li estis antaŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO. Li estis unue elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de oktobro 2005 por kvar jaroj, sekve de reformo instituciita de la 29a sesio de la Ĝenerala Kongreso. Novembre de 2009, li estis anstataŭita de Irina Bokova.
Li studis juron ĉe la Universitato de Tokio kaj ekonomikon ĉe la Haverford College (Pensilvanio, Usono) kaj ekis sian diplomatan karieron en 1959. Postenoj plenumitaj de Sro. Macuura estas tiuj de Ĝenerala Direktoro de la Servo por Ekonomika Kunlaborado de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj (1988); Ĝenerala Direktoro de la Servo por Nordamerikaj Aferoj, Ministerio de Eksteraj Aferoj (1990); kaj Deputita Ministro por Eksteraj Aferoj (1992–1994). Li estis Ambasadoro de Japanio en Francio el 1994 al 1999. Post unu juaro kiel Proparolanto de la Komitato de UNESKO por Monda Heredo, li iĝis la naŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO ekde la 12a de novembro 1999.