Saltu al enhavo

Heinrich Heine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriko Hejno)
Heinrich Heine
Persona informo
Heinrich Heine
Naskonomo Heinrich Heine
Naskiĝo 13-an de decembro 1797 (1797-12-13)
en Duseldorfo,  Sankta Romia Imperio
Morto 17-an de februaro 1856 (1856-02-17) (58-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Mortis per Plumbovenenado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino (1821–1823)
Universitato de Göttingen
Bonna universitato
Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Heinrich Heine
Memorigilo Heinrich Heine
Familio
Dinastio Heine-familio vd
Patro Samson Heine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Betty Heine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Charlotte Embden (en) Traduki kaj Gustav Heine von Geldern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mathilde Heine (en) Traduki (1841–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
poeto-juristo
publikigisto
literaturkritikisto
verkisto
ĵurnalisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Hamburgo vd
Verkado
Verkoj Deutschland. Ein Wintermärchen ❦
Atta Troll ❦
Die Harzreise ❦
Buch der Lieder ❦
La Rabeno de Baĥaraĥ vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich HEINE [hajnriĥ hajne], en Esperanto ankaŭ (malofte) Henriko Hejno[1] (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis juddevena germanlingva poeto kaj ĵurnalisto. La verkoj de Heinrich Heine estis malpermesitaj dum la "Tria Regno", kvankam lia kanto de Lorelej apartenas al unu el la plej famaj germanaj poeziaĵoj[2].

Heine konvertiĝis de judismo al kristanismo evangelia. Vojaĝoj kondukis lin al Anglio kaj Italio. Ekde 1831 li estis korespondanto de la aŭgsburga Allgemeine Zeitung en Parizo. Tie li iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn verkojn en Germanio. En 1841 li edziĝis al Eugénie Mirat, nomita Mathilde. Ekde 1848 li suferis pro mjelopatio, kio enlitigis lin daŭre. La lasta virino en kiun li enamiĝis estis Elise Krimitz, nomita Mouche.

Heine kombinis kaj miksis melankolion kun ŝercemuleco, romantikismajn aspektojn kun trajtoj de la realisma Juna Germanio. Li iĝis pioniro de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatata verkisto ŝuldas parton de la famo ankaŭ al la Franz Schubert kaj Robert Schumann, kiuj prenis verketerojn de Heine por muzikaj komponaĵoj.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Kiel parto de la strebado eksigi kaj kaŝi judan kontribuon al germana arto kaj kulturo, ĉiuj monumentoj dediĉitaj al li estis forigitaj aŭ detruitaj dum la Tria Regno kaj la libroj de Heine estis subpremitaj kaj, ekde 1940, malpermesitaj[3].

Inter la miloj da libroj bruligitaj sur la Opernplatz de Berlino en 1933, sekvante la nazian atakon kontraŭ la Institut für Sexualwissenschaft (Instituto por seksologio), estis verkoj de Heinrich Heine.

Por rememorigi la okazaĵon, unu el la plej famaj linioj de la teatraĵo Almansor de Heine (1821), eldirita fare de la islamano Hassan kiam li aŭdis ke la kristanaj konkerintoj bruligis la Koranon en la merkato de Granado, estis gravurita en la surloka merkato: "Das war ein Vorspiel. nur, dort wo man Bücher verbrennt, verbrennt man auch am Ende Menschen." ("Tio estis nur preludo; kie ili bruligas librojn, ili finfine bruligos ankaŭ homojn.")

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Poeziaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gedichte (1822), kio enkorpigitis en pli vastan kolekton nomitan Buch der Lieder (1827)
  • Romanzero (1851)

Versepopeoj

[redakti | redakti fonton]

Prozaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Reisebilder (1826-31, en 4 volumoj)
  • Die Harzreise (1826)
  • Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland (1834)
  • Die romantische Schule (1836)
  • Der Rabbi von Bacherach (1840)
  • Der Doktor Faust (1851)
  • Vermischte Schriften (3 volumoj, 1854)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
La novelo La Rabeno de Baĥaraĥ en traduko de LLZ de 1909 estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo

Pri Elektitaj poemoj

Citaĵo
 La fakto, ke dua eldono de ĉi tiu kolekto jam aperis, estas plej klara pruvo, ke la Esperantistaro akceptis laŭmerite la lertan tradukon de S-ro Pillath. 
— Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Pri Kantoj kaj Romancoj

Citaĵo
 Heinrich Heine ne bezonas prezenton al la beletr-amantoj de la tuta mondo.

Liaj verkoj apartenas al la trezoro de la internacia literaturo, kaj lia spirito samtempe tenera kaj acerba, romantika kaj revolucia brilas kiel mult-faceta gemo. Por tiuj esperantistoj hispanlingvaj, kiuj ne scipovas la germanan. Kantoj kaj romancoj estas rivela verko. En la hispana troveblas tradukoj de kelkaj prozaj verkoj de Heine, sed pri lia poezio ekzistas, krom Atta Troli, ne multaj aliaj redonoj, kaj ili ne spegulas la veran dimension de la poeto. Ni devas fieri pri Esperanto, ĉar Kantoj kaj romancoj metas en niajn manojn, ne nur la poeton Heine, sed ankaŭ la homon Heine. Kaj ni devas senrezerve laŭdi la suverenan artismon de la genia paro Waringhien-Kalocsay, ĉar en sia rekreo traduka ili montriĝas eĉ pli brilaj kaj eminentaj ol en la atuta redono de La floroj de l' malbono. La fajna oro de la Heinaj poemoj perdas nenian glimon, kiam Kalocsay-Waringhien ĝusta-doze kaj abund-inspire ŝutas ĝin en ĉiun linion de sia Esperanta versio. La lingvo fluas nature, fidela al la senco kaj esenco, al la etoso kaj patoso de la liriko de la germana aŭtoro. La tradukintoj redonis en Esperanton eĉ la specialan pragermanan akcentonombran metrikon, kiun Heine uzis plurfoje, kaj kiun oreloj kutimigintaj al la hispana sentas apenaŭ harmonia. La eksterordinara koncizo de la lingvo kaj stilo de Heine puŝis kelk-okaze la tradukintojn elekti skemojn diferencajn de la originalaj, kaj tio vidiĝas ekzemple en La pilgrimo de Kevlaar. Sed ili klarigas: “Tiajn foroferojn ni reduktis je la minimumo... kiam trudiĝis al ni elekto inter fideleco al la originala skemo kaj komprenebleco de Ia traduko, ni senhezite elektis tiun ĉi lastan”. Estas tamen notinde, ke WaringhienKalocsay pro malŝato al la asonanco falsas la rimon de la romanco Doña Klara (paĝo 98) kaj elturnas ian mirigan hibridon. En la germana originalo, Heine perfekte imitas la formon de la klasika hispana romanco, kun la sola modifo, ke ankaŭ li kvartrokeas ĝin! Per la vokal-kombino O-E li asonancas ĉiujn 44 parajn versojn de la peco:

In dem abendlichen Garten
Wandelt des Alkalden Tochter;
Pauken und Trompetenjubel
Klingi herunter von dem Schlosse.
"Lastig werden mir die Tánze
Und die süssen Schmeichelworte,
Und die Ritter, die so zierlich
Mich vergleichen mit der Sonne.

Nu, Kalocsay-Waringhien konservas en ĉiuj paraj versoj asonanc-maniere la saman antaŭlastan vokalon O, sed la lasta vokalo de tiuj paraj versoj rimiĝas, en ĉiu kvaro, per puraj rimoj aŭ per rimoidoj. Kio okazas? En la veraj romancoj la insista sono de la akcentita sama vokalo draste elstaras kaj donas al la versaĵo ties apartan aromon. Sed en la hibrido de Waringhien-Kalocsay, la pli forta penetro de la puraj rimoj kaj rimoidoj tute sufokas la son-efekton de la pseŭd-asonanca vokalo kaj nuligas ties ekzisto-pravon. Doña Klara en Esperanto, cetere belega, impresas kiel rozario el diverskoloraj bidoj, sed tute ne spegulas la efekton de la originalo: la blokan unupececon, la sugestian son-ripeton, kiuj karakterizas la hispanan romancon. Per ĉi tiu pure teknika konsidero, mi ne volas depreni eĉ ereton de la mentego, kiun la giganta, konscienca laboro de nia fama duo gajnis por ili. Ja Kantoj kaj romancoj estas vera monumento de nia traduk-arto, modelo de nuancita, esprimiva, natura, suka Esperanto.

Kaj fine sed ne laste ni danku ankoraŭfoje al "Stafeto” pro ĝia senkompara agado por la bono de la Esperanta kulturo en ĉiuj kampoj. La eldono de Kantoj kaj romancoj en superba aranĝo arta kaj tipografia pruvas denove, ke la volumoj de “Stafeto” estas juveloj laŭ enhavo kaj laŭ aspekto. 
— Boletín n184 (mar 1971)

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La kapitalo — Kritiko de la politika ekonomio (esperante). Alirita 16-a de marto 2023. “Esprimo de Henriko Hejno [Heinrich Heine]”.
  2. Deutschland transkulturell (germane).
  3. (germane) Erhard Jöst (Decembro 2008). "Eine spannungsgeladene Wirkungsgeschichte". Literaturkritik (12): 520.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.