„ Peni redoni en Esperanto la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese. ”
„ Heine estas majstro en humoro kaj versfarado. Estas tre malfacile redoni en Esperanto la esencon de lia sprito kaj lerto. Zanoni sukcesis kiel Kalocsay por Johano la Brava fari versajn rekreaĵojn anstataŭ simplajn tradukojn. Zanoni meritas altan rangon en nia Esperanta verkaro. ”