Oficialaj vortoj
Aspekto
Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la „Aldonoj al la Universala Vortaro“. Ĝis nun oni kunmetis dek tiajn Aldonojn (1909, 1914, 1921, 1929, 1934, 1935, 1958, 1974, 2007, 2023).
Kvazaŭ oficialaj vortoj
[redakti | redakti fonton]En 1930 aperis en la redakto de Grosiean-Maupin la Plena Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena Vortarego (revo de Zamenhof) kaj ne volis havi oficialan karakteron, la plejparto de la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala. Hodiaŭ simila rolo ludas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.