Uzantino-Diskuto:Ligata

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ligata!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 12:07, 6 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro tiom altnivelaj artikoloj pri hormonoj kaj ne nur. Eble vi scias ke estas Listo de havendaj artikoloj. Multaj vikipediistoj jam plialtigis multajn centojn da tiuj artikoloj al pli alta kategorio. Tamen mankas scienculoj kaj ekzemple la artikolo Hormono restas en tre malalta situacio. Ĉu vi povas meti tekston en ĝi? Eble kiel traduko el alilingva artikolo. Tiele el tiuj 143 artikoloj almenaŭ unu supreniros. Kompreneble vi estas ankaŭ bonvena al aliaj artikoloj de la listo Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB.--kani (diskuto) 20:04, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon. Mi certe komprenas la bezonon plialtigi la nivelon de tiaj artikoloj kaj faros laŭ eble plej frue kaj bone. Tamen mi ne estas fakulo pri tiaj aferoj do mi kompreneble tradukos el la angla kaj miaj tradukoj prefere estu poste kontrolitaj de fakuloj, kiam ajn tio eblos. Ligata (diskuto) 04:38, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Bonege vi faras. La artikolo jam estas super 5000 bitokoj; kiam ĝi estos super 10000, ĝi atingos la pli altan kategorion. Tiam mi povos korekteti lingvan detalojn aŭ malmultajn tajperarojn. Fakuloj malabundas, sed traduke ni povos antaŭeniri. Dankon.--kani (diskuto) 11:40, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]