Akvovarmigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvovarmigilo de 150 litroj, kiu funkcias el natura gaso.

Akvovarmigilo estas termodinamika aparato kiu uzas energion por plialtigi la temperaturon de akvo. Inter hejmaj kaj komercaj uzoj de varma akvo estas la purigo, la duŝoj kaj cetero de banĉambro, la kuirejo kaj la hejtado, Je industria nivelo la uzoj estas tre variaj kaj por varma akvo kaj por akvovaporo.

Inter la uzataj brulaĵoj estas la natura gaso, propano (LPG), keroseno kaj karbo, kvankam lastatempe oni uzas plie la elektron, la sunenergion, varmopumpilojn (kunpremiloj) de fridujoj aŭ de klimatiziloj, reciklitan varmon el rubakvo kaj eĉ geoterman energion. Ĉe la akvo varmigita per alternativaj aŭ reciklita energio, tiuj estas kutime kombinitaj kun tradiciaj energifontoj.

Hejmaj aparatoj uzas varman akvostokan ujon por maksimumigi akvan varmokapaciton kaj provizi tujan liveradon de varma akvo.[1]. Malpli konvenciaj akvovarmigaj teĥnologioj, kiel ekzemple varmopumpilaj akvovarmigiloj kaj sunaj akvovarmigiloj, ankaŭ povas esti klasifikitaj kiel stokaj akvovarmigiloj.

Diferenco inter stoka akvovarmigilo kaj tuja akvovarmigilo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa diferenco inter stoka akvovarmigilo kaj tuja varmigilo estas, ke stokosistemo povas liveri varman akvon senprokraste, kaj tuja akvovarmigilo bezonas iom da tempo por varmigi la akvon unue. Tamen tujaj akvovarmigiloj, kiel la nomo sugestas, provizas varman akvon preskaŭ tuj. Estas apenaŭ 1 aŭ 2 minutoj da varmigado, post kiuj oni povas obteni varman akvon. Sed donita la malalta stoka kapacito (maksimumo je 5-6 litroj) en difinita tempodaŭro de ĉi tiuj specoj de aparatoj ne permesas plenigi sitelon aŭ barelon samrapide. Ili havas prezojn signife pli altajn ol stokaj varmigiloj, sed havas pli longan vivdaŭron. Ĉi tio mezume estas 15-20 jaroj. Tujaj akvovarmigiloj provizas akvon laŭ via bezono. Ili ne suferas varmajn perdojn kaj pli malmultekostas ol la stokaj akvovarmigiloj.[2] Stokaj varmigiloj bezonas multe pli da tempo ol tujaj versioj por varmigi la unuafoje la tutan malvarman akvon, aliflanke ili havas grandajn rezervujojn, kiuj stokas varman akvon dum pli longaj tempoj. Ili estas idealaj por uzado de grandaj volumenoj (grandaj ujoj povas stoki ĉirkaŭ 150 litrojn samtempe); ili havas prezon multe pli malaltan ol tiu de sia tujaj ekvivalentoj, alifanke ilia operacia kosto estas pli alta kaj la spaco necesa por meti ilin estas pli granda. La vivdaŭro de stokada akvovarmigilo averaĝas de 7 ĝis 12 jaroj.

Suna akvovarmigilo[redakti | redakti fonton]

Principo de suna akvovarmigilo ("nerekta" sistemo)
Fototermaj moduloj (aŭ sunaj varmaj plataj panelaj kolektantoj) estas pli kaj pli uzataj en la mondo.
Sunaj vakutuboj sur tegmento troviĝas en malvarma klimato

Suna varmo estas pura kaj renovigebla. Ĉi tiu estas la plej moderna sistemo. Ĉiam pli kaj pli, sunenergiaj akvovarmigiloj estas uzataj. Iliaj sunaj termikaj kolektantoj estas instalitaj ekster loĝejoj, tipe sur la tegmento aŭ muroj aŭ proksime, kaj la ujo de trinkebla varma akvo estas tipe antaŭekzista aŭ nova konvencia akvovarmigilo, aŭ ankoraŭ akvovarmigilo specife desegnita por suna termika. La plej bazaj sunaj termikaj modeloj estas la rekta sistemo, en kiu la trinkebla akvo estas rekte sendita en la kolektanton. Multaj tiaj sistemoj laŭdire uzas "integritan kolektantostokadon" (IKS), ĉar rektaj sistemoj tipe havas stokadon integrita ene de la kolektanto. Varmigi akvon rekte estas esence pli efika ol varmigi ĝin nerekte per varmointerŝanĝiloj, sed tiaj sistemoj permesas tre limigitan frostoprotekton kaj, se jes, povas facile varmigi akvon al temperaturoj nesekuraj por hejma uzo, dum IKS-sistemoj suferas severan varmoperdon dum malvarmaj noktoj kaj malvarmaj, nubaj tagoj. Kontraŭe, sistemoj nerektajretrokuplaj regaj cikloj ne permesas trinkeblan akvon tra sunaj termikaj paneloj, sed pumpas varmotransigan fluidaĵon (aŭ akvo aŭ akvo/ malfrostila miksaĵo) ) tra la paneloj. Post kolektado de varmo en la paneloj, la varmotransiga fluido fluas tra varmointerŝanĝilo, transdonante sian varmon al la trinkebla varma akvo. Kiam la paneloj estas pli malvarmetaj ol la stokejo aŭ kiam la stokejo jam atingis sian maksimuman temperaturon, la regilo en fermitciklaj sistemoj haltigos la cirkulilajn pumpilojn. Kun malfrostilaj sistemoj, tamen, la pumpilo "devas" esti funkciigita se la panela temperaturo tro varmiĝas (por eviti degeneron de la malfrostilo) aŭ tro malvarmas (por eviti ke la miksaĵo akvo/malfrostilo frostiĝu). Platpanelaj kolektantoj estas tipe uzitaj en fermitciklaj sistemoj. Plataj paneloj, kiuj ofte similas al luko (tegmentfenestro), estas la plej fortika speco de kolektanto, kaj ili ankaŭ havas la plej bonan rendimenton por sistemoj antaŭviditaj por ĉirkaŭaj temperaturoj malaltaj ol 38 °C. Plataj paneloj estas regule uzataj en kaj pura akvo kaj malfrostila sistemoj. Alia speco de suna kolektanto estas la vakutuba kolektanto, kiu estas destinita por malvarmaj klimatoj, kiuj ne spertas severan hajlon kaj/aŭ aplikojn, kie necesas altaj temperaturoj (t.e, pli ol 93 °C). Metitaj en rako, vakutubaj kolektantoj formas vicon da vitraj tuboj, ĉiu enhavanta sorbajn etajn varmointeŝanĝilojn ligitajn al centra hejtado – ekz. kondukantaj stangoj el kupro ). La vakutuba priskribo rilatas al la vakuo kreita en la vitraj tuboj dum la fabrikado, kiu rezultigas tre malaltan varmoperdon (pro la termike izola propreco de vakuo) kaj lasas la vakutubajn sistemojn atingi ekstremajn temperaturojn, multe pli ol la bolpunkto de akvo.

Fosilibrulaĵaj akvovarmigiloj[redakti | redakti fonton]

Brulilaro en la gasĉambro de gas akvovarmigilo
Gas forno (supre) kaj stokada akvovarmigilo (malsupre) (Germanujo)

Tergasaj kaj propanaj stokaj akvovarmigiloj funkcias idente kun gaso aŭ propanbrulaĵo situanta ĉe la fundo de la stokejo varmiganta la akvon. Fueloleo-stokaj akvovarmigiloj simile ekbruligas nebulon de vaporigita oleo en aeron per elektra sparko.[3] Emisioj de akvovarmigiloj konsumantaj fosiliajn brulaĵojn estas forpelitaj per diversaj ventolaj teknologioj. Atmosferaj ventolitaj sistemoj uzas la ĉirkaŭan aeron kiel bruliga aero kaj elĉerpa aero. La elĉerpa aero estas forpelita per la ellasa fluo de ascendaj fortoj rezultantaj de la brulado. Potencaj ventolaj modeloj funkcias simile al atmosferaj ventolaj sistemoj, sed ellasa ventolilo estas aldonita por helpi la forpelon de la konsumaj gasoj. Rekta ellasilo-sistemoj ne uzas ĉambran aeron por bruligado; anstataŭe fortoj de ascenda aero devigas aeron de ekstere tra la bruliga sistemo de akvovarmigilo kaj fine elĉerpas la brulajn gasojn al ekstero. Elektraj rektventolaj sistemoj inkludas ellasan ventolilon por helpi la forpelon de brulaj gasoj.[4]

Ligna akvovarmigilo[redakti | redakti fonton]

Kiel fosiliaj brulaĵoj, bruligado de ligno kaŭzas forcejan efikon gasojn. Tamen ligno estas renovigebla energifonto. Daŭrigebla varma sistemo estus uzi sunan varmon somere, kaj la minimuman lignon vintre.

Elektra akvovarmigilo[redakti | redakti fonton]

Plej multaj elektraj akvovarmigiloj uzas rezistilojn por varmigi akvon en la stokejo. Ene de la rezervuho estas du elektraj rezistilsistemoj: unu supre kaj unu malsupre. Ĉiu sistemo estas regata de sendependa termostato. La malsupra elemento kompensas la energiperdon dum ne uzado, kaj la supra elemento provizas ekstran varmigadon kiam oni ĉerpas multe da varma akvo. Iuj varmigiloj enhavas nur malsupran sistemon.[3] Elektraj akvovarmigiloj, kiuj konservas varman akvon, povas esti bona kongruo por inteligenta reto, tiel ke ĝi varmiĝas kiam la ŝarĝo de elektra reto estas malalta kaj malŝaltas kiam la ŝarĝo estas alta, optimumante la elektrofakturon. Varmo pumpilaj akvovarmigiloj uzas aerfontan varmopumpilon por transdoni varmenergion de la ĉirkaŭa aero al en la stokujon. Tamen elektraj rezistaj elementoj estas kutime inkluditaj por provizi kroman varmigon, se la varmopumpilo ne povas provizi sufiĉan varmokapaciton. [5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Hoeschele, D. Springer , J. Staller, Y. Zhang (aprilo 2015). Strategia Gvidlinio: Taŭga Akvovarmigila Elekto (angle). Usona Departemento pri Energio. Alirita 17-a de majo 2021.
  2. Kiel elekti Plej Bonan Elektran Akvovarmigilon por Hejmo (angle). K2appliances (12-a de decembro 2019). Alirita 17-a de majo 2021.[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 Stokaj Akvovarmigiloj (angle). Usona Departemento pri Energio. Alirita 17-a de majo 2021.
  4. centerpointenergy.com/staticfiles/CNP/Common/SiteAssets/doc/builder_water_heater[1.pdf Tergasaj Akvovarmigiloj] (angle). CenterPoint Energy (20-a de decembro 2014). Alirita 17-a de majo 2021.
  5. Heat Pump Water Heaters (Varmopumpolaj akvovarmigiloj) (angle). Usona Departemento pri Energio. Alirita 17-a de majo 2021.
  6. B. Spam, K. Hudon, D. Christiensen. "Laboratory Performance Evaluation of Residential Integrated Heat Pump Water Heaters (Taksado de Laboratoria Efikeco de Residencaj Integraj Varmopumpilaj Akvovarmigiloj)", junio 2014. Kontrolita 17-a de majo 2021. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Storage water heater en la angla Vikipedio.