Recikligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La internacia logotipo de recikligo
Apartaj ujoj por speciga recikligo.
Kontenero por rikoltado de boteloj el vitro en Hispanio.

Recikligo signifas "denove konduki al la materiala cirkulado". La nocio priskribas cirkuladon, ĉe kiuj la rubo venas al nova materiala utiligo, anstataŭ esti forbruligata (energetika utiligo) aŭ deponata en rubodeponejoj (tio lastafoje povas okazi ekde 2005 en Germanio nur post antaŭa prizorgo).

La revalorigo de la loĝlokaj ruboj povas okazi per speciga kolektado de la diversaj rubomaterialoj. Kelkloke ekzistas jam efikaj, aŭtomataj disspecigaj instalaĵoj, kiuj povas disspecigi ankaŭ la miksitan loĝlokan rubon.

La (re-)valorigo estas dividita je energetika kaj materiala utiligo. La materiala utiligo estas dividite je utiligo kiel prilaborota materialo kaj krudmaterialo. Oni uzas kiel krudmaterialon vitron, metalon, paperon.

Oni specige kolektas plej ofte, ekzemple, en Germanio malnovajn paperon, vitron (dividita je blanka kaj kolora vitraĵo), plaston kaj metalon.

Ĉe la recikligo estiĝas per foruzo de energio kaj akvoj tiaj materialoj, el kiuj oni povas produkti novajn produktojn. Malavanataĝo estas ekzemple ĉe plasto, ke la materialo ne reakiras la originan kvaliton, prilaboreblecon.

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]