Rubodeponejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rubodeponejo estas loko, kie oni deponas rubon longtempe por laŭeble malmulte damaĝi la medion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1960-aj jaroj oni deponis la rubojn en la evoluintaj landoj en privataj rubokavoj. La unua aranĝita rubodeponejo estiĝis en Germanio en 1961 ĉe la urbo Bochum. En 1971 aperis leĝo pri la rubodeponejo en Germanio, kio kaŭzis la ĉesigon de la etaj komunumaj deponejoj, kiuj ne respondis al la novaj antaŭskriboj. En la GDR ekzistis leĝo ĝis la kolapso, kiu malpermesis la rubotransportadon pli ol 3 km, tiel en GDR svarmis la sennombraj etaj deponejoj.

Ene de la Eŭropa Unio, la rubodeponejoj devas respondi al la postuloj de la direka leĝo 31/1999/EG de la 26-a de aprilo en 1999. Tio antaŭskribas, ke la rubojn oni povas deponigi sen antaŭa pritrakto nur ĝis 31-a de majo 2005.

Klasifiko en Germanio[redakti | redakti fonton]

Oni diferencigas :

  1. Rubodeponejojn por danĝeraj ruboj
  2. Rubodeponejojn por nedanĝeraj ruboj
  3. Rubodeponejojn por inerta rubo
  4. Rubodeponejojn por konstrurubo
  5. Rubodeponejojn por grundoelfosaĵoj

Situacio en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

La (aŭstra) leĝodonanto dividas sekvajn specojn de rubodeponejoj por:

  • grundoelfosaĵoj
  • konstruruboj
  • restaĵoj
  • amasa rubo

Konstruo de deponejoj[redakti | redakti fonton]

La deponejoj konsistas el

  • barilo, kiu baras forblovadon de malpezaj ruboj,
  • pezilo por pezi la alliveritajn rubojn,
  • oficejo, kie oni kontrolas la rubodokumentojn kaj kie oni registras tiujn,
  • Laboratorio, kie oni kontrolas la meteologiajn datenojn kaj emisiajn datenojn (kontrolo de trasorba akvo kaj rezerveja gaso) kaj same povas per rapida testo kontroli la alliveritan rubon,
  • natura geologia obstaklo, ekz. argila grundo, de ĉ. 1 m tavolo ĉe rubodeponejoj de tipoj 2 aŭ 3 kaj minimume 5-metra tavolo ĉe specife danĝeraj ruboj. Ĝi servas por defendi la grundakvon,
  • rezerveja baza hermetika izolado, kiu konsistas el drena tavolo kun trafiltroakva retenilo kaj arta izolaĵo (ofte el HDPE-folio (post la angla High Density Poly-Ethylen),
  • mem la kompaktigitaj (densigitaj) ruboj
  • surfaca izoligo, (de interne al ekstere) kiu konstruiĝas el drena tavolo por malstreĉigi deponejajn gasojn, el netrairebla minerala izola tavolo, el HDPE-folio (laŭ deponeja tipo, >/= 2,5 mm diko), el senakviga tavolo (por forkonduko de la – rekultivan tavolon – traira precipitaĵ) kaj el rekultiva tavolo.

La rubodeponeja trasorbiĝa akvo devas estis purigita en specifa puriga instalaĵo, antaŭ ol ĝi estas kondukata al la sekva recipiento. La rubodeponeja gaso estiĝas nur ĉe biologie malkonstrueblaj ruboj. Ooni povas ĝin uzi por akiri energion aŭ simple forbruligi.

medioŝarĝo[redakti | redakti fonton]

Por ke la ŝarĝo de la medio estu minimuma, la rubodeponejoj laboras laŭ plurbarila koncepto.

1-a barilo: antaŭa pritrakto de la ruboj (elselektado de la danĝeraj partoj, kemia-fizika antaŭprizorgo, forbruligo ktp.);

2-a barilo: elekto de konvena loko (la loko devas esti konvena laŭ geologiaj kaj hidrogeologiaj kondiĉoj, t. e. ĝi devas enhavi akvo-netralasan tavolon).

3-a barilo: kvalito de la rubodeponejaj substancoj (la deponejoj devas esti tiel konsturitaj, por ke ĝi toleru la fizikajn, kemiajn kaj biologiajn procesojn de la malkonstruiĝantaj materialoj)

4-a barilo: rubodeponeja baza izolado kaj pritrakto de trafiltra akvo (Oni devas eviti la, ke la malpura akvo atingu la grundakvon.)

5-a barilo: surfaca izolado (evito enpenetron de pluvakvo.)

6-a barilo: posta prizorgo kaj reparado (La deponejon oni devas priatenti, gardi post ties pleniĝo. Ĉiu sistemo devas esti tiel kontruata, kiu ebligas la posta riparadon, ekz. la tubojn de la trafiltro-akva ekipaĵo. Oni devas ankaŭ fari mezuradojn.)

Rubodeponeja maljuniĝo[redakti | redakti fonton]

En la ruboj de la deponejo okazas fizikaj, kemiaj kaj biologiaj procesoj. Tiuj kaŭzas acidan fermentadon kaj al trafiltra akvo atingas la pH-valoron de 5,5 ĝis 6,1. tiu fazo daŭras kelkajn jarojn. Pro la malalta pH-valoro, ankaŭ tiuj metaloj povas solviĝi, kiuj retsas ĉe pli alta pH stabilaj. En tiu fazo estas granda la kemia oksigenbezono (KOB) kaj biokemia oksigenbezono (BOB) de la trafiltra akvo.

Poste pluaj kelkaj jaroj (4-8) aperas la metana fermentado, kio okazas anaerobe. La pH-valoro de la trafiltra akvo altiĝas je 8,0 ĝis 8,5. KOB kaj BOB malgrandiĝas, ankaŭ la koncetreco de la lesivitaj metaloj malpliiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]