Recikligo de vitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publika vitrujo por kolektado de reciklebla vitro. En tiu, ekzistas tri apartaĵoj por separi la vitron laŭ ĝia koloro: travidebla, verda kaj sukcena.

Vitro estas materialo tute reciklebla kaj ne estas limo en la kvanto de fojoj ke ĝi povas esti reprocezita. Dum la reciklado oni ne perdas la propraĵojn kaj oni ŝparas grandan kvanton de energio, nome ĉirkaŭ l30% rilate al vitro nove fabrikita.

Por taŭga recikligo la vitro devas esti separita kaj klasigita laŭ sia tipo, kiu plej ofte estas asocia al ĝia koloro, ekzemple ĝenerala klasigo estas tiu kiu dividas la vitrojn en tri grupojn: verda, sukcena aŭ kafkolora kaj travidebla.

Kontenero por rikoltado de boteloj el vitro en Hispanio.

La procezo de recikligo post la klasigo de vitro postulas ke ĉia ajna netaŭga materialo estu separita kiel ekzmeple metalaj kovriloj, etikedoj, ktp. Poste la vitro estas dispecigita, muelita kaj fandita kun sablo, natria hidroksido kaj kalkoŝtono por fabriki novajn produktojn kiuj havos identajn propraĵojn rilate al vitro fabrikita rekte por la unua fojo el naturaj krudaj materialoj.[1]

En multaj urboj de la tuta mondo oni plenumas programojn de recikligo de vitro: en tiuj eblas trovi specialajn kontenerojn por vitro en publikaj lokoj.

En aliaj okazoj, pli konvenaj el ekologia vidpunkto, la vitro estas simple reuzata, anstataŭ reciklita; fakte tiu estis la komenca sistemo de produktado kaj konsumado. La vitro ne estas fandita, sed oni ree uzas ĝin nur zorge lavante ĝin (en la okazo de la ujoj). Ankaŭ ĉe fenestrovitroj kaj similaj kristaloj, oni povas profiti la vitron tranĉante ĝin denove (kondiĉe ke oni bezonus ununo pli malgrandan).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]