Mario (videoludo)
Mario | |
---|---|
![]() Mario kaj princino Peach en rolkostumado | |
Kreita de | Nintendo |
Verko | videoluda serio "Mario" aŭ "Super Mario" |
Rolita de | Lou Albano, Bob Hoskins |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Eble sama | Dr. Mario |
Sekso | vira |
Ekipita per | ĉapo, ŝelkpantalono, ŝuo, ganto |
Povoj | ĵeti sian ĉapelon kaj enpersoniĝi en aliajn ludfigurojn |
Loĝloko | Mushroom Kingdom ("Funga Reĝlando") |
Okupo | tubisto |
Gefratoj | Luigi |
Kunulo | La Persika Princino |
Amikoj | princino Peach, Yoshi |
Malamikoj | Donkey Kong, Bowser (ĉefmalamiko) |
Mario estas la plej fama fikcia lud-rolulo de Nintendo kaj unu de la Super Mario Fratoj. Li estas itala tubisto kiel sia frato Luigi kaj ege ofte portas ruĝajn ĉemizon kaj ĉapon kaj bluan ŝelkpantalonon. Mario fasoniĝis per Mijamoto Ŝigeru kaj aperas ĝenerale en platformludoj (frua tipo de videoludoj kie roluloj saltas supren kaj malsupren inter horizontalaj platformoj).
Donkey Kong[redakti | redakti fonton]
Lia debuto estis kiel protagonisto en la videoludo Donkey Kong, frua platformludo. Mario, tiam nomita Jumpman, devis plenumi ekranojn plenajn de malamikoj kaj aliaj danĝeroj. Sur pinto de ĉiu ekrano staris ĉefa malamiko, la granda simio Donkey Kong. La celo estas savi la Lady ("damo"), kies nomo poste estos "Pauline".
La ludo kritikiĝis por sia seksisma rolaro, notinde la damsel in distress ("endanĝerata dameto"). Multaj platformludoj kaj ankaŭ aliaj agoludoj poste uzis tiun stereotipon.