Kosplejo

Persono rolkostumita kiel Vikipenjo
Rolkostumado aŭ kosplejo (japane: コスプレ kosupure, angle: cosplay) estas speco de reprezenta modo, en kiu la partoprenantoj uzas maskovestojn, akcesoraĵojn kaj kostumojn repezentantajn specifan ideon aŭ rolulon, kiu ordinare fontas el iu bildrakonto, videoludo, animeo, filmo aŭ alia kultura verko.
La vorto cosplay estas origine japanlingva kofrovorto el la anglaj vortoj costume + play (kostumo + ludi/roli),[1] sed nuntempe ĝi estas mondskale uzata subkultura termino en multaj diversaj lingvoj.