Cenomaniano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cenomaniano estas la plej malsupra ŝtupo de la supra kretaceo. Ĝia indekso estas K2s, mallongigo — Cen. Ĝi inkluzivas rokaĵojn, kiuj formiĝis dum la cenomaniana periodo, do de antaŭ 100,5 ĝis 93,9 milionoj da jaroj (entute 6,6 milionoj da jaroj). Ĝin antaŭis albiano kaj sekvis turoniano[1].

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis Alcide d'Orbigny en 1847 en Centra Francio. La nomo devenas de Cenomanum — latina nomo de la franca urbo Le Mans[2].

En Okcidenta Siberio (Rusio) cenomaniano enhavas la unikajn gasminejojn, kiuj ĝis nun liveras plejparton de la rusia gaso. La cenomaniana gaso konsistas preskaŭ tute el metano, do preskaŭ ne bezonas pluan pritrakton kaj estas relative malmultekosta. Ĝi kuŝas je la fundo 100 ĝis 1700 m[3]. La cenomaniana akvo, elpumpata en Okcidenta Siberio, estas uzata samloke en naftoelminigado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Chronostratigraphic Chart. International Commission on Stratigraphy (2014). Arkivita el la originalo je 2014-05-24. Alirita 2014-05-24.
  2. Сеноманский ярус (ruse).
  3. Как классифицируют залежи газа. www.gazprominfo.ru. Alirita 2016-07-23.