Aptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aptiano)

Aptio estas la kvina de malsupre ŝtupo de la malsupra kretaceo. Ĝi daŭris de antaŭ 125 ĝis 112 milionoj da jaroj kaj dividiĝas je du subŝtupoj: la bedula (malsupra) kaj la gargaza (la meza aŭ supra). Iuj konsideras ankaŭ la klancean horizonton la tria, plej supra subŝtupo de aptio. Krome aptio havas ok zonojn: Hypacanthoplites jacobi, Nolaniceras nolani, Parahoplites melchioris, Epicheloniceras subnodosocostatum, Duffrenoyia furcata, Deshayesites deshayesi, Deshayesites weissi, Deshayesites oglanlensis. Aptio antaŭas baremio kaj sekvas albio.

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis Alcide d'Orbigny en 1840 en Francio. La nomo devenas de la franca urbo Apt.