Ŝablono-Diskuto:Ne konfuzu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu/konfuziĝu?[redakti fonton]

Por mi la averto "Ne konfuzu kun...." sonas iom stranga. Tio estu "Ne konfuziĝu kun....", ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 10:14, 8 Mar. 2015 (UTC)

@Salatonbv: Fakte mankis rekta objekto, kiun mi ĵus aldonis ŝanĝante la frazon al "Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ...". Ĉu tio nun estas pli klara? --Tlustulimu (diskuto) 13:25, 8 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu:✅ Dankon! Dankon! --Salatonbv (diskuto) 13:27, 8 Mar. 2015 (UTC)

Ĉu mi estas tiel stulta?[redakti fonton]

La titolo de tiu ĉi ŝablono - Ne konfuzu - sonas tiel, ke ĉiu, kiu legos ĝin en la enkondukoj de multaj paĝoj, devas demandi sin mem: "Ĉu mi estas tiel stulta, ke mi ne scias, kion mi serĉas?" Kontraŭe al tio la esprimo - Eble vi serĉas - instigas eventuale al plua serĉado. Aŭ la serĉanto trovis, kion li serĉis kaj ne daŭrigas plu aŭ li ekscios pri pluaj eblecoj de serĉado kaj tralegos ankaŭ ion, kion li ne intencis serĉi. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:59, 12 jun. 2022 (UTC)[Respondi]