Energia manĝeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Energia briketo)
Energiaj manĝetoj varias je grando, ingrediencoj, kaj nutraj karakteroj.
HOOAH! Bar disdonata de la Usona Terarmeo en MRE

Energia briketo estas kutime briketforma nutraĵo enhavanta cerealojn, malgrandakvantajn nutraĵojn, kaj gustaĵojn, kaj celita por liveri rapidan nutrenergion. Ĉar ili plejparte enhavas aldonan proteinon, karbonhidraton, dietan fibron, kaj aliajn nutraĵojn, ili foje estas reklamataj kiel funkciaj manĝoj.[1] Ili povas havi sufiĉajn nutrajn substancojn por esti klasifikeblaj kiel manĝanstataŭaĵoj.[2] Ili estas konvenaj por atletoj, sed en ĉiutaga manĝado povas rezultigi tronutron kaj tropezon.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Kutima energia manĝeto masas inter 30 kaj 50 g kaj enhavas 3–9 g da graso, 7–15 g da proteino, kaj 20–40 g da karbonhidrato, kiuj entute liveras 200–300 kaloriojn (840–1,300 kJ) da energio.[3] Por rapide liveri energion, la plejparto de la karbonhidrato estas diversaj sukeroj, interalie fruktozo, glukozo, maltodekstrino, aŭ saĥarozo. Menciinda fonto de karbonhidrato por energiaj manĝetoj estas bananoj, kutime sekigitaj sensulfure per rapidsekigilo. Oni kombinas la simplajn karbonhidratojn kun pli kompleksaj, ekzemple el avenohordeo. Kaj selakta proteino kaj plantaj proteinoj estas uzataj. Grasfontoj povas esti kakaa buterodolĉamara ĉokolado. La briketoj kutime enhavas ankaŭ lecitinon, diversajn vitaminojn, kaj aromon. Sekigitaj bananoj donas guston dolĉan, similan al kamemora likvoro. Aliaj gustoj haveblaj estas ekzemple oksikoka-nuksa, ĉokolada, kokosa, aŭ kokosa-vanila.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas energiajn manĝetojn por diversaj celoj.[4] Ili povas esti uzataj kiel energifonto dum sportaj eventoj kiel maratonoj, triatlonoj aŭ aliaj, kiuj postulas altan energispezon dum longa tempo, kaj de korpokulturistoj.[5] Por tiuj celoj ili uziĝas ĉefe por havigi rapidan energion, aŭ kaze de plipeziĝistoj, kiuj celas regatan pliiĝon de sia pezo, nur por havigi multan energion, do havas altan proporcion de mallongaĉenaj karbonhidratoj. Troveblas ankaŭ briketoj celitaj ne al atletoj, sed al homoj, kiuj uzas ilin kiel frandaĵon[6] aŭ por anstataŭi plenan manĝon laŭ malplipeziĝa programo.[7] Tiukaze la esencaj aspektoj de la konsisto estas samaj, sed la proporcio de longaĉenaj al mallongaĉenaj karbonhidratoj povas esti pli alta; longaĉenaj rezultigas pli longan kaj konstantan pliiĝon de sanga sukero, kaj mallongaĉenaj rapidan pliiĝon kaj malpliiĝon.[8] Iuj energiaj manĝetoj, kiel Plumpy'nut, estas efikaj iloj por kuraci maltronutron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Energia manĝeto estis unue enmerkatigita de Robert Muller, la eltrovinto de la koncepto de danĝeranalizo kaj kritaj kontrolpunktoj, por Pillsbury Company. La nutraĵoj, nomataj "Space Food Sticks" (Kosmamanĝaĵaj Bastonetoj), estis adapto de la unua solida manĝaĵo konsumita de astronaŭto en eksteratmosfera spaco. Temis pri kubetoj el sekigitaj bananoj, kiujn Scott Carpenter konsumis sur Aurora 7 en 1962. Nuntempe Space Food Sticks estas produktataj de Retrofuture Products en Port Washington (Novjorkio).[9] Post tiam multaj variantoj de energiaj manĝetoj estas produktitaj kaj multaj konsumgrupoj estas celitaj.[10] En 2012 la spezoj (sumaj por granolaj briketoj kaj energiaj manĝetoj) en Usono estis 5,7 miliardoj da usonaj dolaroj.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2020-02-29) “Energy bars: Quick, Healthy and Wholesome Snack for Adolescents”. 
  2. How to Choose the Best Health Bars (en-US) (2021-01-11). Alirita 2022-01-22.
  3. Nutrition Bar Comparison Chart. Mesa AZ fire department. Arkivita el la originalo je 27-a de majo 2010. Alirita 21-a de oktobro 2009. Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-27. Alirita 2022-03-27.
  4. Craig, Jacqueline (2013-06-22). “Meal replacement shakes and nutrition bars: do they help individuals with diabetes lose weight?”, Diabetes Spectrum (en) 26 (3), p. 179–183. 
  5. Kathleen Doheny: [Energy Bars Draw Everyday Exercisers, Too], LA-Times, 1. Februar 1994, alirita 19-an de septembro 2014
  6. (2022-01-15) “Manufacture of healthy snack bars supplemented with moringa sprout powder”, LWT (en) 154, p. 112828. doi:10.1016/j.lwt.2021.112828. 
  7. (2004-08-01) “Meal Replacements Are as Effective as Structured Weight-Loss Diets for Treating Obesity in Adults with Features of Metabolic Syndrome”, The Journal of Nutrition 134 (8), p. 1894–1899. doi:10.1093/jn/134.8.1894. 
  8. Banane, Power-Gel & Traubenzucker – Was hilft Hobby-Sportlern im Wettbewerb?. , ZDF, 3-an de marto 2014
  9. A Brief History Of Space Food Sticks. Arkivita el la originalo je 2014-11-01. Alirita 2022-03-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-01. Alirita 2022-03-27. alirita 19-an de septembro 2014
  10. Mary MacVean: For food on the go, bars are eating up the competition, LA-Times alirita 19-an de septembro 2014
  11. Food Bars in the U.S.: Trends in Cereal/Granola Bars and Energy/Nutrition Bars. packagedfacts 30-an de marto 2012, alirita 19-an de septembro 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]