Ĝalanĝar
Ĝalanĝar | |
panĝabe ਜਲੰਧਰ | |
urbo | |
Trafikiloj en Ĝalanĝar
| |
Oficiala nomo: ਜਲੰਧਰ | |
Lando | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Panĝabo |
Distrikto | Distrikto Ĝalanĝar |
Situo | Ĝalanĝar |
- alteco | 228 m s. m. |
- koordinatoj | 31° 19′ 00″ N 75° 35′ 00″ O / 31.31667 °N, 75.58333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 903,491 (2010) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 144 001 |
Telefona antaŭkodo | 181 |
![]() | |
Retpaĝo: jalandhar.nic.in | |
![]() |
Ĝalanĝar (ਜਲੰਧਰ) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato). Dum dominado de britoj la urbo nomiĝis Jullundur.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝalanĝar situas en nordokcidenta parto de la lando en proksimeco de Pakistano, tial la urbo estas nesto de kontrabandistoj. La ĉefvojo Delhio-Amritsar tuŝas ĉi urbon.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝalanĝar estas la plej malnova urbo en la regiono. Supozeble Aleksandro la Granda dum la militiro estis tie. Baldaŭe ĉino menciis la urbon en la 7-a jarcento. Post jarcento la urbo iĝis sankta loko. Dum la britoj ĝi estis ĉefsidejo. En 1947 la loĝantaro parte ŝanĝigiĝis pro fondiĝo de Pakistano.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĝalanĝar havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono (julio kaj aŭgusto). La someroj daŭras de aprilo ĝis junio, la vintroj de novembro ĝis februaro. La temperaturo estas somere pli, ol 40 ° C. Vintre foje frostas. Jare pluvas 700 mm.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En Ĝalanĝar oni produktas precipe subvestaĵojn. Dum la historio oni vendis eburojn.